La Smeralda Urbo de Oz, стр. 8

Capitro 6

Kiel Guf Vizitis la Kapriclojn

La nova Generalo de la armeo de la Rego de la Knomoj tute bone sciis ke se liaj planoj ?askos, li mortos. Tamen tio tute ne genis au maltrankviligis lin.

Li malamis ciun bonulon kaj sopiris malfelicigi ciujn feliculojn. Tial li akceptis tiun dangeran postenon de Generalo tute volonte, car li estis certa en sia mava menso ke li sukcesos fari multajn ?ajojn kaj ?ne konkeri la Landon Oz.

Tamen Guf ?rme planis zorgi, kaj tre bone planis, por ne malsukcesi. Li argumentis ke nur senzorguloj malsukcesas pri kion ajn ili penas fari.

La montoj sub kiuj situis la vastaj kavernoj de la Rego de la Knomoj kusis grupigite tuj norde de la Lando Ev, kiu kusis rekte trans la mortiga dezerto oriente de la Lando Oz. Car ankau la montoj estis ce la bordo de la dezerto la Rego de la Knomoj trovis ke li bezonas nur tuneli sub la dezerto por atingi la regnon de Ozma. Li ne volis ke liaj armeoj aperu supertere en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estis la parto de la Lando Oz plej proksima al la propra lando de Rego Rokato, car tiukaze la popolo alarmus Ozman kaj ebligus ke si fortikigu la Smeraldan Urbon kaj kunvoku armeon. Li volis surprizfronti la tutan popolon de Oz; do li decidis daurigi la tunelon rekte al la Smeralda Urbo, kie li kaj liaj armeoj povos trarompi la teron senaverte kaj konkeri la popolon antau ol gi havos tempon por defendi sin.

Rokato la Ruga tuj ekkomencis labori por konstrui sian tunelon, li laborigis mil ministojn kaj konstruis gin su ?ce alta kaj larga por ke liaj armeoj tramarsu gin facile. La Knomoj kutimis fari tunelojn, car la tuta regno en kiu ili logis estis subtera; do ili rapide progresis.

Dum tiu laboro dauris Generalo Guf eliris viziti la Cefon de la Kapricloj sola.

Tiuj Kapricloj estis kurioza popolo loganta en iom forigita lando propra. Ili havis grandajn fortajn korpojn, sed kapojn tiel malgrandajn ke ili aspektis ne pli grandaj ol pordansoj. Kompreneble, tiel malgrandaj kapoj ne povus enhavi grandan cerbokvanton, kaj la Kapricloj tiom hontis pri sia persona aspekto kaj manko de ordinara sageco ke ili surportis grandajn kapojn el kartono, kiujn ili alligis por kovri siajn proprajn kapetojn. Sur tiujn kartonajn kapojn ili kudris sa ?anon kiel hararon, kaj la lano estis multkolora —palrugo, verdo kaj lavendokoloro estis la favorataj koloroj.

La vizagoj de tiuj falsaj kapoj estis pentritaj multabsurde, lau la kapricoj de la posedantoj, kaj tiuj grandaj solidaj uloj aspektis tiom ridigaj kaj absurdaj pro siaj kuriozaj maskoj ke oni nomis ilin “Kapricloj. ”Ili malsage imagis ke neniu suspektus pri la malgrandaj kapoj interne de la falsaj kapoj, car ili ne sciis ke estas senutile provi aspekti aliaj ol ni estas lau la naturo.

La Cefo de la Kapricloj havis egale malmultan sagon kiel la aliaj, kaj estis nomumita cefo nur car neniu inter ili estis pli saga au pliregkapabla. La Kapricloj estis spiritacoj kaj ne estis mortigeblaj. Ciu malamis kaj timis ilin kaj oni konis ilin kiel terurajn batalantojn car ili estas tiom fortaj kaj muskoloplenaj kaj car ili estas tiom malsagaj ke ili ne povas kompreni ke ili estas venkitaj.

Generalo Guf opiniis ke la Kapricloj estos granda helpo por ke la Knomoj konkeru Ozon, car kiam li estros ilin estos facile instigi ilin bataladi sencese dum ili plu povas stari. Do li veturis al ilia lando kaj petis intervjui la Cefon, kiu logis en domo super kies pordejo estis bildo pri lia groteska falsa kapo.

La falsa kapo de la Cefo havis bluan hararon, supren- kurbigitan nazon, kaj buson kiu etendigis trans duonon de la vizago. Grandaj verdaj okuloj estis surpentritaj, sed en la centro de la mentono estis du truetoj en la kartono, por ke la Cefo povu travidi per siaj propraj okuletoj; car kiam la granda kapo estis ligita al liaj sultroj la okuloj en lia propra natura kapo estis samnivelaj kiel la falsa mentono.

Diris Generalo Guf al la Cefo de la Kapricloj:

“Ni, la Knomoj, konkeros la Landon Oz kaj kaptos la Magian Zonon de nia Rego, kiun la popolo de Oz stelis de li. Post tio ni trarabos kaj detruos la tutan landon. Kaj ni volas ke la Kapricloj helpu nin. ”

“Cu estos batalado? ”demandis la Cefo.

“Multa, ”respondis Guf.

Sendube tiu respondo placis al la Cefo, car li starigis kaj cirkaudancis trifoje en la cambro. Post tio li residigis sin, gustigis sian falsan kapon, kaj diris:

“Ni ne kverelas kun Ozma de Oz. ”

“Sed vi, la Kapricloj, amas batali, kaj jen bonega oportuno fari tion, ”urgis Guf.

“Atendu gis mi estos kantinta, ”diris la Cefo. Li klinis sin malantauen en sia sego kaj kantis malsagan kanton kiu al la Generalo sajnis signi ? nenion, kvankam li auskultis tre atente. Fininte, la Kapricla Cefo rigardis lin tra la truoj en sia mentono kaj demandis:

“Kian rekompencon vi donos al ni se ni helpos vin? ”

La Generalo jam anticipis tiun demandon, car li pripensadis la aferon dum sia veturo. Oni ofte bonfaras sen espero pri premio, sed por ?ago oni ciam postulas pagon.

“Akirinte nian Magian Zonon, ”li respondis, “nia Rego, Rokato la Ruga, uzos gian potencon por doni al ciu Kapriclo naturan kapon egale grandan kaj belan kiel la falsa kapo kiun li nun havas. Tiam vi ne plu devos honti

car viaj grandaj fortaj korpoj havas tiel malgrandegajn kapetojn. ”

“Ho, cu vi faros tion? ”demandis la Cefo, fervore.

“Nepre, ”promesis la Generalo.

“Mi parolos kun mia popolo, ”diris la Cefo.

Do li kunvokis ciujn Kapriclojn kaj informis ilin pri la propono farita de la Knomoj. La ulojn gojigis la promeso kaj ili tuj akceptis batali estrate de la Rego de la Knomoj kaj helpi lin konkeri Ozon.

Nur unusola Kapriclo sajne havis ereton da sago, car li demandis:

“Supozu ke ni malsukcesos kapti la Magian Zonon?

Kio okazos tiam, kaj kiel utilos nia multa batalado? ”

Sed ili jetis lin en la riveron pro lia stulta demando, kaj ridis kiam la akvo ruinigis lian kartonan kapon antau ol li povis elnagi.

Tiel la interkonsento farigis kaj Generalo Guf gojis pro sia sukceso gajni tiel potencajn alianculojn.

Sed ankau aliajn popolojn, same gravajn kiel la Kapricloj, ?rme planis la lerta maljuna Knomo gajni kiel alianculojn.