La Smeralda Urbo de Oz, стр. 37

Capitro 25

Kiel la Birdotimigilo Montris Sian Saghecon

TIU miriga informo malfelicigis ciun koron kaj ciuj nun fervoris reiri al la Smeralda Urbo kaj partopreni en la sorto de Ozma. Do ili ekveturis sen perdi tempon, kaj car la vojo kondukis preter la novan domegon de la Birdotimigilo ili decidis mallonge halti tie kaj konsiligi kun li.

“La Birdotimigilo estas versajne la plej saga persono en la tuta Oz, ”komentis la Stana Lignohakilo, kiam ili rekomencis sian veturon. “Lia cerbo estas granda kaj bonega, kaj ofte li diris al mi aferojn kiujn mi mem tute ne elpensus. Mi devas diri ke mi apogas min multe sur la cerbo de la Birdotimigilo dum ci tiu krizo. ”

La Stana Lignohakisto veturis sur la antaua benko de la carego, kie Doroteo sidis inter li kaj la Sorcisto.

“Cu la Birdotimigilo audis pri la problemo de Ozma? ” demandis la Kapitana Generalo.

“Mi ne scias, sinjoro, ”estis la respondo.

“Kiam mi estis ordinara soldato, ”diris Ombi Ambi, “mi estis bonega armeo, kion mi plene pruvis dum nia milito kontrau la Knomoj. Sed nun ne ekzistas ec unu sola ordinara soldato en la armeo, ekde kiam Ozma nomumis min la Kapitana Generalo, do estas neniu kiu batalos kaj defendos nian belan Reganton. ”

“Estas vere, ”diris la Sorcisto. “La nuna armeo konsistas nur el o ?ciroj, kaj la tasko de o ?ciro estas ordoni al la soldatoj ke ili batalu. Car ne estas soldatoj ne povas esti batalado. ”

“Kompatinda Ozma! ”?ustris Doroteo, kun larmoj en siaj dolcaj okuloj. “Estas ace pensi ke sia tuta bela felando estos detruita. Mi demandas al mi cu eble ni povus eskapi kaj reiri al Kansas per la Magia Zono? Kaj eble ni povus kunpreni Ozman kaj ni ciuj laboregus por akiri monon por si, tiel ke si ne estus ege solsenta kaj malfelica pro la perdo de sia felando. ”

“Cu vi kredas ke estus laboro por mi en Kansas? ” demandis la Stana Lignohakisto.

“Se vi estas malplena, oni eble uzus vin en fabriko de ladskatoloj, ”proponis Onklo Henriko. “Sed mi ne komprenas kiel utilus via laborado. Vi neniam mangas au dormas au bezonas novajn vestojn. ”

“Mi ne pensis pri mi, ”respondis la Imperiestro digne.

“Mi nur demandis al mi cu eble mi povus helpi subteni

Doroteon kaj Ozman. ”

Dum ili indulgis sin per tiuj malfelicaj planoj por la estonteco ili su ?ce veturis por povi vidi la novan domegon de la Birdotimigilo, kaj ec kvankam plenaj de zorgoj kaj maltrankvilo pri la baldaua sorto de Oz, Doroteo ne povis ne senti miron pro la vidajo.

La nova domo de la Birdotimigilo havis formon kiel de giganta spiko de maizo. La vicoj de grajnoj estis el solida oro, kaj la verdo sur kiu rekte staris la spiko estis aro da scintilantaj smeraldoj. Sur la plejsupro de la strukturo staris ?guro reprezentanta la Birdotimigilon mem, kaj sur liaj etenditaj brakoj, kaj sur lia kapo, estis pluraj korvoj cizitaj el ebono kaj kun rubiaj okuloj. Vi povos imagi kiom granda estis tiu spiko de maizo kiam mi diros al vi ke unusola ora grajno estis fenestro, kiu svingigis eksteren sur carniroj, kaj vico de kvar grajnoj malfermigis kiel la antaua enirejo. Interne estis kvin etagoj, ciu etago estis unusola cambro.

La gardenoj cirkau la domego konsistis el maizkampoj, kaj Doroteo agnoskis ke la loko estas ciurilate tre tauga hejmo por sia bona amiko la Birdotimigilo.

“Li estus tre felica ci tie, tute certe, ”si diris, “se nur la Rego de la Knomoj lasus nin. Sed se Oz estos detruita kompreneble ankau ci tiu loko detruigos. ”

“Jes, ”respondis la Stana Lignohakisto, “kaj ankau mia bela stana kastelo, pri kiu mi gojas kaj ?eras. ”

“Ankau la domo de Jocjo Kukurbokapo pereos, ” komentis la Sorcisto, “kaj la Atleta Kolegio de Profesoro Sancelinsekto, kaj la rega palaco de Ozma, kaj ciuj aliaj niaj belaj konstruajoj. ”

“Jes, Oz farigos dezerto kiam la Rego de la Knomoj ?nos gin, ”gemis Ombi Ambi.

La Birdotimigilo elvenis renkonti ilin kaj elkore bonvenigis ilin.

“Mi audis ke vi decidis logi por ciam en la Lando Oz de nun, ”li diris al Doroteo; “kaj tio gojigos mian koron, car mi multe malamis niajn oftajn apartigojn. Sed kial vi ciuj tion malgajas? ”

“Cu vi audis la informon? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Nenian informon malfelicigan, ”respondis la Birdotimigilo.

Do Nocjo Hakisto rakontis al sia amiko pri la tunelo de la Rego de la Knomoj, kaj ke la ?bestoj de la Nordo aliancigis kun la subtera monarko por konkeri kaj detrui

Ozon. “Nu, ”diris la Birdotimigilo, “certe auguras malbone por Oz kaj ni ciuj. Sed mi kredas ke estas erare maltrankvili pri io ankorau ne okazinta. Certe la horo por malfelici estos kiam nia lando jam estos detruita kaj nia popolo sklavigita. Do ni ne mankigu al ni la malmultajn felicajn horojn restontajn al ni. ”

“Ha! Jen vera sageco, ”deklaris la Vilulo aprobe. “Kiam ni vere estos malfelicaj ni bedauros tiujn malmultajn horojn restontajn al ni, se ni ne plenguos ilin. ”

“Malgraue, ”diris la Birdotimigilo, “mi akompanos vin al la Smeralda Urbo kaj proponos servon al Ozma. ”

“Si diras ke ni povos fari nenion por kontraui niajn malamikojn, ”anoncis la Stana Lignohakisto.

“Kaj sendube si pravas, sinjoro, ”respondis la Birdotimigilo. “Tamen si bonvenigos nian simpation, kaj la devo de la amikoj de Ozma estas stari apud si kiam venos la ?na katastrofo. ”

Post tio li kondukis ilin en sian kuriozan domegon kaj montris al ili la belajn cambrojn de ciuj kvin etagoj. La malsupra cambro estis granda akceptohalo, kun akordiono en unu angulo. Tiun instrumenton la Birdotimigilo, kiam sola, povis ludi por distri sin, car li multe amis muzikon.

Sur la muroj pendis blanka silko, sur kiu aroj da nigraj korvoj estis broditaj per nigraj diamantoj. Kelkaj el la segoj havis la formon de grandaj korvoj kaj estis remburitaj per kusenoj el maizkolora silko.

La dua etago enhavis belan bankedocambron kie la Birdotimigilo povis gastigi siajn gastojn, kaj la tri supraj etagoj estis litocambroj grandioze meblitaj kaj ornamitaj.

“El ci tiuj cambroj, ”diris la Birdotimigilo ?ere, “oni povas bele vidi la cirkauajn maizkampojn. La maizo kiun mi kultivas estas ciam spikoplena. La spikoj estas mia armeo, ili ciuj amas Ozman do la regimentoj estas regamantoj. Mi faras miajn carradojn el la eksspikoj, car ili tiel farigas spokoj. Oni ankau povus mueli la spikojn kaj fari el ili spicojn. Kaj neniu vidajo estas pli klara, car kiam miaj ?avaj kampoj brilas, ili farigas lampoj. ”

La vizitantoj iomete mangis kaj poste hastis rekomenci sian veturon al la Smeralda Urbo. La Birdotimigilo trovis sidejon en la carego inter Ombi Ambi kaj la Vilulo, kaj lia pezo ne multe pligrandigis la sargon car li estis plena nur de pajlo.

“Rimarku ke mi havas unu avenkampon en mia bieno, ”li komentis, dum ili forveturis. “Avenpajlo estas, lau mia trovo, la plej bona pajlo per kiu min plenigi kiam mia interno farigas moska au misforma. ”

“Cu vi povas replenigi vin sen helpo? ”demandis Onklino Em. “Mi supozus ke post la elpreno de la pajlo restus nur viaj vestoj. ”

“Vi preskau pravas, sinjorino, ”li respondis. “Miaj servistoj plenigas min lau mia direktado. Car mia kapo, en kiu estas bonega cerbo, konsistas el sako ligita malsupre. Mia vizago estas nete pentrita sur unu ?anko de la sako, kiel vi povas vidi. Mia kapo ne bezonas replenigi kiel mia korpo, car gi bezonas nur ke oni refresigu la farbon de tempo al tempo. ”

La domego de la Birdotimigilo ne estis tre distanca de la kampoj de Jocjo Kukurbokapo, kaj kiam Onklo Henriko kaj Onklino Em alvenis tien la kultivejo multe imponis al ili. La kultivejo estis unusola giganta kampo da kukurboj, kaj kelkaj el la kukurboj estis gigantaj. En unu el ili, kiu estis nete elcizita, Jocjo mem logis, kaj li deklaris gin tre komforta logejo. Li kultivis tiom da kukurboj por povi sangi sian kapon tuj kiam gi farigis ci ?ta au baldau putronta.

La kukurbokapa viro bonvenigis siajn vizitantojn goje kaj proponis al ili plurajn bongustegajn kukurbajn pastecojn kiel mangon.

“Mi mem ne mangas kukurbajn pastecojn, pro du kialoj, ”li diris. “Unu estas ke se mi mangus kukurbojn mi igus kanibalo, kaj la alia kialo estas ke mi neniam mangas, car mi ne estas vaka interne. ”

“Tre bonaj kialoj, ”konsentis la Birdotimigilo.

Ili rakontis al Jocjo Kukurbokapo la informon pri la Rego de la Knomoj, kaj li decidis akompani ilin al la Smeralda Urbo por helpi konsoli Ozman.

“Mi anticipis logi ci tie komforte kaj facile dum multaj jarcentoj, ”diris Jocjo malgaje; “sed kompreneble se la Rego de la Knomoj detruos cion en Oz ankau mi detruigos. Vere, sajnas domage, cu ne? ”

Ili baldau reekveturis, kaj tiom rapide la Segcevalo tiris la caregon sur la glataj vojoj ke antau la krepusko ili jam atingis la regan palacon en la Smeralda Urbo kaj tiel ilia veturo ?nigis.