La Smeralda Urbo de Oz, стр. 35

Capitro 23

Kiel Ili Renkontis la Antautimulojn

ILI baldau denove estis inter la belaj montetoj kaj valoj, kaj la Segcevalo rapidis supren kaj malsupren lau la montetoj rapide kaj facile, car la vojoj estis duraj kaj glataj. Kilometron post kilometro ili veturis rapide, kaj antau ol la iro farigis iel teda ili ekvidis alian vilagon.

La loko aspektis ec pli granda ol Galimatio, sed ne estis egale allogaspekta.

“Nepre estas Antautimula Angulo, ”deklaris la Sorcisto.

“Vidu, tute ne estas malfacile trovi lokojn se oni tenas sin ce la gusta vojo. ”

“Kiaj estas la Antautimuloj? ”demandis Doroteo.

“Mi ne scias, kara. Sed Ozma donacis al ili vilagon propran, kaj mi audis ke kiam ajn civitano farigas Antautimulo oni sendas lin al ci tiu loko por logi tie. ”

“Estas vere, ”Ombi Ambi aldonis; “Antautimula Angulo kaj Galimatio nomigas ‘la Sindefendaj Loglokoj de Oz. ’”

La vilago kiun ili nun alproksimigis ne estis konstruita en valo, sed sur la supro de monteto, kaj la vojo kiun ili sekvis serpentumis cirkau la monteto kvazau korktirilo, suprenirante la monteton facile gis gi atingis la vilagon.

“Atentu! ”kriegis voco. “Atentu, alie vi transveturos mian infanon! ”

Ili cirkaurigardis kaj vidis virinon starantan sur la trotuaro nervoze tordante siajn manojn dum si rigardis ilin petege.

“Kie estas via infano? ”demandis la Segcevalo.

“En la domo, ”diris la virino, eklarmante; “sed se gi estus en la vojo, kaj vi transveturus gin, tiuj grandaj radoj dispremegus mian karulon. Ho ve! ho ve! Supozu mian karegan infanon premegata de tiuj radegoj! ”

“Ek! ”diris la Sorcisto akre, kaj la Segcevalo ekiris.

Ili ne longe veturis antau ol viro kuris el domo kriante sovage:“Helpu! Helpu! ”

La Segcevalo ekhaltis kaj la Sorcisto kaj Onklo Henriko kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi saltis el la carego kaj kuris por helpi la povrulon. Doroteo sekvis ilin laueble rapide.

“Kio estas? ”demandis la Sorcisto.

“Helpu! helpu! ”kriegis la viro; “mia edzino detrancis sian ?ngron kaj si gismorte sangas! ”

Li turnis sin kaj rerapidis al la domo, kaj la tuta grupo akompanis lin. Ili trovis virinon en la antaua pordejo gemanta kaj ploranta kvazau ege doloroplena.

“Estu brava, sinjorino, ”diris la Sorcisto konsole. “Vi ne mortos nur car vi detrancis ?ngron, certigu pri tio. ”

“Sed mi ne detrancis ?ngron! ”si ploris.

“Do kio ja okazis? ”demandis Doroteo.

“Mi —mi pikis mian ?ngron per kudrilo dum mi kudris, kaj —kaj ekgutis la sango! ”si respondis. “Kaj nun min trafos sangovenenigo, kaj la kuracistoj detrancos mian ?ngron, kaj pro tio mi febrigos kaj mortos! ”

“Psa! ”diris Doroteo; “mi multafoje pikis mian ?ngron, kaj nenio okazis. ”

“Cu vere? ”demandis la virino, plifelicigante kaj visante siajn okulojn per sia antautuko.

“Nu, estas ja tute nenio, ”deklaris la knabino. “Vi timas pli ol vi vundigis. ”

“Ha, estas car si estas antautimulo, ”diris la Sorcisto, sage kapjesante. “Mi kredas ke nun mi scias kiaj estas ci tiuj homoj. ”

“Ankau mi, ”anoncis Doroteo.

“Ho, bu-hu-hu! ”ploregis la virino, eklarmante denove.

“Kio malgustas nun? ”demandis la Vilulo.

“Ho, supozu ke mi pikus mian piedon! ”si ploris. “La kuracistoj detrancus mian piedon, kaj mi lamus dum la tuta vivo! ”

“Certe, sinjorino, ”respondis la Sorcisto, “kaj se vi pikus vian nazon ili eble detrancus vian kapon. Sed vi ne pikis gin. ”

“Sed eble mi pikus! ”si kriis, kaj rekomencis plori. Do ili foriris de si kaj forveturis en sia carego. Kaj sia edzo elvenis kaj komencis kriadi “Helpu! ”same kiel antaue; sed sajne neniu atentis lin.

Dum la veturantoj turnis sin en alian straton ili trovis viron marsantan ekscitite tien kaj reen sur la pavimo. Li aspektis tre nervoza, kaj la Sorcisto haltigis lin por demandi:

“Cu io malgustas, sinjoro? ”

“Cio malgustas, ”respondis la viro malgaje. “Mi ne povas dormi. ”

“Kial ne? ”demandis Ombi Ambi.

“Por endormigi mi devos fermi miajn okulojn, ”li klarigis; “kaj se mi fermos miajn okulojn ili eble kungluigos kaj tio blindigos min por la cetero de mia vivo! ”

“Cu iam vi audis pri iu kies okuloj kungluigis? ” demandis Doroteo.

“Ne, ”diris la viro, “neniam. Sed estus terure, cu ne?

Kaj la penso pri tio tiom nervozigas min ke mi timas endormigi. ”

“Ne eblas helpi lin, ”deklaris la Sorcisto; kaj ili pluiris.

Ce la sekva stratangulo virino kuris al ili kriante:

“Savu mian bebon! Ho, bonaj, afablaj homoj, savu mian bebon! ”

“Cu gi estas en dangero? ”demandis Doroteo, rimarkante ke la infano estas tenata en siaj brakoj kaj lauaspekte dormas trankvile.

“Jes ja, ”diris la virino nervoze. “Se mi enirus la domon kaj jetus mian infanon tra la fenestron, gi ruligus malsupren al la piedo de la monteto; kaj tie, se estus aro da tigroj kaj ursoj tie, ili dissirus mian amatan bebon kaj mangus gin! ”

“Cu estas tigroj kaj ursoj en ci tiu regiono? ”la Sorcisto demandis.

“Neniam mi audis pri tiaj, ”agnoskis la virino; “sed se ja estus —”

“Cu vi intencas jeti vian bebon tra la fenestron? ” demandis la vireto.

“Tute ne, ”si diris; “sed se —”

“Viajn problemojn ciujn kauzas tiuj se-oj, ”deklaris la Sorcisto. “Se vi ne estus Antautimulo, vi ne maltrankvilus. ”

“Jen plia ‘se’, ”respondis la virino. “Cu ankau vi estas Antautimulo? ”

“Tia mi farigos se mi restos pli longe ci tie, ”krietis la Sorcisto nervoze.

“Plia ‘se’! ”kriis la virino.

Sed la Sorcisto ne haltis por kvereli kun si. Li devigis la Segcevalon malsuprentroti lau la monteto, kaj li respiris trankvile nur kiam ili estis kilometrojn for de la vilago.

Post silentoplena veturado dum kelka tempo Doroteo turnis sin al la vireto kaj demandis:

“Cu se-oj vere kreas Antautimulojn? ”

“Mi kredas ke la se-oj parte kulpas, ”li respondis serioze. “Malsagaj timoj, kaj singenoj pri malgravajoj, intermiksitaj kun nervozeco kaj se-oj, rapide kreas

Antautimulon el iu ajn. ”

Sekvis nova longa periodo da silento, car la veturantoj

ciuj pripensis tiun deklaron, kaj preskau ciuj decidis ke gi nepre estas vera.

La lando tra kiu ili nun pasis estis cie purpurkolora, purpuro estas la cefkoloro de la Gilikula Lando; sed dum la Segcevalo supreniris monteton ili trovis ke ali ?anke cio estas rice ?avkolora.

“Aha! ”kriis la Kapitana Generalo; “jen la Lando de la Palpbrumoj. Guste nun ni transiras la limon. ”

“Do versajne ni povos lunci kun la Stana

Lignohakisto, ”anoncis la Sorcisto goje.

“Cu ni devos luncmangi stanon? ”demandis Onklino Em.

“Ho, ne, ”respondis Doroteo. “Nocjo Hakisto scipovas mangigi viandajn homojn, kaj li donos al ni multajn bonajojn por mangi, ne timu pri tio. Mi jam antaue estis en lia kastelo. ”

“Cu Nocjo Hakisto estas la nomo de la Stana

Lignohakisto? ”demandis Onklo Henriko.

“Jes; jen unu el liaj nomoj, ”respondis la knabineto; “kaj alia nomo lia estas ‘Imper’estro de la Palpbrumoj. ’Li estas la Rego de ci tiu lando, sciu, sed Ozma regas ciujn landojn de Oz. ”

“Cu la Stana Lignohakisto havas Antautimulojn au

Galimatianojn en sia kastelo? ”demandis Onklino Em maltrankvile.

“Neniel, ”diris Doroteo, tute certa. “Li logas en nova stana kastelo, plenplena de belajoj. ”

“Lau mia supozo gi rustigus, ”diris Onklo Henriko.

“Li havas milojn da Palpbrumoj por poluri gin por li, ” klarigis la Sorcisto. “Lia popolo amas fari cion eblan por sia amata Imperiestro, do ne estas ec ereto da rusto sur la tuta granda kastelo. ”

“Mi supozas ke ili ankau poluras sian Imperiestron, ” diris Onklino Em.

“Nu, antau kelka tempo li nikelkovrigis sin, ”la Sorcisto respondis; “do li bezonas nur frotpoluron de tempo al tempo. Li estas la plej brila homo en la tuta mondo, kara Nocjo Hakisto, kaj la plej tenerkora. ”

“Mi helpis trovi lin, ”diris Doroteo, memorante. “Foje la Birdotimigilo kaj mi trovis la Stanan Lignohakiston en la arbaro, kaj li estis plene rustiginta kaj tute ne povis movi sin, ne dubu pri tio. Sed ni oleis liajn artikojn kaj bone glitigis ilin, kaj post tio li akompanis nin por viziti la Sorciston en la Smeralda Urbo. ”

“Cu tiuokaze la Sorcisto timigis vin? ”demandis

Onklino Em.

“Li ne bone traktis nin, unue, ”agnoskis Doroteo; “car li devigis nin foriri kaj detrui la Fian Sorcistinon. Sed poste ni trovis ke li estas nur carlatana sorcisto kaj ni ne plu timis lin. ”

La Sorcisto gemis kaj aspektis iom hontema.

“Kiam ni provas trompi ni ciam eraras, ”li diris. “Sed mi farigas vera sorcisto nun, kaj la magio de Glinda la Bona, kiun mi penas praktikadi, neniam damagas. ”

“Vi ciam estis bona persono, ”deklaris Doroteo, “ec kiam vi estis malbona sorcisto. ”

“Li estas bona sorcisto nun, ”asertis Onklino Em, rigardante la vireton admire. “Estis vere mirige, kiel vi kreskigis tiujn tendojn el postukoj! Kaj cu li ne sorcis la radojn de la carego tiel ke ili trovis la vojon? ”

“La tuta popolo de Oz, ”diris la Kapitana Generalo, “multe ?eras pro sia Sorcisto. Foje li faris sapbobelojn kiuj mirigis la mondon. ”

La Sorcisto rugigis pro tiu laudo, tamen gi placis al li.

Li ne plu aspektis malgoja, sed sajne li reakiris sian kutiman bonhumoron.

En la lando tra kiu ili nun veturis estis multaj domoj de kultivistoj, kaj ?ava grenaro ?irtis en ciuj kampoj.

Multaj el la Palpbrumoj estis videblaj laborante en siaj kampoj kaj la sovagaj kaj nelogataj partoj de Oz jam estis longe malantaue.

Tiuj Palpbrumoj aspektis felicaj legerkoraj homoj, kaj ciuj demetis siajn capojn kaj profunde riverencis dum la ruga carego kun siaj veturantoj pasis.

Post nelonge ili vidis ion scintiladi multe antau ili.

“Vidu! ”krii Doroteo; “jen la Stana Kastelo, Onklino Em! ”

Kaj la Segcevalo, sciante ke liaj pasageroj fervoras alveni, ekkomencis tre rapide trotadi kaj baldau alvenigis ilin.