La Smeralda Urbo de Oz, стр. 33

Capitro 21

Kiel la Regho Shanghis Sian Decidon

Guste tiam kunikla bando de preskau kvindek personoj enmarsis, ludante orajn instrumentojn kaj vestite per bone arangitaj uniformoj. Sekvante la bandon venis la nobelaro de Kuniklio, ciuj estis rice vestitaj kaj saltetadis per siaj malantauaj kruroj. Kaj la inoj kaj la viroj havis blankajn gantojn sur siaj manoj, kun siaj ringoj sur la ekstero de la gantoj, kia sajne estis la modo tie. Kelkaj el la kuniklinoj portis lornetojn, dum multaj el la virkunikloj havis okulvitron en la maldekstra okulo.

La korteganoj kaj iliaj inoj paradis antau la Rego, kiu konigis Princinon Doroteon al ciu paro tre gracie. Post tio la grupo sidigis sin en segoj kaj sur sofoj kaj rigardis anticipoplene al sia monarko.

“Estas nia rega devo, kiel ankau nia rega plezuro, ”li diris, “provizi taugan distrajon por nia distingita gasto.

Ni nun prezentos la Regan Bandon de Barbulaj

Farbuloj. ”

Dum li parolis la muzikistoj, kiuj jam arangis sin en angulo, ekludis dancmelodion kaj en la cambron dancis la Barbulaj Farbuloj. Ili estis ok belaj kunikloj vestitaj nur per gazaj purpuraj jupoj ligitaj cirkau iliaj talioj per diamantaj rubandoj. Iliaj barboj estis rice purpurkoloraj, alie ili estis tute purblankaj.

Riverencinte antau la Rego kaj Doroteo la Farbuloj komencis sian sercludadon, kaj gi estis tiom komika ke Doroteo ridis pro vera plezurigo. Ili ne nur kundancis turnigante kaj girante tra la cambro, sed ili saltis unu trans la alian, staris surkape kaj saltis tien kaj tien tiel vigle ke estis malfacile kontroli ilin. Fine ili ciuj saltis duoble transkapen irante el la cambro.

La nobeloj entuziasme aplaudis, kaj Doroteo aplaudis kun ili.

“Bonege! ”si diris al la Rego.

“Jes, la Barbulaj Farbuloj estas vere tre lertaj, ”li respondis. “Mi bedauregas devi lasi ilin kiam mi foriros, car ili ofte amuzis min kiam mi estis tre mizeroplena. Cu eble vi petos al Glinda —”

“Ne, tute ne taugus, ”deklaris Doroteo ?rme. “Ne estus spaco en via truo en la tero por tiom da kunikloj, precipe ne kiam vi havos la lilisegon kaj viajn vestojn tie.

Ne pensu pri tia afero, via Mosto. ”

La Rego gemis. Li starigis kaj anoncis al la grupo:

“Ni nun rigardos militistan ekzercon de mia elektita

Korpogardistaro de Regaj Lancistoj. ”

Nun la bando ludis marsmuzikon kaj grupo de kuniklaj soldatoj envenis.Ili surhavis verdajn kaj orajn uniformojn kaj marsis tre rigide sed perfekte lautakte.Iliaj lancoj konsistis el nedikaj stangoj el polurita argento kun oraj kapoj, kaj dum la ekzerco ili manipulis tiujn armilojn mirinde lerte.

“Mi supozus ke vi vin sentus tre sekura kun tiel bona Korpogardistaro, ”komentis Doroteo.

“Jes ja, ”diris la Rego.“Ili protektas min kontrau cia minaco.Cu eble Glinda —”

“Ne, ”interrompis la knabino.“Mi estas certa ke ne.

La Korpogardistaro estas nur por la Rego, kaj kiam vi ne plu estos Rego vi ne rajtos al gi.”

La Rego ne respondis, sed li aspektis iom malfelica dum kelka tempo.

Kiam la soldatoj estis elmarsintaj li diris al la grupo:

“La Regaj Jonglistoj nun aperos.”

Doroteo jam antaue vidis multajn jonglistojn, sed neniam tiel interesajn.Ili estis ses, vestitaj per nigra sateno brodita je kuriozaj argentaj simboloj —kostumo kiu kontrastis forte kun ilia negblanka felo.

Unue ili enpusis grandan rugan globon kaj tri el la kuniklaj jonglistoj staris sur gia supro kaj rulis gin.Post tio du el ili kaptis trian kaj jetis lin en la aeron, kaj ciuj ekmalaperis, gis restis nur du.Post tio unu el ili suprenjetis la alian kaj restis sola sen siaj kunuloj.Tiu lasta jonglisto nun tusis la rugan globon, kiu estis malplena, kaj la kvin kunikloj kiuj estis malaperintaj en la aeron rampis el la malplena globo.

Post tio ili ciuj krocis sin unuj al la aliaj kaj ruligis rapide sur la planko.Kiam ili ekhaltis nur unu dika kunikla jonglisto videblis, la aliaj sajne estis interne de li.

Tiu saltis legere en la aeron kaj surteriginte li eksplodis kaj apartigis kaj farigis la originaj ses. Post tio kvar el ili rulis sin kaj farigis rondaj globoj kaj la aliaj du disjetis ilin kaj pilkludis per ili.

Jen nur kelkaj el la lertajoj faritaj de la kuniklaj jonglistoj, kaj ili estis tiel lertaj ke la tuta nobelaro kaj ec la Rego aplaudis tiom laute kiom Doroteo.

“Mi supozas ke neniuj kuniklaj jonglistoj en la tuta mondo estas kompareblaj kun ci tiuj, ”komentis la Rego.

“Kaj car mi ne povos kunhavi la Barbulajn Farbulojn nek mian Korpogardistaron, eble vi petos al Glinda ke si permesu ke mi kunprenu nur du au tri el ci tiuj

jonglistoj. Cu? ”

“Mi demandos, ”respondis Doroteo, duboplene.

“Dankon, ”diris la Rego; “tre grandan dankon. Kaj nun vi auskultos la Karajn Kapablajn Kantistojn, kiuj ofte gajigis min dum miaj momentoj de malfelico. ”

La Karaj Kapablaj Kantistoj montrigis kvarteto de kuniklaj kantistoj, du viraj kaj du inaj. La Virkantistoj surhavis formalajn vostohavajn vestokompletojn el blanka sateno, kun perloj kiel butonoj, dum la Kantistinoj surhavis blankajn satenajn robojn kun longaj trenajoj.

Ilia unua kanto komencigis ci tiel:

“Jen kutimo de animo:

Logi en la urbo, Kun vestoj kaj kun gestoj, Gemoj kun belkurbo, Sen prefero por la tero

Kaj truo en la sablo — Superlativo por la vivo

Sen minackapablo. ”

Doroteo rigardis la Regon kiam si audis tiun kanton kaj rimarkis ke li aspektas maltrankvila kaj genata.

“Al mi ne placas tiu kanto, ”li diris al la Kantistoj.

“Donu al ni ion gajan kaj vigligan. ”

Do ili kantis lau goja vigla melodio tiel:

Kunikloj gajaj
Carmoj majaj
Sekuraj en la fevilago; Cia barbo
Cia farbo, Knabinoj belaj de junago.
Por ciu besto
Silka vesto.
Paroj amindume prancas
Tenas manojn
Forgesas vanojn
Lau la rondo ili dancas.
Poste kune
Jam sublune
Gaje ili forpromenas.
Ciu ridas
Ame ?das
Ilin la printempo benas.
Bela vivo
A ?rmativo.
Nin gvidas la magi’?dela Sen dangero
Lau la vero
Vilaga vivo ciam hela.

“Atentu, ”diris Doroteo al la Rego, post la ?no de la kanto, “sajnas ke ciuj kunikloj amas Kuniklion escepte de vi. Kaj mi kredas ke vi estas la nura loganto kiu iam ploris au malfelicis kaj volis reiri al via kotoplena truo en la tero. ”

Lia Mosto aspektis pensoplena, kaj dum la servistoj disportis glasojn da nektaro kaj pletojn da sukerkovritaj kuketoj ilia Rego silentis kaj iom nervozis.

Kiam ciuj jam guis la mangajojn kaj la servistoj estis foririntaj Doroteo diris:

“Nun mi devas foriri, car malfruigas kaj mi perdigis.

Mi devas trovi la Sorciston kaj Onklinon Em kaj Onklon

Henrikon kaj ciujn ceterajn iam antau la noktigo, se iel eblos. ”

“Cu vi do ne dormos ce ni? ”demandis la Rego. “Vi estos tre bonvena. ”

“Dankon, sed ne, ”si respondis. “Mi devas reiri al miaj amikoj. Kaj mi volas renkonti Glindan kiel eble plej baldau, sciu. ”

Do la Rego forsendis la korteganojn kaj diris ke li mem akompanos Doroteon al la pordejo de la vilago. Li mem ne plu ploris nek gemis, sed lia longa vizago estis tre sengoja kaj liaj grandaj oreloj pendis malgaje ambau ?anke. Li plu surhavis siajn kronon kaj ermenon kaj marsis uzante belan orkapan bastonon.

Post ilia alveno al la cambro en la muro la knabineto trovis Toton kaj Vilcinjon atendantaj sin tre pacience. Ili estis abunde nutritaj de kelkaj servistoj kaj tute ne emis haste foriri el tiom agrabla logejo.

La Gardisto de la Giceto jam estis denove en sia kutima loko, sed li restis sekure for de Toto. Doroteo adiauis la Regon dum ili staris tuj interne de la muro.

“Vi estis tre kompleza al mi, ”si diris, “kaj mi ege multe dankas vin. Tuj kiam eble mi renkontos Glindan kaj petos ke si anstatauigu vin per alia Rego kaj resendu vin en la sovagan arbaron. Kaj mi petos ke si lasu vin kunpreni kelkajn vestojn kaj la lilisegon kaj unu-du jonglistojn por distri vin. Mi estas certa ke si konsentos, car si estas tre komplezema kaj al si malplacas ies ajn malfelico. ”

“Ahem! ”diris la Rego, aspektante iom mizereta. “Mi ne volas geni vin per mia mizero; do ne necesos ke vi petu al Glinda. ”

“Ho, sed jes, ”si respondis. “Tute ne genos min. ”

“Sed mia kara, ”pludiris la Rego, embarasite, “mi pripensadis la temon tre zorge, kaj mi trovas ke estas multaj placajoj ci tie en Kuniklio kiujn mi nevolonte malhavus per foriro. Do eble estas preferinde ke mi restu. ”

Doroteo ridis. Poste si aspektis serioza.

“Ne taugos ke vi estos kaj Rego kaj samtempe ploremulo, ”si diris. “Vi malfelicigadis ciujn aliajn kuniklojn kaj malkontentigis ilin per viaj lautaj lamentokrioj pri mizereco. Do mi kredas ke estos preferinde havi alian Regon. ”

“Ho, tute ne! ”kriis la Rego, fervore. “Se vi nenion diros al Glinda, mi promesas esti gaja kaj felica konstante, kaj neniam denove plori au lamentokrii. ”

“Cu vi juras je via honoro? ”si demandis.

“Je Rega vorto mi promesas! ”li respondis.

“Bone, ”diris Doroteo. “Vi vere estus freneza se vi volus foriri de Kuniklio kaj denove logi sovage en la arbaro, kaj mi certas ke ciu ajn kuniklo ekster la urbo volonte anstatauus vin. ”

“Forgesu, kara; forgesu mian malsagecon, ”pledis la Rego tre serioze. “Denun mi penos goji kaj plenumi mian devon rilate la regatojn. ”

Do post tio si foriris de li kaj eniris tra la malgranda pordo la cambron en la muro, kie si iom post iom farigis pli kaj pli granda gis reakiri sian naturan dimension.

La Gardisto de la Giceto ebligis al ili eliri en la arbaron kaj diris al Doroteo ke si faris grandan servon al Kuniklio car si venigis al ilia mizera Rego komprenon pri la plezuro kiun estigas regado de tia bela urbo.

“Mi komencos petskribon por ke statuo pri vi staru apud tiu de Glinda en la publika placo, ”diris la Gardisto. “Mi esperas ke vi revenos, iam, kaj vidos gin. ”

“Eble tiel estos, ”si respondis.

Post tio, sekvate de Toto kaj Vilcinjo, si formarsis de la alta marmora muro kaj rekomencis pasadi lau la mallarga pado cele la a ?sfoston.