La Smeralda Urbo de Oz, стр. 29

Capitro 18

Kiel Ozma Rigardis per Sia Magia Bildo

PRINCINO Ozma estis multe okupata reganteto, car si zorge priatentis la komforton kaj bonan staton de sia popolo kaj klopodis felicigi ilin. Kiam kvereloj estigis si juste decidis ilin; kiam iu bezonis konsilon si estis preta volonte auskulti.

Dum unu-du tagoj post la komencigo de la veturo de Doroteo kaj siaj akompanantoj, Ozma okupis sin per regnaj aferoj. Post tio si komencis pripensi ian okupon por Onklo Henriko kaj Onklino Em kiu estos legera kaj facila tamen distros la maljunulojn.

Si baldau decidis nomumi Onklon Henrikon Gardisto de la Juveloj, car vere si bezonis ke iu kalkulu kaj prizorgu la kestojn kaj barelojn da smeraldoj, diamantoj, rubioj, kaj aliaj multekostaj stonoj en la Regaj Konservocambroj. Tio su ?ce okupos Onklon Henriko, sed estis malpli facile trovi taskon por Onklino Em. La palaco estis plena de domservistoj, tiel ke neniel mankis laboro por prizorgi la netecon tie.

Dum Ozma sidis en sia bela cambro pensante si hazarde rigardis sian Magian Bildon.

Jen unu el la plej gravaj trezoroj en la tuta Lando Oz.

Gi estis granda bildo, metita en belan oran kadron, kaj gi pendis en facile videbla pozicio sur muro de la privata cambro de Ozma.

Kutime tiu bildo aspektis nur kampara sceno, sed kiam Ozma rigardis gin kaj deziris scii kion faras iu el siaj amikoj au konatoj, la magio de tiu miriga bildo tuj montrigis. Car la kampara sceno iom post iom fadis kaj anstataue aperis bildo de la persono au personoj kiujn Ozma volas vidi, kun la scenoj en kiuj ili nun trovigas.

Tiel la Princino povis vidi kiun ajn parton de la mondo lauvole, kaj rigardi la agadon de kiu ajn persono lau sia deziro.

Ozma jam ofte vidis Doroteon en sia hejmo en Kansas tiumaniere, kaj nun, havante iom da ripoztempo, si esprimis deziron revidi sian amiketon. Estis dum la vizito de la veturantoj ce Peckunpuzlio, kaj Ozma gaje ridis rigardante per la bildo siajn amikojn peni rekunmeti Avinjon Tarikin.

“Ili aspektas felicaj kaj sendube bone distras sin, ”la knabina Reganto diris al si; kaj post tio si komencis pensi pri la multaj aventuroj kiujn si mem spertis kun Doroteo.

La bildoj de siaj amikoj nun fadis de la Magia Bildo kaj la familiara pejzago malrapide reaperis.

Ozma pensis pri la tempo kiam kun Doroteo kaj sia armeo si marsis al la subtera kaverno de la Rego de la Knomoj, preter la Lando Ev, kaj devigis la maljunan monarkon liberigi siajn kaptitojn, kiuj estis parto de la Rega Familio de Ev. Tiam la Birdotimigilo preskau iktigis la Regon de la Knomoj jetante ovon de Vilcinjo kontrau lin, kaj Doroteo kaptis la Magian Zonon de Rego Rokato kaj forportis gin kun si al la Lando Oz.

La bela Princino ridetis pro sia memoro pri tiu aventuro, kaj demandis al si kio okazis al la Rego de la Knomoj post tio. Nur car si estis scivolema kaj havis nenion pli bonan farindan, Ozma rigardis la Magian Bildon kaj deziris vidi per gi la Regon de la Knomoj.

Rokato la Ruga ciutage iris en sian tunelon por rigardi la progreson de la laboro kaj vigligi siajn laboristojn kiel eble plej. Li estis tie nun, kaj Ozma vidis lin klare per la Magia Bildo.

Si vidis la subteran tunelon, kiu etendigis longe sub la Mortiga Dezerto kiu apartigis la Landon Oz de la montoj sub kiuj la Rego de la Knomoj havis siajn vastajn kavernojn. Si vidis ke la tunelo farigas cele al la Smeralda Urbo, kaj tuj sciis ke gin fosas la Knomoj por ke ilia armeo povu marsi tra gi kaj ataki sian propran belan kaj pacan landon.

“Mi supozas ke Rego Rokato planas vengon kontrau ni, ”si diris pripense, “kaj kredas surprizi nin kaj kapti kaj sklavigi nin. Kiel malgajige estas ke iu povas havi tiajn ?planojn! Sed mi ne tro severe kulpigu Regon Rokaton, car li estas Knomo, kaj lia naturo ne estas tiel milda kiel mia. ”

Post tio si forvisis plian pensadon pri la tunelo el sia menso, provizore, kaj komencis demandi al si cu Onklino Em felicus kiel Rega Flikisto de la Strumpoj de la Reganto de Oz. Ozma malmulte okazigis truojn en siaj strumpoj; tamen, kelkfoje necesis ?iki ilin. Onklino Em sendube povus tre bele fari tion.

La sekvan tagon la Princino rerigardis la tunelon per sia Magia Bildo, kaj ciun sekvan tagon si dedicis kelkajn minutojn al rigardado al la laboro. Tio ne estis tre interesa, sed si opiniis ke tion si devas fari.

Malrapide sed sukcese la granda arka truo rampis tra la rokoj sub la mortiga dezerto, kaj ciutage gi pliproksimigis al la Smeralda Urbo.