La Smeralda Urbo de Oz, стр. 25

Capitro 16

Kiel Doroteo Vizitis Manghilion

SENDUBE estis inter sesdek kaj okdek kuleroj en la Brigado, kaj ili formarsis lau arango de malplena kvadrato, kun Doroteo, Vilcinjo kaj Toto en la centro de la kvadrato. Antau ol ili longe iris Toto renversis unu el la kuleroj per vostosvingo, kaj la Kapitano de la Kuleroj ordonis ke la hundo estu pli zorgoplena, alie li estos punita. Do Toto zorgis, kaj la Kulero-Brigado movigis mirige rapide, kaj Doroteo vere devis rapide marsi por akompani ilin.

Post kelka tempo ili eliris la arbaron kaj eniris grandan senarban spacon, en kiu estis la Regno Mangilio.

Starante tute cirkau la senarba spaco estis tre multaj kuirfornoj, forneloj kaj rostkradoj, ciadimensiaj kaj ciaformaj, kaj krom ili estis pluraj kuirejaj srankoj kaj sranketoj kaj kelkaj kuirejaj tabloj. Ilin plenigis kuiriloj ciaspecaj: patoj, kuirpotoj, kaldronetoj, forkoj, tranciloj, vers-kaj sup-kuleroj, muskatgratiloj, kribriloj, viandosegiloj, gladiloj, rulplatigiloj kaj multaj aliaj similajoj.

Kiam la Kulero-Brigado aperis kun la kaptitoj sovaga kriado estigis kaj multaj el la mangiloj saltis de siaj forneloj au siaj bretoj kaj kuris dense cirkaui Doroteon kaj la kokinon kaj la hundon.

“Retropasu! ”kriis la Kapitano severe, kaj li kondukis siajn kaptitojn tra la scivoleman aron gis veni antau grandan fornelon kiu staris en la centro de la senarba loko. Apud tiu fornelo estis bucbloko sur kiu kusis granda viandohakilo kun akra rando. Gi ripozis sur sia plata dorso, giaj kruroj estis krucitaj kaj gi fumadis longan pipon.

“Vekigu, Mosto, ”diris la Kapitano. “Jen kaptitoj. ”

Audante tion, Rego Viandohakilo sidigis kaj rigardis

Doroteon atente.

“Kartilago kaj graso! ”li kriis. “El kie venis ci tiu knabino? ”

“Mi trovis sin en la arbaro, kaptis kaj kondukis sin ci tien, ”respondis la Kapitano.

“Kial vi faris tion? ”demandis la Rego, fumante sian pipon pigre.

“Por estigi iom da ekscito, ”la Kapitano respondis. “Ci tie estas tiel kviete ke ni ciuj rustigas pro manko de distro. Mia ?anke, mi preferas agitajn tempojn. ”

“Nature, ”respondis la viandohakilo kapjesante. “De ciam mi diras, Kapitano, tute sen ironio, ke vi estas sterlinga o ?ciro kaj solida civitano, multe polurita. Sed kion, lau vi, mi faru pri ci tiuj kaptitoj? ”

“Tion devas vi mem decidi, ”deklaris la Kapitano. “Vi estas la Rego. ”

“Certe; certe, ”murmuris la viandohakilo penseme.

“Kiel vi diris, ni spertas maleksciton ekde kiam la stalo kaj ?into forkuris geedzigi kaj forlasis nin. Ordonu al miaj Konsilistoj kaj la Regaj Korteganoj ke ili alvenu, ankau la Alta Pastro kaj la Jugisto. Ni decidos tiam kion fari. ”

La Kapitano mangestis salute kaj foriris kaj Doroteo sidigis sur renversita kaldrono kaj demandis:

“Cu vi havas ion mangeblan en via regno? ”

“Ho! Starigu! Malsidu sur mi! ”kriis nelauta voco, kaj je tio lia Mosto la Viandohakilo diris:

“Pardonu, sed vi sidas sur mia amiko la Deklitra Kaldrono. ”

Doroteo tuj starigis, kaj la kaldrono malrenversis sin kaj rigardis sin riproce.

“Mi estas amiko de la Rego, do neniu audacas sidi sur mi, ”diris li.

“Nu, ciuokaze mi preferas segon, ”si respondis.

“Sidu sur tiu breto, ”ordonis la Rego.

Do Doroteo sidigis sur la breton de la granda fornelo, kaj la civitanoj de Mangilio komencis amase proksimigi scivole. Toto kusigis ce la piedoj de Doroteo kaj Vilcinjo ?ugis sur la fornelon, en kiu ne estis fajro, kaj staris tie laueble komforte.

Post la alveno de ciuj Konsilistoj kaj Korteganoj —kaj ili lauaspekte inkluzivis la plejparton de la logantoj de la regno —la Rego frapetis la blokon por silentigi ilin kaj diris:

“Amikoj kaj Kunmangiloj! Nia multinda Komandisto de la Kulero-Brigado, Kapitano Tremp, kaptis la tri ulojn kiujn vi vidas antau vi kaj kondukis ilin ci tien por — por —mi ne scias kial. Do mi petas vin konsili kion fari pri la afero, kaj kian faton mi destinigu al ci tiuj kaptitoj.

Jugisto Kribrilo, staru dekstre de mi. Via tasko estas kribri gisprofunde ci tiun problemon. Cefpastro Kribdrenilo, staru maldekstre de mi por certigi ke neniu falsatestos pri la afero. ”

Dum tiuj du o ?cistoj okupis siajn poziciojn Doroteo demandis:

“Kial la kribdrenilo estas la Cefpastro? ”

“Li estas la plej potenca de-tru-ilo de er-aroj en la regno, ”respondis Rego Viandohakilo.

“Escepte de mi, ”diris kribrilo. “Mi estas la plej-tru- multa de la tru-po. ”

“Kion ni bezonas, ”komentis la Rego riproce, “estas sendrata kribrilo. Nepre mi konsultu Markonin pri tio.

Tiuj malnovmodaj kribriloj tro parolas. Nu, tasko de la Konsilistoj de la Rego estas konsili la Regon kiam ajn urgas, do mi petas ke vi parolu kaj konsilu min kion fari pri ci tiuj kaptitoj. ”

“Mi postulas ke ili estu plurfoje mortigitaj gis ili mortos! ”kriis piprujo, saltante tre ekscitite.

“Trankviligu, S-ro Papriko, ”konsilis la Rego. “Viaj komentoj estas trancaj kaj multspicaj, sed vi bezonas iom da prudento. Oni ja nur bezonas mortigi iun unufoje por ke li mortu; sed mi tute ne komprenas ke necesas mortigi

ci tiun knabineton. ”

“Ankau mi, ”diris Doroteo.

“Pardonu, sed estas dezirinde ke vi ne konsilu min pri la afero, ”respondis Rego Viandohakilo.

“Kial? ”demandis Doroteo.

“Vi eble favorus vin mem kaj tiel miskonsilus nin, ”li diris. “Nu, bonaj regatoj, kiu parolos nun? ”

“Mi deziras glatigi la disputon, iel, ”diris gladilo fervore. “Nia tasko ja estas utili al la homaro. ”

“Sed la knabino ne estas ho-maro, si estas ho-terajo! ” kriis korktirilo.

“Kion vi scias pri la afero? ”demandis la Rego.

“Mi estas advokato, ”diris la korktirilo ?ere. “Mi kutimas al tribunaloj. ”

“Sajnas al mi ke vi konsilas tro banale, ”respondis la Rego. “Vi ne plu guste tiras konkludojn. Mi devas peti vin, S-ro Pop, eltiri viajn komentojn. ”

“Konsentite, ”diris la korktirilo malgaje; “mi vidas ke mi ne plu tiras vian atenton. ”

“Permesu, ”pludiris la gladilo, “ke mi premu vin, Mosto. Mi ne volas forgliti de kulpajoj faritaj de la kaptito, se si ja kulpas; sed ni suldas al si justecon, kaj tio ne estas malglata rezulto! ”

“Mi deziras audi konsilon de Princo Tranc, ”diris la Rego.

Je tio digna viandotrancilo antauenpasis kaj klinis sin.

“La Kapitano malsage kondukis tiun knabinon ci tien, kaj si malsage venis, ”li diris. “Sed car nun la malsaga ago jam okazis, ni montru nian valoron kaj trancu ciujn ligojn. ”

“Prave! prave! ”kriis dika haktrancilo. “Ni diserigu la knabinon kaj dispecigu la kokinon kaj distrancu la hundon! ”

La auskultantoj ciuj hurae aprobis tion kaj la Rego bezonis denove frapi la blokon por atentigi ilin.

“Sinjoroj, sinjoroj! ”li diris, “viaj komentoj estas iom trancaj kaj tre abruptaj, kiel estas anticipeble pro viaj akutaj intelektoj. Sed vi ne pravigas viajn postulojn. ”

“Atentu, Hakilo; vi enuigas min, ”kriis kuirpoto, kiu tre malgentile kaj arogante de ?is la Regon. “Vi estas eble la plej malbona Rego gis nun reginta en Mangilio, kaj vere tio estas profunda komento. Kial vi ne mem faras decidojn anstatau stulte peti cies konsilon, kvankam vi ja estas stultulo? ”

La Rego gemis.

“Se nur ne estus kuirpotoj en mia regno, ”li diris. “Vi potuloj konstante fumas pro io, kaj de momento al momento vi elversas viajn postulojn kaj lasas purigon al la posteuloj. Pente pendu —per via tenilo —kaj mi ne denove audu vin. ”

Doroteon multe sokis la ?lingvajoj de la mangiloj, kaj si decidis ke sendube ili estis malbone instruitaj pri konduto. Do si diris, parolante al la Rego, kiu sajnis tute nekompetenta regi siajn ribelemajn civitanojn:

“Bonvolu jam nun decidi pri mia fato. Mi ne volas resti ci tie dum la tuta tago nur por trovi kion vi faros pri mi. ”

“La afero farigas vere kruda, kaj necesas ke mi partoprenu, ”komentis granda rostkrado, antauen venante.

“Kion mi volas scii, ”diris ladskatol-malfermilo, per akra voco, “estas pro kio la knabino venis al nia arbaro, kaj kial si renkontis Kapitanon Tremp —kiu devus esti nomita Kapitano Tramp —kaj kiu si estas, kaj el kie si venis, kaj kien si iras, kaj kial kaj pro kio kaj tiam kaj kiam. ”

“Mi bedauras trovi, ”komentis la Rego al la ladskatolmalfermilo, “ke vi estas tiom penetrema. Efektive, cio menciita de vi tute ne estas nia afero. ”

Dirinte tion la Rego re ?amigis sian pipon, kiu jam estingigis.

“Diru al mi, bonvolu, kio ja estas nia afero? ” demandis terpom-premilo, palpebrumante al Doroteo iom impertinente. “Mi mem tre satas knabinetojn, kaj sajnas al mi ke si tiom rajtas promenadi en la arbaro kiom ni. ”

“Kiu do akuzas la knabineton? ”demandis rulglatigilo.

“Pri kio si kulpas? ”

“Mi ne scias, ”diris la Rego. “Pri kio si kulpas, Kapitano Tremp? ”

“Jen la problemo, Mosto. Si kulpas pri nenio, ” respondis la Kapitano.

“Kian kulpon vi volas de mi? ”demandis Doroteo.

Tiu demando sajne konfuzis ciujn. Fine fondupoto kriis maltrankvile:

“Se neniu povas lumigi tiun temon vi devos pardoni min dum mi estingigos. ”

Post tio granda kuireja forkego ekatentis kaj diris per eta voco:

“Ni auskultu Jugiston Kribrilo. ”

“Prave, ”respondis la Rego.

Do Jugisto Kribrilo turnis sin malrapide plurfoje kaj post tio diris:

“Kontrau la knabino estas nenio, escepte de la stona breto sur kiu si sidas. Tial mi ordonas tuj forsendi sin. ”

“Forsendi! ”kriis Doroteo. “Ho, mi neniam dum mia vivo estis forsendita, kaj mi ne intencas tion nun. Se estas egale al vi, mi foriros. ”

“Estas tutegale, ”deklaris la Rego. “Vi estas liberaj —vi kaj viaj akompanantoj —kaj rajtas foriri kien ajn vi volas. ”

“Dankon, ”diris la knabineto. “Sed cu vi havas ion mangeblan en via regno? Mi malsatas. ”

“Foriru en la arbaron kaj kolektu berojn, ”konsilis la Rego, rekusigante sur sia dorso kaj pretigante dormi. “Lau mia scio, tute ne ekzistas mangeblajo en la tuta

Mangilio. ”

Do Doroteo sin ekstarigis kaj diris:

“Venu, Toto kaj Vilcinjo. Se ne ne povos trovi la tendaron almenau eble ni trovos kelkajn berojn. ”

La mangiloj detiris sin kaj lasis ilin pasi senproteste, kvankam Kapitano Tremp marsigis la Kulero-Brigadon tuj post ili gis ili atingis la limon de la senarba spaco.