La Smeralda Urbo de Oz, стр. 23

Capitro 15

Kiel Doroteo Hazarde Perdighis

ESTIS bela vespero, do ili kunarangis siajn tendosegojn cirkle antau unu el la tendoj kaj komencis rakontadi por distri sin kaj pasigi la tempon antau ol enlitigi.

Baldau zebro videblis venante el la arbaro, kaj li trotis rekte al ili kaj diris gentile:

“Bonan vesperon, homoj. ”

La zebro estis neta besteto kaj havis maldikan kapon, mallongajn kolharojn kaj brosaspektan voston —tre similan al tiu de azeno. Lia belforma blanka korpo estis kovrata de lauordaj strioj malhelbrunaj, kaj liaj hufoj estis delikataj kiel de cervo.

“Bonan vesperon, amiko Zebra, ”diris Ombi Ambi, responde al la saluto de la besto. “Cu ni povas iel helpi vin? ”

“Jes, ”respondis la zebro. “Mi deziras ke vi solvu disputon kiu de longe genas min, pri cu ekzistas pli da akvo au tero en la mondo. ”

“Kun kiu vi disputas? ”demandis la Sorcisto.

“Kun molsela krabo, ”diris la zebro. “Li logas en lageto kien mi iras ciutage por trinki, kaj li estas tre impertinenta krabo, mi certigas tion al vi. Mi diris al li multfoje ke la tero estas multe pli vasta ol la akvo, sed li rifuzas konvinkigi. Ec hodiau vespere mem, kiam mi diris al li ke li estas sensignifa besto loganta en malgranda lageto, li asertis ke la akvo estas pli granda kaj pli grava ol la tero. Do, vidinte vian tendaron, mi decidis peti vin cesigi la disputon ?n ?ne, por ke min ne plu genu tiu senscia krabo. ”

Auskultinte tiun klarigon Doroteo demandis:

“Kie estas la molsela krabo? ”

“Ne tre for, ”respondis la zebro. “Se vi akceptos jugi inter ni mi kuros venigi lin. ”

“Do kuru, ”diris la knabineto.

Do la besto trotkuris en la arbaron kaj baldau revenis trotante al ili. Kiam li proksimigis ili vidis molselan krabon ?rme krocintan sin al la rigidaj haroj de la kapo de la zebro, kie gi tenis sin per unu pincilo.

“Nu, do, S-ro Krabo, ”diris la zebro, “jen la homoj pri kiuj mi parolis al vi; kaj ili scias pli ol vi, kiu logas en lageto, kaj pli ol mi, kiu logas en arbaro. Car ili veturis tra la tuta mondo, kaj konas ciun parton de gi. ”

“La mondo ampleksas pli ol Ozon, ”deklaris la Krabo per obstina voco.

“Estas vere, ”diris Doroteo; “sed antaue mi logis en Kansas, en Usono, kaj mi vizitis Kalifornion kaj Australion —ankau Onklo Henriko. ”

“Kaj mi, ”aldonis la Vilulo, “mi vizitis Meksikon kaj Bostonon kaj multajn aliajn fremdajn landojn. ”

“Kaj mi, ”diris la Sorcisto, “vizitis Europon kaj Irlandon. ”

“Do komprenu, ”daurigis la zebro, parolante al la krabo, “jen homoj vere gravaj, kiuj scias pri kio ili parolas. ”

“Do ili scias ke ekzistas pli da akvo en la mondo ol da tero, ”asertis la krabo, per akra, malafabla voco.

“Ili scias ke vi eraras per tiu absurda deklaro, kaj versajne ili kredos vin omaro anstatau krabo, ”respondis la besto kolere.

Audinte tiun de ?on la krabo etendis sian alian pincilon kaj kaptis orelon de la zebro, kaj la besto ekkriis pro doloro kaj komencis kuri tien kaj reen, penante deskui la krabon, kiu forte krocis sin.

“Cesu pinci! ”kriis la zebro. “Vi promesis ne pinci se mi alportos vin ci tien! ”

“Kaj vi promesis trakti min respektoplene, ”diris la krabo, forlasante la orelon.

“Nu, cu mi ne faras tion? ”demandis la zebro.

“Ne; vi nomis min omaro, ”diris la krabo.

“Gesinjoroj, ”daurigis la zebro, “bonvolu pardoni mian povran amikon, car li estas senscia kaj stulta, kaj ne komprenas. Ankau lia pincado estas tre gena. Do bonvolu informi lin ke la mondo enhavas pli da tero ol da akvo, kaj post via decido mi reportos lin kaj jetos lin en lian lageton, kie espereble li estos de nun pli modesta. ”

“Sed ni ne povas diri tion al li, ”diris Doroteo, serioze, “car estus malvere. ”

“Kio? ”kriis la zebro, miregante; “cu mi guste audis? ”

“La molsela krabo pravas, ”deklaris la Sorcisto.

“Ekzistas multe pli da akvo ol da tero en la mondo. ”

“Neeble! ”protestis la zebro. “Nu, mi povas kuri dum tagoj sur la tero, kaj trovi nur malmulte da akvo. ”

“Cu foje vi vidis oceanon? ”demandis Doroteo.

“Neniam, ”agnoskis la zebro. “Nenia oceano ekzistas en la Lando Oz. ”

“Nu, ekzistas pluraj oceanoj en la mondo, ”diris

Doroteo, “kaj oni velas en sipoj sur tiuj oceanoj dum semajnoj post semajnoj, tute sen vidi ec iomete da tero.

Kaj la gegra ?oj informos vin ke ciuj oceanoj kune estas pli grandaj ol ciuj landoj kune. ”

Audinte tion la krabo komencis ridi per kuriozaj sonoj kiuj memorigis al Doroteo la manieron de la kelkfoja gakado de Vilcincjo.

“Nun cu vi cedos, S-ro Zebro? ”gi kriis, moke; “nun

cu vi cedos? ”

La zebro aspektis multe humiligita.

“Kompreneble mi ne kapablas legi geogra ?ojn, ”li diris.

“Vi povus gluti Lernejan Pilolon de la Sorcisto, ” sugestis Vilcinjo, “kaj tio klerigus kaj sagigus vin sen studado. ”

La krabo rekomencis ridadi, kaj tio tiom provokis la zebron ke li penis deskui la besteton. Tio okazigis pli da orelpincado, kaj ?ne Doroteo diris al ili ke se ili ne povos bone konduti ili nepre devos reiri en la arbaron.

“Mi bedauras ke mi petis vin decidi la demandon, ” diris la zebro malafable. “Dum neniu el ni povis pruvi sian pravon ni plene guis la disputon; sed de nun mi neniam povos denove trinki ce tiu lageto sen esti priridata de la molsela krabo. Do mi devos trovi alian trinkejon. ”

“Trovu! Trovu, sensciulo! ”kriis la krabo, per voco tiom lauta kiom li kapablis. “Genu alian lageton per viaj mallertaj hufoj, kaj de nun lasu en paco viajn superulojn! ”

Do la zebro retrotis en la arbaron, portante kun si la krabon, kaj malaperis en la la arboplena mallumo. Kaj

car nun komencis senlumigi la veturantoj bonannoktonis unu la alian kaj enlitigis.

Doroteo vekigis guste kiam la lumo komencis fortigi dum la sekva mateno, kaj ne dezirante dormi pli si senbrue eliris la liton, vestis sin, kaj eliris la tendon en kiu plu pace dormis Onklino Em.

Ekstere si rimarkis Vilcinjon okupi sin per

cirkaubekado por akiri insektojn au aliajn mangajojn, sed neniu el la viroj en la alia tendo sajnis esti vekaj. Do la knabineto decidis promeni en la arbaro kaj provi trovi iun padon au vojon sekveblan kiam ili rekomencos sian veturon.

Si jam atingis la randon de la arbaro kiam la Flava

Kokino venis ?ugetante kaj demandis al kie si iras.

“Mi nur promenas, Vilcinjo; kaj eble mi trovos padon, ” diris Doroteo.

“Do mi kuniros, ”decidis Vilcinjo, kaj apenau si diris tion kiam Toto alkuris kaj ankau kuniris.

Toto kaj la Flava Kokino jam farigis amikoj, kvankam unuatempe ili ne amike kunestis. Vilcinjo iom suspektemis pri hundoj, kaj Toto supozis ke ciu hundo havas devon casi ciun vidatan kokinon. Sed Doroteo parolis al ili kaj riprocis ilin pro ilia manko de interafableco, gis ili pli bone interkonatigis kaj farigis amikoj.

Mi ne diras ke ili ekore amis unu la alian, sed ili almenau cesis kvereladi kaj nun sukcesis tute afable kunestadi.

La tago plilumigis ciun minuton forpelante la nigrajn ombrojn el la arbaro; do Doroteo trovis ke estas tre agrable promeni sub la arboj. Si iris iom longe unudirekte, sed ne trovinte padon, si baldau turnis sin alidirekten. Ankau ne estis pado tie, kvankam si eniris tre longe la arbaron, vagante tien kaj reen inter la arboj kaj gapante tra la arbustoj penante trovi ian faritan padon.

“Mi opinias ke ni reiru, ”proponis la Flava Kokino, post iom da tempo. “Oni estos jam ellitigintaj kaj pretaj mangi. ”

“Bone, ”konsentis Doroteo. “Mi pensu —la tendoj devas esti tiudirekte. ”

Si versajne eraris pri tio, car irinte su ?ce por atingi la tendojn ili ankorau trovis sin plene en la arbaro. Do la knabineto ekhaltis kaj cirkaurigardis, kaj Toto rigardis sian vizagon per siaj brilantaj okuletoj kaj svingis sian voston kvazau sciante ke io malgustas. Li mem ne povis scii multon pri la direkto, car li okupadis sin per casado inter la arbustoj kaj kurado tien kaj tien; nek Vilcinjo multe atentis sian irvojon, car sin interesadis bekado de insektoj el la mosko dum ili marsis. La Flava Kokino nun turnis okulon al la knabineto kaj demandis:

“Cu vi forgesis kie estas la tendaro, Doroteo? ”

“Jes, ”si agnoskis; “cu ankau vi, Vilcinjo? ”

“Mi ne penis memori, ”respondis Vilcinjo. “Mi tute ne anticipis ke vi perdigos, Doroteo. ”

“Tio kion ni ne anticipis, Vilcinjo, plejofte okazas, ” komentis la knabino penseme. “Sed ne utilas staradi ci tie. Ni iru tiudirekte, ”si gestis per ?ngro hazardadirekte.

“Eble ni eliros la arbaron tie. ”

Do ili plumarsis, sed cifoje la arboj estis pli densaj, kaj la rampoplantoj estis tiom interplektitaj ke ofte ili stumbligis Doroteon.

Subite voco kriis akre:

“Halt! ”

Unue Doroteo nenion vidis, kvankam si cirkaurigardis tre atente. Sed Vilcinjo kriis:

“Ho, nekredeble! ”

“Kio estas? ”demandis la knabineto:car Toto komencis boji pro tio, kaj sekvante lian rigardon si vidis kio okazas.

Vico de kuleroj cirkauis la trion, kaj tiuj kuleroj staris rekte per siaj teniloj kaj portis glavojn kaj musketojn. Iliaj vizagoj videblis en la poluritaj kavajoj kaj ili aspektis tre seriozaj kaj severaj.

Doroteo ridis pro la kuriozajoj.

“Kiuj vi estas? ”si demandis.

“Ni estas la Kulero-Brigado, ”diris unu.

“Ni servas lian Moston Rego Viandohakilo, ”diris alia.

“Kaj vi estas niaj kaptitoj, ”diris tria.

Doroteo sidigis sur malnova stumpo kaj rigardis ilin, kaj siaj okuloj scintilis pro amuzigo.

“Kio okazus, ”si demandis, “se mi ordonus ke mia hundo ataku vian Brigadon? ”

“Li mortus, ”respondis kulero akre. “Unu pafo el niaj mortigaj musketoj mortigus lin, malgrau lia grandeco. ”

“Ne risku tion, Doroteo, ”konsilis la Flava Kokino.

“Memoru ke ni estas en felando, sed neniu el ni estas feo. ”

Doroteo sobrigis pro tio.

“Eble vi pravas, Vilcinjo, ”si respondis. “Sed kiom kurioze estas, esti kaptitaj de grupo de kuleroj! ”

“Mi tute ne trovas tion kurioza, ”deklaris kulero. “Ni estas la regula militobrigado de la regno. ”

“Kiu regno? ”si demandis.

“Mangilio, ”diris li.

“Gis nun mi neniam audis pri gi, ”asertis Doroteo.

Post tio si pludiris pensoplene, “mi kredas ke ankau Ozma neniam audis pri Mangilio. Diru al vi, cu vi ne estas regataj de Ozma de Oz? ”