La Smeralda Urbo de Oz, стр. 18

Capitro 12

Kiel Ili Kunmetis la Peclojn

DOROTEO kaj siaj kunveturantoj forrajdis de la Tranctonda vilago kaj sekvis la neklaran padon gis la a ?sofosto. Tie ili reprenis la cefvojon kaj pluveturis plezure tra la bela kultivlando. Je la vesperigo ili haltis ce logejo kie oni goje bonvenigis ilin kaj donis al ili multajn mangajojn kaj bonajn litojn por la nokto.

Frue la sekvan matenon, tamen, ili levigis fervoraj komenci, kaj post bona matenmango ili adiauis sian gastiginton kaj grimpis en la rugan caregon al kiu la Segcevalo restis jungita dum la tuta nokto. Car li konsistis el ligno, tiu cevalo neniam lacigis nek deziris kusigi. Doroteo ne estis tute certa cu au ne li kelkfoje dormas, sed estis certe ke li neniam dormis kiam ceestis vidanto.

La vetero ciam estas agrabla en Oz, kaj cimatene la aero estis frideta kaj refresiga kaj la sunlumo brila kaj tre placa.

Post cirkau horo ili atingis lokon kie alia vojo brancigis. Estis a ?sfosto tie kiu diris:

CIVOJE AL PECKUNPUZLIO

“Ho, ci tie ni ?ankeniru, ”diris Doroteo, rigardante la a ?son.

“Kion! Cu ni iru al Peckunpuzlio? ”demandis la Kapitana Generalo.

“Jes; Ozma opiniis ke ni guos la Peclojn. Laudire ili multe distras, ”si respondis.

“Neniu suspektus tion per ilia nomo, ”diris Onklino Em. “Do kiuj ili estas? Pli da paperajoj? ”

“Mi kredas ke ne, ”respondis Doroteo, ridante; “sed mi ne scias ’zakte, Onklino Em, kio ili estas. Ni sciigos alveninte. ”

“Eble scias la Sorcisto, ”proponis Onklo Henriko.

“Ne; mi neniam antaue estis tie, ”diris la Sorcisto.

“Sed ofte mi audis pri Peckunpuzlio kaj la Pecloj, kiujn oni diras la plej kuriozaj uloj en la tuta Lando Oz. ”

“Kiumaniere? ”demandis la Vilulo.

“Pri tio mi tute ne scias, ”diris la Sorcisto.

Guste tiam, dum ili veturis laulonge de la bela verda vojeto cele Peckunpuzlion, ili ekvidis kanguruon sidantan apud la vojo. La povra besto kovradis sian vizagon per ambau antauaj piedoj kaj ploradis tiel amare ke la larmoj ?uis lau giaj vangoj farante du rojetojn kaj gutis trans la vojon, kie ili faris lageton en kavetajo.

La Segcevalo ekhaltis vidante tiun kompatindajon, kaj Doroteo kriis, preta simpatii:

“Kio estas, Kanguruo? ”

“Buu-huu! Buu-huu! ”ploris la kanguruo; “mi perdis m —m —m —Ho, buu-huu! Buu-huu! —”

“Povrulino, ”diris la Sorcisto, “si perdis sian mastron.

Versajne sian edzon, kaj li mortis. ”

“Ne, ne, ne! ”plorgemis la kanguruo. “Ne tion. Mi perdis m —m —Ho, buu-huu! Buu-huu! ”

“Mi scias, ”diris la Vilulo; “si perdis sian memoron. ”

“Ne; mi perdis m —m —m —Buu-huu! M —m —Ho, Buu-huu! ”kaj la kanguruo ploris ec pli forte ol antaue.

“Sendube sian meblon, ”proponis Onklino Em.

“Au sian mecon, ”proponis Onklo Henriko.

“Mi perdis mi —miajn —miajn mufojn! ”diris la kanguruo, ?n ?ne sukcesante diri la vortojn.

“Ho! ”kriis la Flava Kokino, gakante pro trankviligo.

“Kial vi ne jam diris? ”

“Buu-huu! Mi-mi-ne povis, ”respondis la kanguruo.

“Sed atendu, ”diris Doroteo, “vi ne bezonas mufojn en ci tia varma vetero. ”

“Jes ja, ”respondis la besto, cesigante sian ploron kaj prenante siajn piedojn for de sia vizago por rigardi la knabineton riproce. “Miaj manoj tute bruligos pro la suno kaj nigrigos sen miaj mufoj, kaj de tiom longe mi surportas ilin ke versajne mi malvarmumos sen ili. ”

“Absurde! ”diris Doroteo. “Neniam mi audis pri kanguruo kun mufoj. ”

“Cu vere? ”demandis la besto, kvazau surprizite.

“Neniam! ”ripetis la knabino. “Kaj versajne vi malsanigos vin se vi ne cesos plori. Kie vi logas? ”

“Cirkau kvin kilometrojn preter Peckunpuzlio, ”estis la respondo. “Avinjo Tariki faris por mi la mufojn, kaj si estas Peclo. ”

“Nu, plej bone estos ke vi reiru hejmen nun, kaj eble la oldulino faros novajn por vi, ”proponis Doroteo. “Ni estas survoje al Peckunpuzlio, kaj vi rajtos saltadi apud ni. ”

Do ili pluveturis, kaj la kanguruo saltadis apud la ruga carego kaj lausajne plene forgesis rapide sian perdon. Post kelka tempo la Sorcisto diris al la besto:

“Cu la Pecloj estas afablaj? ”

“Ho, tre afablaj, ”respondis la kanguruo; “afablaj, kiam ili estas guste kunmetitaj. Sed kelkfoje ili ace disigas kaj intermiksigas, kaj tiam oni tute neniel povas manipuli ilin. ”

“Kion signifas ke ili disigas? ”demandis Doroteo.

“Nu, ili konsistas el tre multaj pecetoj, ”klarigis la kanguruo; “kaj kiam ajn venas fremdulo proksimen ili emas disfali kaj disigi. Tiam ili ace intermiksigas, kaj estas tre granda enigmo kiam oni penas rekunigi ilin. ”

“Kiu kutime rekunmetas ilin? ”demandis Ombi Ambi.

“Kiu ajn povas kunkompari la pecojn. Kelkfoje mi mem kunmetas Avinjon Tariki, car mi tiel bone konas sin ke mi rekonas ciun pecon de si. Tiam, plene kunmetite, si trikas por mi, kaj tiel si faris miajn mufojn. Sed necesis pasigi tre multajn tagojn per trikado, kaj mi devis kunmeti Avinjon tre multfoje, car kiam ajn mi proksimigis si disigis sin. ”

“Sajnas al mi ke si kutimigus al via alveno kaj ne plu timus, ”diris Doroteo.

“Si ne timas, ”respondis la kanguruo. “Ili tute ne timas, kiam ili estas kunmetitaj, kaj kutime ili estas tre gajaj kaj agrablaj. Nur ke ili kutimas disigi sin, kaj se ili ne farus tion ili ne estus Pecloj. ”

La veturantoj pripensis tion tre serioze dum kelka tempo, dum la Segcevalo pluportis ilin rapide antauen.

Onklino Em komentis:

“Mi ne komprenas kiel utilos viziti tiujn Peclojn. Se ni trovos ilin disigintaj, ni nur povos kunbrosi ilin, kaj poste ne pligeni nin pri ili. ”

“Ho, mi opinias ke ni pluveturu, ”respondis Doroteo.

“Mi komencas malsati, kaj ni devos lunci en Peckunpuzlio. Eble la mangajo ne estos tiom disigita kiom la homoj. ”

“Vi trovos multan mangajon tie, ”deklaris la kanguruo, saltante alten car la Segcevalo tre rapide kuris; “kaj ili ankau havas tre bonan kuiriston, se vi sukcesos kunmeti lin. Jen la urbo —tuj antau ni! ”

Ili antauen rigardis kaj vidis grupon de tre belaj domoj starantaj en verda kampo iom for de la cefvojo.

“Kelkaj Mangtuloj venis ci tien antau kelkaj tagoj kaj kunmetis aron da homoj, ”diris la kanguruo. “Mi kredas ke ili plu kunestas, kaj se vi iros tre softe, tute sen fari bruon, eble ili ne disigos. ”

“Ni provu, ”proponis la Sorcisto.

Do ili haltigis la Segcevalon kaj eliris la caregon, kaj, adiauinte la kanguruon, kiu forsaltis hejmen, ili eniris la kampon kaj tre zorgoplene proksimigis la grupon de domoj.

Tiel silente ili movigis ke baldau ili vidis tra la fenestroj de la domoj homojn cirkauiradi, dum aliaj iris tien kaj tien en la kortoj inter la konstruajoj. De for ili aspektis su ?ce similaj al aliaj homoj, kaj sajne ili ne rimarkis la grupon tiel senbrue alproksimigantan.

Ili jam preskau atingis la plej proksiman domon kiam Toto vidis grandan skarabon transiri la padon kaj bojis laute je gi. Tuj sovaga bruo audigis de la domoj kaj kortoj. Doroteo sentis ke sonas kiel subita hajlostormo, kaj la vizitantoj, sciante ke zorgatento ne plu necesas, antauen rapidis por vidi kio okazis.

Post la bruo intensa silento regis en la urbo. La fremduloj eniris la unuan domon atingitan, kiu ankau estis la plej granda, kaj trovis la plankon kovrita de pecoj de la homoj logantaj tie. Ili aspektis multe kiel ligneroj zorge pentritaj, kaj estis kun ciaj kuriozaj kaj fantaziaj formoj, neniuj du eroj ec iomete intersimilis.

Ili prenis kelkajn el tiuj pecoj kaj atente rigardis ilin.

Sur unu kiun Doroteo rigardis estis okulo, kiu rigardis sin agrable sed kun esprimo de interesigo, kvazau demandante al si kion si faros per gi. Tre proksime si trovis kaj prenis nazon, kaj komparante la du pecojn si trovis ke ili estas parto de vizago.

“Se mi povus trovi la buson, ”si diris, “ci tiu Peclo eble povus paroli, kaj diri al ni kion ni sekve faru. ”

“Do ni trovu gin, ”respondis la Sorcisto, kaj ili ciuj kauris sur siaj manoj kaj genuoj kaj komencis ekzameni la disajn erojn.

“Mi trovis gin! ”kriis la Vilulo, kaj kuris al Doroteo kun kuriozforma peco sur kiu estis buso. Sed kiam ili provis konekti gin al la okulo kaj nazo ili trovis ke la partoj ne kongruas.

“Tiu buso apartenas al alia persono, ”diris Doroteo.

“Vidu, ni bezonas kurbon tie kaj pinton tie, por ke gi kongruu kun la vizago. ”

“Nu, nepre gi estas ci tie, ie, ”deklaris la Sorcisto; “do se ni su ?ce longe sercos ni trovos gin. ”

Doroteo alkonektis orelon, post tio, kaj la orelo havis ereton da ruga hararo super si. Do dum la aliaj sercis la buson si sercis pecojn kun ruga hararo, kaj trovis plurajn el ili kiuj, konektite al la aliaj pecoj, formis la supron de virkapo. Si ankau jam trovis la alian okulon kaj la orelon kiam Ombi Ambi en fora angulo trovis la buson. Kiam la vizago estis tiel kompletigita ciuj partoj konektigis mirinde nete.

“Nu, estas kvazau bildenigmo! ”krietis la knabineto.

“Ni trovu lian ceteron, kaj tute kompletigu lin. ”

“Kia estas lia cetero? ”demandis la Sorcisto. “Jen kelkaj pecoj de bluaj kruroj kaj verdaj brakoj, sed mi ne scias cu au ne liaj. ”

“Sercu blankan cemizon kaj blankan sirmveston, ”diris la jus kunmetita kapo, parolante per iom fadeca voco. “Mi estas la kuiristo. ”

“Ho, dankon, ”diris Doroteo. “Oportune ni komencis vin la unuan, car mi malsatas, kaj vi povos kuiri ian mangajon por ni dum ni kunkonektos la aliajn ulojn. ”

Nun ne estis tre malfacile, car ili scietis iom pri kiel estis vestita la viro, trovi la aliajn pecojn liajn, kaj car ili ciuj nun prilaboris la kuiriston, provante pecon post peco por trovi cu gi konektigas, ili ?ne kompletigis la kuiriston.

Finite li profunde klinis sin antau ili kaj diris:

“Mi tuj iros en la kuirejon kaj preparos vian mangon.

Vi trovos ke estos iom malfacile kunmeti ciujn Peclojn, do mi konsilas ke vi komencu per la Lordo Alta Ciglevic, kies antaunomo estas Larry. Li estas kalva dikulo kaj vestita per blua mantelo kun latunaj butonoj, palruga vesto kaj malbunta pantalono. Mankas peco el lia maldekstra genuo, gi perdigis antau multaj jaroj kiam li disigis sin tro senzorge. Tial li lamas iomete, sed li tre bone sukcesas per duona genuo. Car li estas la cefulo en ci tiu urbo Peckunpuzlio, li povos bonvenigi vin kaj helpi vin pri la aliaj. Do estos plej bone ke vi prilaboru lin dum mi pretigos vian mangon. ”