La Smeralda Urbo de Oz, стр. 16

Capitro 11

Kiel La Generalo Renkontis la Unuan kaj Plejantauan

FORIRANTE de la Grumblemloj Generalo Guf devis retransiri la Krispetan Landon, kaj li ne trovis tion placa ago. Eble ke li spertis eltiron de sia barbo, haron post haro, kaj uzigon kiel pinglokuseneto por naive amuzi bonhumoran karceriston ne plibonigis la kvaliton de la temperamento de Guf, car la maljuna Knomo furiozis furioze memorante siajn ?spertojn, kaj li juris vengi sin pro la Grumblemloj uzinte ilin siacele kaj konkerinte Ozon. Li pluiris tiel furioze gis li atingis la mezon de la Krispeta Lando. Tie li marmalsanigis, kaj dum la tuta cetero de la marsado tiu Knomaco estis preskau tiom mizera kiom li meritis.

Sed kiam li reatingis la ebenajon kaj la tero estis ?rma sub liaj piedoj li komencis denove senti bonfarton, kaj anstatau reiri hejmen li turnis sin rekte okcidenten. Sciuro, staranta sur arbo, vidis lin sekvi tiun vojon kaj vokis al li averte:“Atentu! ”Sed li tute ne atentis. Aglo pauzis dum sia ?ugo tra la aero por rigardi lin mirante kaj diri:“Atentu! ”

Sed pluen li iras.

Neniu rajtas diri ke Guf ne estis kuraga, car li ?rme decidis viziti tiujn dangerulojn la Fanfasmoj, kiuj logis sur la plejsupro de la timegata Monto de Fanfasmio. La Fanfasmoj estis Erboj, kaj ilin tiom timegis kaj mortipovuloj kaj nemortipovuloj ke jam de plurmil jaroj neniu proksimigas al ilia monta hejmo. Tamen Generalo Guf esperis instigi ilin aliancigi al lia proponata milito kontrau la bona kaj felica popolo de Oz.

Guf tute bone sciis ke la Fanfasmoj estos preskau tiel dangeraj por la Knomoj kiel por la Ozuloj, sed li opiniis sin tiom lerta ke li kredis povi manipuli tiujn strangulojn kaj obeigi ilin. Kaj tute ne estis dubeble ke se li povos akiri la servojn de la Fanfasmoj ilia grandega potenco, kombinita kun la forto de la Grumblemloj kaj la ruzeco de la Kapricloj nepre okazigos la pereon de la Lando Oz.

Do la maljuna Knomo grimpis la antaumontetojn kaj tretis laulonge de la sovagaj montaj padoj gis atingi la grandan abismon kiu cirkauis la Monton de Fanfasmio kaj indikis la limon de la regno de la Fanfasmoj. Tiu abismo estis cirkau trionvoje sur la monto ?anko, kaj gi estis plenplena per rugardanta fandita lafo, en kiu nagis fajroserpentoj kaj venenaj salamandroj. La varmego de tiu maso kaj gia venena odoro estis ambau tiel netolereblaj ke ec birdoj hezitemis trans ?ugi la abismon, kaj preferis cirkauiri. Ciuj vivajoj tenis sin for de la monto.

Nu, Guf audis, dum sia longa vivo, multajn rakontojn pri tiuj timegataj Fanfasmoj; do li audis pri tiu bariero el fandita lafo, kaj ankau li informigis ke estas mallarga ponto trans gin ce unu loko. Do li marsis laulonge de la rando gis li trovis la ponton. Gi konsistis el unusola arkajo el griza stono, kaj kusanta sternite sur tiu ponto estis skarlata aligatoro, lausajne profunde dormanta.

Kiam Guf stumblis sur la rokoj proksimigante al la ponto la besto malfermis siajn okulojn, kaj el ili ?ametoj disiris ciudirekten, kaj rigardinte la entrudiganton tre ?e la skarlata aligatoro refermis siajn okulojn kaj kusis senmove.

Guf vidis ke ne estas spaco por ke li pasu la aligatoron sur la mallarga ponto, do li vokis al gi:

“Bonan matenon, amiko. Mi ne volas rapidigi vin, sed bonvolu diri al mi cu vi malsupreniras au supreniras. ”

“Nek, nek, ”diretis la aligatoro, kunklakante siajn makzelojn.

La Generalo hezitis.

“Cu versajne vi restos tie dumlonge? ”li demandis.

“Kelkcent jarojn, eble pli, ”diris la aligatoro.

Guf milde frotis la ekstremon de sia nazo kaj penis pensi kion fari.

“Cu vi scias cu au ne la Unua Plejantaua Fanfasmo de Fanfasmio estas hejme? ”li post nelonge demandis.

“Versajne, car li ciam estas hejme, ”respondis la aligatoro.

“Ha; kiu alvenas laulonge de la monto? ”demandis la Knomo, supren rigardante.

La aligatoro turnis sin por transrigardi sian sultron, kaj tuj Guf kuris al la ponto kaj saltis trans la dorson de la sentinelo antau ol gi povis returni sin. La skarlata monstro penis ekkapti la maldekstran piedojn de la Knomo, sed maltra ?s je guste du centimetroj.

“Ha! ”ridis la Generalo, kiu jam estis sur la montopado. “Mi trompis vin tiufoje. ”

“Tiel estas; kaj eble vi trompis vin mem, ”respondis la aligatoro. “Supreniru la monton, se vi audacas, kaj trovu kion faros al vi la Unua kaj Plejantaua! ”

“Jes ja, ”deklaris Guf, kurage; kaj li eklauiris la padon.

Unue la sceno estis su ?ce sovaga, sed iom post iom gi farigis daure pli teruraspekta. Ciuj rokoj havis formon de teroruloj kaj ec la trunkoj de la arboj estis torditaj kaj volvitaj kvazau serpentoj.

Subite aperis antau la Knomo viro kun striga kapo.

Lia korpo estis harkovrita, kiel de simiego, kaj lia sola vesto estis skarlata skarpo tordita cirkau lia talio. Li portis grandegan klabon kaj liaj rondaj strigokuloj palpebrumis feroce je la entrudiganto.

“Kion vi faras ci tie? ”li ferocdemandis, minacante

Gufon per sia klabo.

“Mi venis renkonti la Unuan kaj Plejantauan

Fanfasmon de Fanfasmio, ”respondis la Genralo, al kiu ne placis la rigardmaniero de la ulo tamen malgraue li ne timis.

“Ha; vi renkontos lin! ”la viro diris, malestime ridante.

“La Unua kaj Plejantaua decidos kiel plej bone puni vin. ”

“Min li ne punos, ”respondis Guf, trankvile, “car mi venis nekutime favore komplezi lin kaj lian popolon.

Gvidu, knabo, konduku min rekte al via mastro. ”

La strigviro levis sian klabon lau minaca gesto.

“Se vi provos eskapi, ”li diris, “evitu —”

Sed nun la Generalo interrompis lin.

“Cesigu la minacojn, ”diris li, “kaj ne impertinentu, alie mi severe punigos vin. Gvidu kaj silentu! ”

Tiu Guf vere estis lerta fripono, kaj estas domage ke li tiom ?is, car boncele li povus multon efektivigi. Li komprenis ke li ja metis sin en dangeran pozicion per sia veno al tiu terura monto, sed li ankau sciis ke se li montros timon li perdigos. Do li adoptis audacan sintenon kiel plej bonan defendilon. La sageco de tiu plano baldau evidentigis, car la Fanfasmo kun la strigokapo turnis sin kaj kondukis lin supren lau la monto.

Ce la plejsupro estis ebenajo, sur kiu estis amasoj da rokoj kiuj unuarigarde aspektis solidaj. Sed pli atente rigardante Guf rimarkis ke tiuj rokamasoj estas logejoj, car ciu havas aperturon.

Tute neniu persono videblis ekster la rokaj kabanoj.

Cie estis nur silento.

La strigulo gvidis lin inter la logejaroj al unu staranta en la centro. Gi aspektis nek pli bona nek pli malbona ol iu el la aliaj. Ekster la enirejo de tiu rokamaso la gvidanto akre mugis sonon similan al “Li-au-a! ”

Subite saltis el la enirejo alia harkovrito. Tiu surhavis ursokapon. En sia mano li portis grandan latunan ringon.

Li gapis la fremdulon klare surprizite.

“Kial vi kaptis tiun stultan vagiston kaj kondukis lin ci tien? ”li demandis, parolante al la strigulo.

“Mi ne kaptis lin, ”estis la respondo. “Li pasis la skarlatan aligatoron kaj venis ci tien libervole kaj volonte. ”

La Unua kaj Plejantaua rigardis la Generalon.

“Cu do vin enuigas la vivo? ”li demandis.

“Tute ne, ”respondis Guf. “Mi estas Knomo, kaj Cefgeneralo de la granda Knomarmeo de Rego Rokato la Ruga. Mi devenas de longviva gento, kaj mi diru ke mi anticipas ankorau tre longe vivi. Sidigu, Fanfasmoj —se vi sukcesos trovi sidlokon en ci tiu sovagejo —kaj auskultu kion mi diros. ”

Malgrau siaj scio kaj kurago Generalo Guf ne sciis ke la rigida gapo de la ursokuloj legas liajn plej internajn pensojn tiel klare kiel se ili estus vortigitaj. Li ne sciis ke tiuj malestimataj rokamasoj de la Fanfasmoj estas nur okultrompajoj, nek li povis diveni ke li staras en la mezo de unu el la plej grandiozaj kaj luksaj urboj kiujn iam ajn konstruis magio. Li vidis nur dezertan amason da rokoj, harkovritan viron kun strigokapo kaj alian kun ursokapo. La sorcado uzata de la Fanfasmoj ne permesis ke li vidu pli.

Subite la Unua kaj Plejantaua svingis sian latunan ringon kaj kaptis Gufon per la kolo uzante gin. Tujtuje, antau ol la Generalo povis koncepti kio okazas al li, li tirigis en la rokan kabanon. Tie, liaj okuloj ankorau blindis pri la realo kaj li perceptis nur malfortan lumon, per kiu la kabano aspektis same kruda kaj pruda kiel ekstere. Tamen li ricevis kuriozan impreson ke multaj brilantaj okuloj gapas lin kaj ke li staras en vasta kaj largega halo.

La Unua kaj Plejantaua nun ridis malamuze kaj liberigis sian kaptiton.

“Se vi havas ion interesan direblan, ”li komentis, “parolu, antau ol mi strangolos vin. ”

Do Guf parolis. Li penis ne atenti la strangan susuran sonon kiun li audas, kvazau nevidebla homamaso proksimigas por auskulti liajn vortojn. Sed liaj okuloj povis vidi nur la ferocan ursoviron, kaj al li li direktis sian parolon. Unue li rakontis planon konkeri la Landon Oz kaj rabi de la lando giajn ricojn kaj sklavigi gian popolon, kiu, car gi konsistas el feoj, ne estas mortigebla.

Rakontinte cion ci, kaj pri la tunelo kiun konstruas la Rego de la Knomoj, li diris ke li venis peti la Unuan kaj Plejantauan aliancigi kun la Knomoj, kun lia bando da teruraj militistoj, kaj helpi ilin venki la Ozpopolon.

La Generalo parolis tre fervore kaj impone, sed kiam li ?nis la ursoviro komencis ridi kvazau multe amuzite, kaj lian ridon kvazau ehis horo da amuzigo de nevidata aro.

Tiam, unuafoje, Guf komencis senti iom da maltrankvilo.

“Kiuj aliaj promesis helpi vin? ”?ne demandis la Unua kaj Plejantaua.

“La Kapricloj, ”respondis la Generalo.

Denove la ursokapa Fanfasmo ridis.

“Cu aliaj? ”li demandis.

“Nur la Grumblemloj, ”diris Guf.

Tiu respondo denove ridegigis la Unuan kaj Plejantauan.

“Kiun parton de la rabajoj mi ricevos? ”estis la sekva demando.

“Kion ajn vi deziras, escepte de la Magia Zono de Rego Rokato. ”

Audinte tion la Fanfasmo ekridegis laute, kaj ehis la nevidata horo, kaj la ursoviro sajnis tiom amuzita ke li ec ruligis sur la tero kaj kriis gaje.

“Ho, tiuj blindaj stultaj Knomoj! ”li diris. “Kiom grandaj ili vidas sin, kaj kiom malgrandaj efektive ili estas! ”

Subite li starigis kaj kaptis la kolon de Guf per unu harkovrita mano, trenante lin el la kabano eksteren.

Tie li faris kuriozan lamentan krion kaj, kvazau responde, el ciuj rokaj kabanoj sur la montosupro venis arego da Fanfasmoj, ciuj kun harkovritaj korpoj, sed kun kapoj de diversaj bestoj, birdoj kaj reptilioj. Ciuj estis ferocaj kaj ?aspektaj lau la trompitaj okuloj de la Knomo, kaj Guf ne povis reteni tremon pro nauzo dum li rigardis ilin.