La Smeralda Urbo de Oz, стр. 12

Capitro 9

Kiel la Shancelinsekto Instruis Atletikon

Doroteo ne bezonis multan tempon por establi sin en sia nova hejmo, car si konis la popolon kaj la morojn kaj kutimojn de la Smeralda Urbo same bone kiel la malnovan kultivejon de Kansas.

Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em iom malfacile kutimigis al la beleco kaj pompo kaj protokoloj de la palaco de Ozma, kaj sentis sin maltrankvilaj car ili devis “luksigi sin”konstante. Tamen ciu estis tre gentila kaj afabla al ili kaj penis felicigi ilin. Precipe Ozma multe zorgis pri la parencoj de Doroteo, por favori sian amikineton, kaj si bone sciis ke la mallerteco kaj strangeco de ilia nova vivmaniero fados dum la paso de tempo.

La maljunulojn cefe genis ke ne estas laboro kiun ili faru.

“Nun ciu tago estas kvazau dimanco, ”deklaris Onklino Em, solene, “kaj mi devas diri ke tio malplacas al mi. Se oni nur permesus ke mi lavu la telerojn post la mangoj, au ec ke mi balau kaj senpolvigu miajn proprajn

cambrojn, mi estus multe pli felica. Ankau Henriko ne scias kiel okupi sin, kaj foje kiam li kase eliris kaj mangigis la kokidojn Vilcinjo riprocis lin car li permesis ke ili mangu malgustatempe. Mi gis nun neniam sciis kiel malfacile estas esti rica kaj havi cion deziratan. ”

Tiuj plendoj komencis maltrankviligi Doroteon; do si longe konversaciis kun Ozma pri tiu temo.

“Mi komprenas ke mi devos trovi ian laboron por ili, ” diris la knabina Reganto de Oz serioze. “Mi observadis viajn onklon kaj onklinon, kaj mi kredas ke ili estos pli kontentaj se ili okupos sin per kelkaj legeraj taskoj. Dum mi konsideros la aferon, Doroteo, eble vi deziros veturi kun ili tra la Lando Oz, vizitante kelkajn el la nekutimaj lokoj kaj konigante viajn parencojn al kelkaj el niaj kuriozaj popoloj. ”

“Ho, estus bonege! ”kriis Doroteo, fervore.

“Mi donos al vi eskorton taugan por via rango kiel Princino, ”pludiris Ozma; “kaj vi povos iri al kelkaj lokoj kiujn vi mem ankorau ne vizitis, kiel ankau aliajn kiujn vi ja konas. Mi faros planon de la veturo por vi kaj pretigos cion por vi tiel ke vi povos ekveturi morgau matene. Ne rapidu, kara, forestu lauvole longatempe.

Kiam vi revenos mi estos trovinta por Onklo Henriko kaj Onklino Em ian okupon kiu savos ilin el malkvieto kaj malkontento. ”

Doroteo dankis sian bonan amikinon kaj kisis la belan Reganton dankeme. Post tio si kuris informi goje siajn onklon kaj onklinon.

La sekvan matenon, post la matenmango, ili trovis cion preta por la forveturo.

La eskorto inkluzivis Ombin Ambin, la Kapitana Generalo de la armeo de Oz, kiu konsistis nur el dudek sep o ?ciroj krom la Kapitana Generalo. Iam Ombi Ambi estis ordinara soldato —la sola en la armeo —sed car neniam okazis batalo Ozma opiniis ke ordinara soldato ne estas bezonata, do si promociis Ombin Ambin al la plej alta o ?cirrango. Li estis tre alta kaj svelta kaj surhavis gajan uniformon kaj ferocajn lipharojn. Sed la lipharoj estis la sola ferocajo de Ombi Ambi, kies naturo estis milda kiel de infano.

La mirinda Sorcisto petigis partopreni en la grupo, kaj kun li venis lia amiko la Vilulo, kiu estis vila sed ne cifona, car li estis vestita per fajnaj silkajoj kun satenaj vilajoj kaj pritondita jako. La Vilulo havis vilajn barbon kaj hararon, sed dolcan temperamenton kaj molan, placan vocon.

Estis malferma carego, kun tri sidlokoj por la pasageroj, kaj la caregon tiris la fama ligna Segcevalo kiun foje vivigis Ozma per magia pulvoro. La Segcevalo havis orajn suojn por protekti siajn lignajn krurojn kontrau trivigo, kaj li estis forta kaj rapida. Car tiu kurioza besto estis la plej amata rajdbesto de Ozma, kaj tre populara inter la tuta popolo de la Smeralda Urbo, Doroteo sciis ke al si farigis granda favoro per la permeso uzi la Segcevalon por sia veturo.

En la antaua sidejo de la carego sidis Doroteo kaj la Sorcisto. Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en la dua sidejo kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi en la tria.

Kompreneble Toto estis kun la grupo, volvinta sin ce la piedoj de Doroteo, kaj guste kiam ili estis ekveturontaj Vilcinjo venis ?ugetante lau la vojo kaj si petegis kuniri.

Doroteo volonte konsentis, do la Flava Kokino supren ?ugis kaj starigis sur la panelo. Si surportis sian perlan kolcenon kaj tri braceletojn sur ciu kruro, honore al la evento.

Doroteo adiaukisis Ozman, kaj la tuta popolo cirkaustaris gestante per siaj postukoj kaj la bando en alta balkono ekludis militistan marsmuzikon. La Sorcisto langosonigis al la Segcevalo kaj diris “Ek! ”kaj la ligna besto fortrotis tirante la grandan rugan caregon kaj ciujn pasagerojn tute senstrebe. Servisto malfermis pordegon de la barilo cirkau la palaca tereno, por ke ili eliru; kaj tiel, kun muziko kaj krioj sekvantaj, la veturo komencigis.

“Estas preskau kiel cirko, ”diris Onklino Em ?ere. “Mi ne povas ne senti min pompa kaj aroganta en ci tia situacio. ”

Efektive, dum ili trapasis la straton, la tuta popolo hurais ilin fervorege, kaj la Vilulo kaj la Sorcisto kaj la Kapitana Generalo ciuj deprenis siajn capelojn kaj riverencis gentile por respondi.

Kiam ili atingis la grandan muron de la Smeralda Urbo la pordegojn malfermis la Gardisto kiu ciam tie dejoris. Super la pordejo pendis nebrila magneto metala kun la formo de cevalsuo, ?ksita al plako el polurita oro.

“Tio, ”diris la Vilulo, impone, “estas la miriga Amo- Magneto. Mi mem portis gin al la Smeralda Urbo, kaj ciu iranto sub ci tiu pordejo estas kaj amanta kaj amata. ”

“Estas bonege, ”deklaris Onklino Em, admire. “Se ni havus gin en Kansas mi supozas ke la viro kiu posedis la hipotekon je la kultivejo ne forpelus nin. ”

“Do min gojigas ke ni ne havis gin, ”respondis Onklo Henriko. “Al mi pli placas Oz ol ec Kansas; kaj ci malgranda ligna Segcevalo estas la plej miriga besto kiun iam mi vidis. Li ne estas brosenda, nek mangigenda nek trinkigenda, kaj li estas forta kiel bovo. Ci li scias paroli, Doroteo? ”

“Jes, Onklo, ”respondis la infano. “Sed la Segcevalo neniam multe parolas. Li diris al mi foje ke li ne povas samtempe paroli kaj pensi, do li preferas pensi. ”

“Tre sage, ”deklaris la Sorcisto, kapjesante aprobe.

“Kiudirekten ni iru, Doroteo? ”

“Rekte antauen en la Kvelulan Landon, ”si respondis.

“Mi havas konigan leteron adresitan al Fraulino Tranctond. ”

“Ho! ”krietis la Sorcisto, multe interesite. “Cu ni iros tien? Min do plezurigas ke mi kuniras, car de ciam mi volas viziti la Tranctondojn. ”

“Kiuj estas? ”demandis Onklino Em.

“Atendu nian alvenon, ”respondis Doroteo, ridante; “tiam vi mem povos vidi. Mi neniam vidis la Tranctondojn, sciu, do mi ne povas ’cize klarigi ilin al vi. ”

Liberaj de la Smeralda Urbo, la Segcevalo kuradis rapidege. Efektive, li tiom rapidis ke Onklino Em tre malfacile spiris, kaj Onklo Henriko ?rme tenis la randon de la sego de la ruga carego.

“Milde —milde, karulo! ”vokis la Sorcisto, kaj je tio la Segcevalo malgrandigis sian rapidon.

“Kio malgustas? ”demandis la besto, iomete turnante sian lignan kapon por rigardi la grupon per unu okulo, kiu konsistis el ligna tubero.

“Nu, ni nur volas admiri la pejzagon, jen cio, ” respondis la Sorcisto.

“Kelkaj el viaj pasageroj, ”pludiris la Vilulo, “neniam antaue estis ekster la Smeralda Urbo, kaj la lando estas tute nova por ili. ”

“Se vi tro rapidos nia plezuro nuligos, ”diris Doroteo.

“Ne necesas hasti. ”

“Konsentite; malhasto ne genas min, ”komentis la Segcevalo; kaj post tio li pli modere kuris.

Onklo Henriko miregis.

“Kiel lignajo povas esti tiel inteligenta? ”li demandis.

“Ho, mi donis al li lignerajn cerbajojn kiam lastafoje mi ?ksis novajn orelojn al lia kapo, ”klarigis la Sorcisto.

“La ligneroj estis el tubera nodligno, kaj nun la Segcevalo povas trapensi cian enigmon kiun li renkontas. ”

“Mi komprenas, ”diris Onklo Henriko.

“Mi ne, ”komentis Onklino Em, sed neniu atentis sian deklaron.

Post nelonge ili atingis imponan konstruajon starantan sur verda ebenajo kun belaj ombrumantaj arboj en grupoj tie kaj tie.

“Kio estas? ”demandis Onklo Henriko.

“Tio, ”respondis la Sorcisto, “estas la Rega Atlektika Kolegio de Oz, kiun estras Profesoro M. P. Sancelinsekto, P. E. ”

“Ni haltu kaj vizitu, ”proponis Doroteo.

Do la Segcevalo haltis antau la granda konstruajo kaj ilin renkontis ce la pordo la klera Sancelinsekto mem. Li aspektis plene samalta kiel la Sorcisto, kaj estis vestita per ruga-kaj-blanka kvadratetkovrita vesto kaj blua formala jako, kaj ?ava gisgenua pantalono kaj purpuraj silkaj strumpoj sur liaj maldikaj kruroj. Alta capelo gaje sidis sur lia kapo kaj liajn grandajn brilantajn okulojn kovris okulvitroj.

“Bonvenon, Doroteo, ”diris la Sancelinsekto; “kaj bonvenon al ciuj viaj amikoj. Ni vere multe gojas povi akcepti vin ce ci tiu granda Templo de Lernado. ”

“Mi kredis gin Atlektika Kolegio, ”diris la Vilulo.

“Tiel estas, kara sinjoro, ”respondis la Sancelinsekto, ?ere. “Ci tie ni instruas al la junularo de nia grava lando sciencan Kolegian Atletikon —plene puran. ”

“Cu nenion alian vi instruas al ili? ”demandis Doroteo. “Cu ili ne lernas legi, skribi, kaj kalkuli? ”

“Ho, tute certe ili lernas cion tian kaj multon pli, ” respondis la Profesoro. “Sed tiaj temoj okupas nur malgrandan parton de ilia tempo. Bonvolu sekvi min kaj mi montros al vi kiel kutime okupas sin miaj studentoj.

Nun estas klashoro kaj ili ciuj estas tre okupataj. ”

Ili sekvis lin al granda kampo malantau la kolegia konstruajo, kie plurcent junaj Ozanoj estis en siaj klasoj.

En unu loko ili ludis futbalon, en alia basbalon. Kelkaj ludis tenison, kelkaj golfon; kelkaj nagis en granda lageto.

Sur rivero kiu serpentumis tra la tereno pluraj konkurboataj teamoj remadis tre entuziasme. Aliaj grupoj da studentoj ludis korbopilkon kaj kriketon, kaj unuloke

snuroj di ?nis lokon por boksado kaj luktado de la energiplenaj junuloj. Ciuj kolegianoj aspektis okupataj kaj estis multaj ridado kaj kriado.

“Ci tiu kolegio, ”diris Profesoro Sancelinsekto memkontente, “estas granda sukceso. Gia eduka valoro estas nedisputebla, kaj ni pretigas ciujare multajn grandajn kaj valorajn civitanojn. ”

“Sed kiam ili studas? ”demandis Doroteo.

“Studas? ”demandis la Sancelinstekto, aspektante perpleksa pro la demando.

“Jes; kiam ili havas siajn ’ritmetikon kaj g’ogra ?on kaj tiajojn? ”