La aventuro de la dancantoj, стр. 1

LA AVENTURO DE LA DANCANTOJ

de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE DANCING MEN]

desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

Holmso silente sidiĝis iom da tempo kun sia longa svelta dorso kurbigita super ĥemia ujo en kiu li faris aparte odoraĉan produkton. Lia kapo sinkiĝis surbruste, kaj laŭ mi li aspektis kiel stranga magra birdo kun malhela griza plumaro kaj nigra hupo.

“Do, Vatsono,” diris li subite, “ĉu vi ne proponas investi en Sud-Afrikaj obligacioj?”

Mi eksaltis pro mirego. Mi alkutimiĝis al la kurioza lerteco de Holmso, sed ĉi tiu subita entrudo en miaj plej intimaj pensoj estis tute ne klarigeble.

“Kiel diable vi scias tion?” mi demandis.

Li turnis sin sur sia skabelo kun vaporiĝa provtubo en la mano kaj petolema glimbrilo en la okuloj.

“Nu, Vatsono, konfesu, ke vi estas tute konsternata,” diris li.

“Mi tiele konfesas.”

“Mi devus igi vin subskribi al tio.”

“Kial?”

“Ĉar post kvin minutoj vi diros ke tio estas absurde simpla.”

“Mi certas ke tian mi ne diros.”

“Vi vidu, mia kara Vatsono” — li enrakigis la provtubon kaj komencis lekcii per mieno de profesoro antaŭ klasanoj — “ne estas tre malfacile rekonstrui serion de induktoj, ĉiu el ili dependa de la ĉi-antaŭa kaj ĉiu en si mem simpla. Se, tiel farante, oni kaŝas la mezserion de induktoj kaj prezentas nur la komencopunkton kaj konkludon, oni produktu konsternantan, kvankam eble meretricecan efikon. Nu, ne estas malfacile per inspektado de la foldo inter viaj maldekstra montrofingro kaj dikfingro por esti certe ke vi ne proponas investi vian malgrandan kapitalon en la orominoj.”

“Mi ne komprenas la rilaton.”

“Eble ne; sed mi povas rapide montri la rilaton. Jen la mankantaj eroj de tre simple ĉeno: 1. Kretopolvo estis inter la maldekstra montrofingro kaj dikfingro kiam vi revenis de la klubo lastan vesperon. 2. Vi metas kreton tie kiam vi bilardas por stabiligi la bastonon. 3. Vi bilardas nur kun Turstono. [1] 4. Antaŭ kvar semajnoj vi diris al mi, ke Turstono havas opcion pri Sud-Afrika propraĵo, kiu eksvalidiĝos post monato, kaj en kiu li deziras ke vi kunhavos kun li. 5. Vian ĉeklibron oni forŝlosis en mia tirkesto, kaj vi ne jam petas la ŝlosilon. 6. Vi ne proponas tiele investi vian monon.”

“Kiel absurde simpla!” mi kriis.

“Ĝuste!” diris li iomete ĉagrenata. “Ĉiu problemo iĝas tre infaneca kiam fine oni klarigas. Jen estas alia ne jam klarigita. Kion vi komprenas pri tio, amiko Vatsono?” li ĵetis paperon surtablen, kaj returnis sin al sia ĥemia analizo.

Mi mirege rigardis la absurdajn hieroglifojn sur la papero.

“Nu, Holmso, estas infana desegnaĵo,” mi kriis.

“Ho, tiele vi opinias!”

“Kiu alia ĝi povas esti?”

“Tion s-ro Hiltono Kubito de Rajdingtorpa Domego, [2] Norfolko anksie deziras scii. Ĉi tiu eta enigmo venis per la unua poŝto, kaj li estis venonta per sekvanta vagonaro. Jen la sonorilo, Vatsono. Mi ne estas surprizata se estas li.”

Oni aŭdis pezajn surŝtuparajn paŝojn kaj tuj eniris altstatura ruĝhaŭta razita sinjoro, kies klaraj okuloj kaj ruĝaj vangoj atestis al vivo malproksima al la nebuloj ĉe Bakerstrato. Li ŝajnis venigi bloveton de la forta, freŝa aero de la orienta marbordo kiam li eniris. Manpremante nin li estis eksidonta sin, kiam liaj okuloj trovis la paperon kun la kuriozaj figuroj, kiun mi ĵus ekzamenis kaj surtable lasis.

“Nu, s-ro Holmso, kion vi opinias pri tio?” li kriis. “Oni diras ke vi ŝatas strangajn enigmojn kaj mi ne opinias ke vi povas trovi pli strangajn ol tio. Mi sendis la paperon antaŭ mi por ke vi havu tempon por ekzameni ĝin antaŭ ol mi venas.”

“Ĝi certe estas kurioza afero,” diris Holmso. “Unuavide ŝajnis ia infana petolaĵo. Ĝi konsistas el kelkaj absurdaj malgrandaj figuroj dancantaj trans la papero. Kial vi grave taksas tiom groteskan aferon?”

“Mi ne, s-ro Holmso, sed mia edzino. Ŝi ĝismorte teruras. Ŝi diras nenion, sed mi povas vidi la teruron en ŝiaj okuloj. Do mi deziras eltrovi la kialon.”

Holmso levis la paperon por ke la sunlumo plene brilu sur ĝi. Ĝi estis paĝo elŝirita el kajero. La markojn oni perkrajone faris, kaj ĝi tekstis: [3]

La aventuro de la dancantoj - enigmo_1.png

Holmso ekzamenis iom da tempo, kaj tiam faldante la paperon metis en sian poŝlibron.

“Tio ŝajnas interesiga kaj nekutima kazo,” diris li. “Vi donis kelkajn detalojn en via letero, s-ro Hiltono Kubito, sed mi estas tre dankema se vi denove rakontu al mia amiko d-ro Vatsono.”

“Mi estas mallerta rakontulo,” diris nia vizitanto, nervoze kunpremante la grandajn fortajn manojn. “Vi devas demandi al mi pri iu ajn neklara. Mi komencas je la tempo de mia edziĝo lastan jaron, sed unue mi volas sciigi vin, ke kvankam mi ne estas riĉulo, mia familio estas ĉe Rajdingtorpo dum kvin jarcentoj, kaj estas ne pli bone konata familio en graflando Norfolko. Lastan jaron mi venis al Londono por la Jubileo [4] kaj mi gastis ĉe pensiono en Placo Ruselo, [5] ĉar Parkero, la pastro en nia paroĥo, ankaŭ tie gastis. Estis juna usonanino tie — Patriko estas la nomo — Elsa Patriko. Iel ni amikiĝis ĝis antaŭ ol la monato finiĝis mi estis tiel enamiĝinta kiel eble. Ni geedziĝis kviete ĉe registrejo, kaj ni revenis al Norfolko kiel geedzparo. Vi devu taksi min freneze, s-ro Holmso, ke viro de bona malnova familio edzinigu virinon tiamaniere, ne sciante pri ŝia antaŭa vivo aŭ pri ŝia familio, sed se vi vidus ŝin kaj konus ŝin, vi devus kompreni.

“Ŝi estis tre honesta pri tio, estis Elsa. Ŝi donis al mi ĉiun oportunon por malfianĉiĝi se mi tiele deziris. ‘En mia vivo mi havis iom da malagrablaj asocioj,’ ŝi diris. ‘Mi deziras forgesi ĉion. Mi preferas neniam aludi la pasintecon, ĉar ĝi estas tre doloriga al mi. Se vi edzinigas min, vi edzinigas virinon kiu ne devas persone honti; sed vi devas esti kontenta per mia promeso, kaj lasu min silenti pri mia pasinteco. Se ĉi tiu kondiĉo estas malfacile, revenu al Norfolko, kaj lasu min en la soleca vivo en kiu vi trovis min.’ Estis nur la tago antaŭ la geedziĝo, kiam ŝi diris tiujn vortojn. Mi diris al ŝi ke mi kontentiĝas edzinigi ŝin sub tiu kondiĉo.

“Nu, ni geedziĝas unu jaron, kaj ni estas tre feliĉe. Sed antaŭ ĉirkaŭ monato, je fino de junio, mi vidis la unuan signon pri agitito. Iun tagon mia edzino ricevis leteron el Usono. Ŝi ĝismorte paliĝis, legis la leteron kaj ĵetis ĝin en la fajron. Poste ŝi faris neniun aludon, kaj mi ankaŭ ne aludis, ĉar mi faris promeson, sed de tiam ŝi estis maltrankvila. Ŝi aspektas timema kvazaŭ ŝi atendas ion. Pli bone se ŝi fidas al mi. Ŝi trovos ke mi estas ŝia plej bona amiko. Sed ĝis ŝi parolos, mi povos diri nenion. Memoru, ke ŝi estas verema, s-ro Holmso, kian ajn malfeliĉon ŝi spertis antaŭe ŝi ne estas respondeca. Mi estas simpla Norfolka bienulo, sed neniu en Anglio taksas sian familian honoron pli altvalore ol mi. Tion ŝi bone scias, kaj tion ŝi sciis antaŭ ol ni geedziĝis. Ŝi neniam nocas tion — pri tio mi certas.

“Nu, jen la stranga parto de la rakonto. Antaŭ ĉirkaŭ semajno — estis mardo lastan semajnon — mi trovis ion sur fenestra sojlo — plurajn absurdajn etajn dancantojn kiel tiujn surpaperajn. Ilin oni perkrete skribaĉis. Mi opiniis ke la stabloknabo desegnis ilin, sed li ĵuras ke li scias nenion pri ili. Iel ajn, ili aperis dum nokto. Mi forpurigis ilin, kaj mi nur menciis la aferon al mia edzino poste. Al mia surprizo, ŝi taksis tion tre grave, kaj petegas ke mi sciigu ŝin se aliaj aperos. Nenio aperis dum la venonta semajno kaj tiam hieraŭan matenon mi trovis ĉi tiun paperon sur la ĝardena sunhorloĝo. Mi montris ĝin al Elsa, kaj ŝi svenis. De tiam ŝi aspektas kiel sonĝulino, duone stupora kaj kun teruro ĉiam kaŭranta en la okuloj. Do mi skribis al vi kaj sendis la paperon, s-ro Holmso. Ne estas afero por la polico, pro tio ke oni nur ridas, sed vi diros al mi kion mi devas fari. Mi ne estas riĉulo, sed se iu ajn danĝero minacas mian karulinon, mi pagus mian lastan pencon por ŝirmi ŝin.”

Li estis nobla estaĵo, ĉi tiu viro de malnova Anglio, honesta, kaj milda kun grandaj seriozaj bluaj okuloj kaj larĝa belaspekta vizaĝo. Li mienas sian amon por sia edzino kaj sian konfidencon al ŝi. Holmso aŭskultis lian rakonton plej atente, kaj nun li silente sidis iom da tempo.

“Ĉu vi ne opinias, s-ro Kubito,” diris li fine, “ke via plej bona plano estas rekta petego al via edzino, ke ŝi rivelu sian sekreton al vi?”

Hiltono Kubito vigle kapneis.

“Mi jam faras promeson, s-ro Holmso. Se Elsa deziras diri al mi, ŝi jam diris. Se ne, mi ne igas ŝin konfidenci al mi. Sed eble mi povas fari ion alian.”

“Do plej certe mi helpas al vi. Unue, ĉu vi aŭdis pri fremduloj en via najbarejo?”

“Ne.”

“Mi supozas ke estas kvieta loko. Iu freŝa vizaĝo igus komenton, ĉu ne?”

“En la apuda najbarejo, jes. Sed estas kelkaj malgrandaj drinkejoj ne tre malproksime, kaj tieuloj gastigas.”

“Ĉi tiuj hieroglifoj evidente signifas ion. Se estas nur arbitra signifo, ni eble ne povas solvi. Se, aliflanke, estas sistemo, mi ne dubas ke ni atingos la solvon. Sed tiu ĉi aparta specimeno estas tiel mallonge ke mi povas fari nenion, kaj la faktoj, kiujn vi rilatas, estas tiel nedefinitivaj ke ni havas neniun bazon por enketo. Mi sugestus ke vi revenu Norfolkon, ke vi vigle gvatu, kaj ke vi faru ekzaktajn kopiojn de iuj ajn freŝaj dancantoj, kiuj aperu. Mi milfoje bedaŭras ke vi ne havas ekzemplon de tiuj, kiujn oni perkrete skribis sur fenestra sojlo. Enketu diskrete ankaŭ pri iuj ajn fremduloj en la najbarejo. Kiam vi kolektos freŝajn indikaĵojn, venu denove. Jen mia plej bona konsilo, s-ro Hiltono Kubito. Se estos iu ajn urĝa rivelado, mi ĉiam pretos veni al vi en via Norfolka hejmo. La intervjuo igis Ŝerlokon Holmson tre pensema, kaj kelkfoje dum la sekvantaj tagoj li eltiris la paperon el sia notlibro kaj vigle esploris la kuriozajn figurojn. Li ne aludis la aferon, tamen, ĝis post ĉirkaŭ semajnduo. Mi estis elironta kiam li petis min reveni.

“Prefere vi restu, Vatsono.”

“Kial?”

“Ĉar mi ricevis telegramon de Hiltono Kubito ĉi-matenon. Vi memoru Hiltonon Kubiton de la dancantoj, ĉu ne? Li estis atingonta Liverpola straton je 1:20. Li alvenu tre baldaŭ. Mi komprenas pro lia telegramo ke estas iuj novaj kaj gravaj incidentoj.”