Lasu min paroli plu!, стр. 36

25. La tri plendoj de s-ro Kursano

Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. Cu vi bonvolas noti?

Mi esperas, ke vi povos fari ion, car mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, gi refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontrau mi.

Unue mi plendas pri provo steli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie... atendu... lasu min pripensi momenteton, estis ankau io alia, sed sajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas.

Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, cu ne? Oni invitis min elposigi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo steli monon de mi.

Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii? Cefe la instruanto min persekutis, sed fojfoje ankau la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, cu? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonestajojn, kaj malhonestajojn mi konstante travivis dum la dauro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas gusta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfinajon A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). Ciufoje mi audis similajn rimarkojn, malestimajn. Cu mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malplacan, sed malrespekton mi firme rifuzas.

Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de ciuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fuse, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, car mi diris IGI kaj ne IGI, au DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontrau mia sento pri memdigno, kontrau mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. Cu ni ne vivas en libera lando, kie, lautradicie, la digneco de homa persono estas respektata? Mi kurage rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fuslernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis gin. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso.

Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en placa atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero... nu, plej bone ec ne paroli pri gi. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie cio estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, versajne car nenio estis kompreninda. Ili ec ne sukcesis uzi ciufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu pagon, alifoje gi estis dupaga. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn. kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam antau longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fuse funkcias, povis imagi, ke tia rakontaco kontentigos normalan kursanaron.

Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj... nu, ankau ci-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. Cu vi notis cion? Ci tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu gin al la superaj autoritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu ciujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas.

Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimigi iamaniere, cu kun, cu sen N ce la vortofino. Gis la revido! Au, pli bone ec, adiau!