Lasu min paroli plu!, стр. 34

24a. Literaturo amindas, sed tamen...

La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. Cu vi tion konstatis? Nur pri literaturo li okupigas gisfunde. Mi konstatis tion ankorau hierau, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos gin morgau.

Kiam mi renkontis lin hierau, lia edzino jus rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. Si jus parolis al mi tre precize pri la monaj malfacilajoj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, car si emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi siajn klarigojn.

Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio farigas de tago al tago pli serioza. La stata institucio, kiu promesis al ili monon — kontrau repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondicoj — pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondicoj, tiel strecaj, ke ili ne plu povos akcepti. Krome, la onklino, kiu antau longe promesis, ke kiam si mortos, sia tuta rico — grandega, laudire — estos por ili, lastminute preferis tute malsaman arangon kaj decidis doni preskau cion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam si mortis, sia ricego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retrovigas senigita ankau je tiu espero solvi la monproblemon.

Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne sajnas tusi lin. Ciu alia persono, en similaj kondicoj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu jus aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpaga libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata.

Cu vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malplaca realo, protekti sin kontrau doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tusos la fundon de malriceco antau ol konstati, ke mon-problemo starigas. Oni cesas maltrankviligi, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nerealajoj. Kia metodo! Bona por li, versajne, sed ne por la edzino. Si portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. Cu vi trovas tion justa? Mi ne.

Aliflanke, tia li estas de naskigo, tia li certe restos gismorte. Mi dubas, cu li povus farigi iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero.

«Mi respektas viajn ideojn», li foje diris al mi, «mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn gojigajojn. Vi cesis interesigi pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi cesis okupigi pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi farigis sengrasa maldikulo, mi tuj lacigas, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi ec ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je belajoj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, ec en tempoj de malfacileco».

Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo ciam estis sencesa parolanto. Li jam montrigis la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne cesas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron mangetadas zorgoj pri l' morgauo.

«Kie ni trovos monon?» si ripete demandas al si. «De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide altigi, sed ni neniam sukcesos pagi gin. Kaj mi tiom antaugojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos gin. Oni forprenos la domon de ni kaj gin vendos, car ni ne povos pagi. Au polico venos, arestos nin, kaj oni jetos nin en malliberejon!»

Si troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! Si timas retrovigi en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpagaj libroj! Cu ilia para vivo sukcesos supervivi tian strecigon, tian kontrauecon en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas.

Mi konstatis, ke si multe maldikigis, kaj ke sia vizago alprenis acan koloron, nesanan. Tiel satinda virineto! Mia koro sirigis, kiam mi vidis sin tiel senhelpa.