Lasu min paroli plu!, стр. 33

23b. Ameriko, jen mi venas!

- Kiam vi forveturos?

- Venontan [48] semajnon.

- Aviadile, cu ne?

- Jes, aviadile. Neniu plu vojagas al Usono [49] sipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide!

- Cu vi devas prepari ankorau multon?

- Ne, cio jam estas preparita. Mi havas ciujn dokumentojn. Mi devas ankorau solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun.

- Kial estas problemo?

- Mi agis stulte. Mi ne okupigis pri tiu afero sufice frue kaj nun la dolaro [50] altigas de tago al tago.

- Vi do devus rapidi aceti viajn dolarojn.

- Jes, sed mi audis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj autoritatoj volas gin malaltigi.

- Kial? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvazau tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malaltigis. Cu vere nun ili estas malgojaj pri tio, ke la dolaro farigis plivalora?

- Jes, car ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn [51] eksterlande.

- Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun igis pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn.

- Guste. Cio usona nun farigis pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam sufice grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj igos ec pli multaj, kaj tion ili timas.

- Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam acetas preskau cion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto.

- Cu tiel estas? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malaltigon de la dolaro.

- Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en ambau eblecoj. Cu vi jam estis en Usono antaue?

- Ne. Cu vi?

- Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis antau du jaroj. Ciuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malriculo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travojagis la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej ricaj landoj en la mondo.

- Cu vere?

- Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por mangi en restoracioj. Tiom pli ol en Europo, por simila kosto.

- Sed cu la mangajoj estas same placaj, kiel ce ni?

- Ne. Estas pli bone ce ni tiurilate. Cefe, en nia lando, la mangoj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi ciutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel supraja!

- Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi antaugojas viziti tiun landon, pri kiu oni audas tiom da malsamaj opinioj.

- Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. Gis revido, kaj bonan vojagon!

48

Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).


49

Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.


50

Dolaro: mon-unuo en Usono, Australio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.


51

Produkti: fari au estigi ajojn (produktojn), cefe kun la celo ilin vendi au havigi al iu, kiu ilin uzos.