Lasu min paroli plu!, стр. 32

23a. Sekreta servo

Kial diable mi entirigis [43] en tiun aferon? Mi ne estis sufice singarda. Oni neniam gardas sin sufice kontrau tiuj dangeraj decidoj. Fakte, mi ec ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. Car miaj gepatroj multege vojagis kaj konstante translokigis de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, ec se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe [44] en lando, kies lingvon li neniam lernis antaue. Li ec ne bezonas iradi al la lernejo por kutimigi al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankorau tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj gin uzi, en novaj kondicoj, tiel ke ciuj vortoj kaj cio alia enkapigas ec sen plej eta fortostreco.

Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankau lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj cefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj cefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, au almenau tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.

Nu, mi ne speciale satis la soldatan vivon, «la dolcan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis [45] gin. Porti pezan sakon marsante tuttage sur sunvarmega vojo, au kusi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo felica. Kaj mi audis, ke la bonsanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn mangojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en ciutagaj kampaj soldatludoj.

Mi satas bone mangi. Tio estas unu el miaj multaj malfortajoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide lacigas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazau mi apenau vivus plu. Ec signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.

Mi rakontas cion ci por klarigi al vi, kial mi tiel facile entirigis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, car... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon gismorte rolante kiel serpento au hundo, au kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolcaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili ec estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi satas ilin, car ili ciam servis min amike, kaj la «dolca vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis [46] ilin, tiel ke mi sentis min iganta iom pli malalta ciutage.

Cetere, mia tuta korpo eluzigis. Mi jam ne havis multe da graso antau ol komenci, sed tiu malmulto perdigis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo farigos ciurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montrigis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj sancoj sukcesi. Lau ilia agmaniero, ec se ilia celo sincere estis nin fortigi, sajnis al mi, ke la sancoj perdi la vivon kaj la malmultan sagon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la sancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.

Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero sajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forjetis gin. Kiel mi jus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondicoj por nee respondi necesus superhoman forton.

Mi neniam estis speciale sindonema. Mi ciam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.

Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri cio, kion mi vidos, audos, tusos au iamaniere sentos tie, kaj car tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus [47] el ci tiu vivo — tiel diskrete, ke ec la polico ne starigos al si demandojn — se sance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion gi faras.

Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de felico, sed almenau la dokumentoj estis interesaj. Mi ciam multe interesigis pri cio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj au aliaj skribajoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje ec leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.

Sed poste... Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontrau ili. Ili estas tiel dangeraj. Au cu tion mi imagas? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvazau stato en la stato. La malnova timo plu kusas malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almenau por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti cion ci neniam parolante pri gi. Cu gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo? Ciam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta streco, kaj tiu streco estas malpli kaj malpli elportebla. Ec kiam la sekretoj estas ridindaj.

Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. Au ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze! La ideo partopreni en kasa, subtera, subsupraja milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon.

Krome, ni tie vivis en konstanta strecigo. Kaj ridi montrigis bona rimedo por gardi nin kontrau la dangeraj sekvoj de tiu ciam streca atmosfero.

Foje... Se vi scius... Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-cefoj — li nomigis Alb...

Ho! Kio okazas al mi? Tra la fenestro, iu ekjetis... mi svenas, mi svenas... Kapo turnigas. Rigardu: en la koron gi enigis, gi tenigas tute firme... tiu afereto... Mortiga substanco... Kial vi malfermis la fenestron? Kial vi igis min stari apud gi? Cu vi...? Haaaaa!

43

En-tir-ig-i.


44

Portempe: por iu tempo, dum iu tempo, dum iu dauro.


45

Krom-nomi: doni kroman, anstatauan nomon.


46

Eluzi: malbonigi au malgrandigi per longa uzado.


47

En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").