Lasu min paroli plu!, стр. 31

22b. Skribas malliberulo

Kara Amikino,

Mi ne konas vin, sed vi permesos, cu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belajo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Gi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.

Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias gian havindecon nur post kiam oni perdis gin. Cu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz [39] ?

Litvo [40] ! Patrujo [41] mia, simila al sano,

Vian grandan valoron ekkonas litvano

Vin perdinte...

Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.

Pri mangoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, ricula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenau estas eltenebla [42] , tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antau longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojagi al maro au montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Cu vi komprenas?

La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ci tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo au por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, audi inan vocon, rigardi la belecon kaj dolcecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.

Estas ci tie kelkaj junuloj kun bela vizago kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Cu vi trovas min aca, car mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ci tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.

La fakto, ke la propono intersangi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon ec pli kor-altiga al mi. Cu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazau mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.

Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, ec sciante, ke mi malbonagis, tio estas place varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!

Amikojn oni trovas mem, cu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu au alia persono oni ekrilatos amike. Sed ci tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, car ni decidis esti kune. Tio estas terura. Ec la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Acaj kunkrimuloj, fakte.

Cu eble ni igos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?

Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne placas. Mi sentas min genata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Cu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ci-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion gi vere bezonas.

Nun mi devas halti. Mi tre strece atendas vian respondon.

Via sincera amiko malliberulo,

Paulo

39

Fama verkisto. Prononcu : Mickjevic.


40

Litvo: unu el la du cefaj partoj de malnova Pollando.


41

Patrujo: patrolando.


42

Elteni: elporti.