Lasu min paroli plu!, стр. 30

22a. Ek al fora insulo!

Mi saltas pro gojo, mi dancas pro gojo, mi eksplodas per rido pro gojo. Estas arangite: mi forvojagos. Hierau jam mi ricevis antauan sciigon, ke versajne mia espero realigos. La cefoj bezonis iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli satata, generale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol ci tiu.

Mia tasko estos sufice simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj, ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, felice. Mia firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj autoritatoj. Kiam mi decidis diri «ne», mi diras «ne», kiom ajn oni provas sangi mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min ci-okaze. Ili scias, ke mi agos lau iliaj interesoj. Oni fojfoje plendas pri mia obstineco. Nu, ci-foje gi servos al bona celo. Oni ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.

Mi do forvojagos. Unue aviadile. Poste sipe. Mi antaugojas sipi. Al aviadiloj mi ne havas specialan saton. Mi ne malsatas flugi aviadile; mi tre satas vojagi, do kial mi plendus, se miaj cefoj sendas min malproksimen aviadile? Sed sipon mi antaugojas. Mi neniam sipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre malstreca. Kaj oni povas movi sin. Guste tio min genas en aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por movigi. Kaj verdire mi estas tre movigema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni, iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte diras, ke «mi havas la kapon sur la gusta loko»! Prave, se almenau oni permesas al mi movigi.

Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojago. Sed mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne nur la aviadilan vojagon, sed ankau la sipan. Blua maro senfina! La placa dancado de la sipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan tempon, car ili sentas sin felicaj, ke ili vojagas de insulo al insulo. Ha, la sento de senfina libereco!

Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojagantoj certe pagis multe da mono por sipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por ec ne malfacila laboro, nur car bonsance mi scias la bezonatan lingvon, kaj car mi estas konata kiel firma persono, tiu penso — ke la aliaj pagas mem, kaj mi ne — estas plej plezuriga.

Hodiau mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi jam havis kelkajn en mia vivo. Sed sipbileton mi neniam tenis en miaj manoj, kaj la tuso de gi naskas en mi plej placan plezuron.

Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian gojon, kaj ne hezitis gin alsalti. «Vi prikantas la bele bluan maron kaj la ricajn kunsipulojn», ili diris, «kaj kiam vi trovigos surloke, la maro estos brune verdaca, au nigraca, la movigo de la sipo igos vin malsana, kaj la ricaj vojagantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj konstante genos vin».

Mi multe ridis auskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Ciu el ili satus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuragigaj vortoj ili esprimis tiun senton, ke tro bonsanca estas mi. Sed ili ankau satas min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado. «La realo estos alia», ili ripetis. Nu, bone, ec se gi estos alia, mi akceptos gin. Mi ne timas sipmalsanon au verdacan multemovan maron. Mi ec ne timas aventuremajn kunvojagantojn.

Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj cefoj, ke mi estas la gusta persono tiurilate, mi agis laucele, uzante la gustajn rimedojn, mi trovis solvon al ciuj problemoj — au pseudoproblemoj — kaj respondon al ciu demando, mi agis lau mia obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la dezirata decido.

Granda vojago baldau komencigos. Morgau mi devos vizitadi la cefajn magazenojn de la urbo, car multon ankorau necesas aceti. Ciam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojagon al malproksima loko.

Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed generale gi estas bela kaj placa. Cu preni serioze la opiniojn, ke necesas antauvidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn lau tiu ebleco? Au cu ili sennecese aldonos pezon al la jam sufica pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?

Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, car la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus sage kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj ciam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montrigos plej bela...

Jes, la preparado de vojago ne estas ciurilate facila, sed tamen gi estas interesa. Car oni jam antauvojagas en-image.

Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de stelo au perdo. Mi ne satas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos aceti tie, surloke. Mi devos informigi pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile aceteblas. Se jes, tio solvus la problemon.

Estas ankau montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, generale, la temperaturo estas malalta. Sed cu mi iros supren? Cu valoros la lacigon? Oni facile lacigas marsante supren en montaro. Eble oni povas veturi gis la supro de la plej belaj montoj. Sed ec veture, oni malvarmigas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por aceti varmajn vestojn, mi ne acetos ilin.

La Oficejo pagas al mi la vojagon, gi pagas la restadon en tre bona hotelo, gi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu au alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke gi krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidindajojn. Ili ne mankas, oni diris al mi.

Mi skribos al mia familio. Ankau pri tio mi antaugojas. Mi sategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun ciuj familianoj. Estas felico havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio placas. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankau al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke ciu tre gojos ricevi novajojn de mi.

Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotelcambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn au aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojagantoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas ricaj kaj vojagas per sia mono. Sed mi vojagos en tute aliaj kondicoj, car nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, au rigardi solece teatrajon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj.

Kia vivo! Kia felico! Kia plezuro! Mi apenau eltenas la strecon atendi gis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informigos. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, cu iu au alia faro estas deviga, au ec simple farinda, kiel rimedo antaugardi la sanon. Mi forte deziras ne malsanigi tie. Mi ne satus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amikigus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne.

Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskau la kvina kaj duono. Tereza baldau alvenos, kaj mi ankorau nenion preparis. Kaj mi promesis al si pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkajon. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojago ankau preparante la mangon.