Lasu min paroli plu!, стр. 28

21a. Ho bela naskigurbo!

Rigardu! Ci tie mi naskigis. Cu ne bela loko? Mi dubas, cu ekzistas io simila aliloke en la mondo. Cu la montoj ne estas nekredeble belaj? Cu vi konas pli mirindan vidajon? Rigardu la urbeton, kun giaj malnovaj domoj kaj giaj mallargaj stratoj, kiuj turnigas serpente, cu vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn malnovajn stonmurojn. Ne ofte oni ankorau vidas tiel perfektan urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi dubas, cu ilia valoro estas konata. Sed certe gi estas tre alta.

La urbodomo [38] estas mirinda artajo. Vi certe jam vidis fotojn de gi, cu ne? Multaj venas al ci tiu urbeto nur por rigardi la urbodomon kaj foti gin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien, kaj mi indikos al vi, de kiu angulo gi aspektas plej bele.

Fakte, multaj el tiuj mallargaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio ne genos vin, cu?

Mia frato volas fari libron pri nia naskigurbo. Li ankorau vivas ci tie. Mi foriris antau longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.

Cu vi sentas la harmonion de ci tiu loko? Bedaurinde, la suno ankorau ne montrigis, car la lumo nun ne estas tute kontentiga por foti.

Via fratino foje venis ci tien, cu ne? Si venis kun iu muzika societo, se mi bone memoras. Mi tre satas vian fratinon, vian plej junan fratinon, almenau. La alian mi ne konas. Sed via plej juna fratino estas tre kara al mi. Si estas tiel dolca! Dolca, harmonia vizago, kaj belega voco. Ne mirige, ke si ludas muzikon. Estas bedaurinde, ke si estas tiel... kiel diri?... ne timema, sed... ne-sinmontrema. Si parolas tiel mallaute, ke oni sentas, kvazau si timus, ke oni rimarkos sian ceeston. Kial bela knabino kiel si timas, se oni rigardas sin?

Via fratino lernis muzikon eksterlande, cu ne? Mi ne memoras, en kiu lando. Kaj si iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko. Devas esti place, kaj interese, iri de lando al lando kun muzikistaro. Sed eble tiu ciama translokigo estas laciga.

Nun, se vi havas ankorau tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Ci-flanke estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, car ni trovigas sufice alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da vidindajoj ci-flanke. La plej vidindaj aferoj trovigas trans tiu larga strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komencigas la malnova urbo.

Cu vi scias, ke oni daure esploras serce al malnovajoj ci-urbe? Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn objektojn.

La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la urba historio. Sed oni malkovris postrestajojn el muroj kaj domoj ci tie ene de la monteto. Oni ec trovis meblojn, laborilojn kaj diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie ci, precize sub la loko, kie ni nun staras.

Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi ci tie sube. Antau kelkaj jarcentoj, la stato persekutis multajn pro ilia religio. Se la afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado. Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj autoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen ec plej eta kortuso. La popolo terure suferis.

Nu, tiel estas la vivo, cu ne? Ekzistas personoj, kiuj bedauras la malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona nun, almenau por ni ci tie, car ni scias, ke en la resto de la mondo homa persono ne ciam estas konsiderata kiel la valora estajo, kiu gi estas, au devus esti, lau mia opinio.

Cu vi sufice rigardis la vidajon? Bone. Ni do povas iri al la alia flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege placos al vi.

38

Urbodomo: domo, kie trovigas la cefaj urb-administraj oficejoj.