Lasu min paroli plu!, стр. 27

20b. Troa scivolo kondukas morten

Auskultu, mi tamen satus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo? Vi staris trans la pordo, kaj vi auskultis, cu ne? Vi subauskultis [35] , kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en ci tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas.

Oni subdiris [36] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi gojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazau amoplene, mi kredis je vi. Kaj cu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, car mi jus tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj jus agis malgentile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Au pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.

Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subauskultanta ce la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris antaue. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Ciam mi satis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondicoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.

Kaj nun, subite, guste en tempo, kiam diversaj raportacoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subauskulti. Vi tamen subskribis [37] promeson ciam gardi la interesojn de ci tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj sercas ciaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufice ricas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Cu al ili vi transiris? Cu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi — lau via diro — amas min?

Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankau venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam si subite ekaperis apud vi. Si ne vidis, kion vi faras, sed si raportis al mi la aferon, car si tre miris pri via reago al sia alveno. Si tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita — kaj malplaca, au dangera — subite prezentigas. Mirige, cu ne?

En mia raporto al niaj cefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel dangera gi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskau cion. Ni devos streci niajn fortojn, sed ni havas multajn sancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondico gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa ci-afere, se ni volas, ke niaj fortostrecoj ebligu al ni realigi nian celon.

Sed cio sangigis pro via subauskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan ci-foje. Kiom ajn vi strecis vian auskultpovon, vi ne povis plene audi, kaj — cefe — vi ne povis kompreni, kio dirigas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, car mankas al vi tro da informoj.

Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilajojn, dangeron, malfelicon, kun ciam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.

Mi sentas ploremon, car mi fidis al virino, kaj si montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, car la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj sia apud-esto min per gojo plenigis. Kunlabori kun si estis mia felico. Scii, ke en ciu risko, jen si estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom igis la devenejo de mia forto.

Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke si ne estas fidinda, ke si transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.

Jes, mi apenau povas min deteni de plorado, car mi ankorau amas sin. Mi ankorau amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tusas min tro suferige. Gi alsaltas min, kaj mi sentas, ke dangera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne movigu! Restu ci tie. Apud mi.

Vi ciam deziris apud-esti, cu ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive!

Cu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? Au cu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? Cu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? Au cu neniam okazis transiro, car jam de la unua tago vi konis vian celon: ensteligi ci tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la cefo, laucele agi por ke li enamigu, sajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu gin...

Antaue mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentigas klare al miaj okuloj. En mian koron vi enigis kiel stelisto en domon, por kapti...

Kaj mi lasis vin agi! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron! Kaj vi sajnigis vin felica! Vi perfekte ludis vian rolacon, ho jes! Vi ne agis amatore. Vi ne reale felicis — oni ne povas serioze felici, kiam oni vivas en malvero — sed vi sajnigis felicon, vi ludis la rolon de feliculino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.

Nun starigas la demando: kio okazu al vi? Vi scias tro multe, cu ne? Estus dangere lasi vin vivi. Kaj ciaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha! Vi timas, cu ne? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Cu vi ne antauvidis mian sintenon? Cu vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi? Cu vi pensis, ke car mi amas vin, mi ellasos vin plezure, ec se mi malkovros vian rolacon? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Bedauru, se helpas vin bedauri. Vi certe bedauros malpli ol mi. Vi bedauros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedauros amon perditan, fusitan de malverema ulino.

Kaj cu vi scias, kio aldonas kroman suferon? Ke vi agis tiel infanece. Subauskulti ce pordo! Cu viaj cefoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subauskulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi igis nesingarda. Bedaurinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu — ec se mi ridacas — ke tio gojigas min. Mi ne satas ridaci. Mi satus havi koron plenan je amo, kaj largan rideton survizage. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, cu ne? Vi sufice longe ludis gin.

Nu, bone, suficas. Nun mi tuj komunikos la novajon al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi ciujn viajn sciojn. Estas milito, cu ne?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videblajoj, sed tamen milito, terura milito.

Kial, diable, vi eniris tiun militon? Cu vi ne povis simple honeste labori, kiel ciu alia? Cu la destino tiel malamas min, ke gi alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis? Sufice! Ne ploru! Agi mi devas. Mi agu tuj.

Kaj vi... Provu kunstreci ciujn viajn fortojn, por almenau morti digne.

35

Subauskulti: kase auskulti; auskulti ion, kion oni devus ne auskulti.


36

Subdiri: komprenigi au sciigi ion al iu, ne dirante gin tute klare.


37

Subskribi: skribi sian nomon fine de letero au dokumento.