Lasu min paroli plu!, стр. 26

20a. La fakulo-instruisto venis de malproksime

Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, cu? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi gin.

Vi vidas, cu ne, ke gi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel.

Do, bone, mi prenis gin. Mi tenas gin forte, car la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. Cu vi ne scias, kio fermoplato estas? Nu, nomu gin «kovrilo», se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas ambau vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon — au fermoplaton — kiu kovras gin. Jen.

Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti gin ien ajn. La cefa afero estas, ke gi trovigu en loko, kie gi ne riskas geni viajn movojn.

Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas ci tiuj montriloj, iom similaj al horlogaj montriloj. Ili tre gravas, car ili sciigos al vi, cu la streco estas sufica au ne. Bone. Cu vi rigardis sufice? Atentu mian manon nun.

Nun per la dekstra mano mi faras ci tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. Cu vi vidis? Rigardu atente la rondan ajeton, kiu elstaras ci tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri ci tiu ruga ronda afereto.

Jen. Vi prenas gin kaj forte turnas gin dekstren, t.e. lau la sama direkto kiel horlogmontriloj. Vi sentos, ke io strecigas en la aparato. Se vi strecis sufice, la plej malalta montrilo movigas. Gi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompigu, cu? Turnu tute trankvile, kaj cio bone funkcios.

Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al ci tiu faka lernejo antau ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj ajoj.

Nu, ci tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, cu ne? Mi celas [34] ci tiun rondan platon. Mi forprenas gin. Kutime, vi ne bezonus gin forpreni. Mi forprenas gin nur, por ke vi rigardu, kiel gi estas metita.

Venu apud min. Tenu gin. Pasigu gin de unu al alia. Cu vi rimarkas, kiel peza gi estas? Oni ne imagus, cu?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, gia pezo devenas de tio, ke gi estas farita el speciala substanco, tute nekutima.

Guste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro metigas sur la telereton, jen ci-flanke elsaltas verda afereto. Gi estas verda, por ke vi memoru, ke gi rilatas al la pulvoro, kiu ankau estas verda, au iom verda, blue verda au verde blua, se vi volas esti pli precizemaj.

Nun vi prenu la verdan ajeton, kiu jus elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas gin movi tiudirekte. Via celo estas, ke gi alvenu gis ci tiu loko, gis la fino de sia irejo. Vi sentos, ke gi ne estas obeema afero. Gi ne obeas vian deziron irigi gin tiudirekte, konduki gin lau la tuta vojo gis ci tie. Ci-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi gin. Ne kredu, ke gi estas obstina. Gi estas iom obstina — gi volas resti surloke — sed vi devas esti pli obstina ol gi. Se vi metos sufice da forto en vian movon, gi konsentos movigi. Ne timu; gi ne rompigos. Sed vi vere devos streci vian forton ci-cele, au la ajeto ne movigos. Kaj gi devas movigi kaj alveni gis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton.

Jen, cu vi vidis? Cu unu el vi volas veni ci tien kaj refari tute trankvile antau siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone antaueniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos?

Nu, nu, unu kuragulon, mi petas! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kuraga. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru laute, kion vi faras.

Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, car vere mi bedauras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri «ajoj», «aferoj» au «pecoj», dum certe ciu el tiuj havas sian gustan nomon ankau vialingve.

Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton — au kovrilon — por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru laute, klare, cion, kion vi faras.

34

Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri...