Lasu min paroli plu!, стр. 24

18b. Mi atendas gravan leteron

Kioma horo estas? Preskau la dua kaj kvin minutoj. Au, se vi preferas — ja uzeblas ambau dirmanieroj — kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas!

Mi ne vidis la leterportiston. Cu li jam pasis? Preskau ciam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.

Hoho! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: «tiu ci leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, cu vere oni povus miskompreni tiamaniere? Versajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, cu ne?

Versajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo».

Nu, mi iru vidi, cu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj gi ankorau ne alvenis. Mi ne satas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero.

Ne. Estas nenio. Au li jam pasis, kaj estis nenio por mi, au li ankorau ne pasis. Plej versajne li ankorau ne pasis.

Eble li malfruas ci-foje. Li preskau neniam malfruas, li kutime pasas gustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.

Sed rigardu! Lau la murhorlogo estas nur kvarono [30] antau la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Cu eble la murhorlogo funkcias bone, dum mia brakhorlogo estas fusita?

Ne! Mi misvidis. Mi misprenis [31] la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorlogo, la sekunda montrilo estas tro dika, gi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimigis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo.

Koncerne la murhorlogon, estas pli simple, car gi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fuslegi la horon.

Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antau la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antau la dekkvara. Car, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.

Mi neniam kutimigis al tiu maniero esprimi la horon. Ec dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni gin. Nu, mi povas uzi gin, sed ciam kun sekundo da hezito. Gi neniam igis reale natura por mi.

Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? Cu vi venas au ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, cu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesigis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, igis radiofakulo.

Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la gusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj cefoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, cu ili akceptas min au ne? Kial ili diris: «vi estos informita perletere»? Kial, en tiuj situacioj, ili ciam alprenas senmovan vizagon?

Versajne por ke oni ne sciu, cu oni kontentigis ilin au ne. Versajne por ke oni daure sin demandu, cu oni havas sancojn au ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere? Cu vi komprenas?

Estas strange, ke mi diras «vi», dum mi parolas al neniu. Se iu ceestus ci tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la segoj, kaj mi uzas la vorton «vi»! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas guste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu «iu» ne ekzistas. Almenau li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem.

Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi laute? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera autoritato. Mi genas neniun. Neniu — bedaurinde — kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola.

Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia voco. Ne estas place vivi sola. Mi neniam kutimigos al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo.

Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola.

Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la postejo?

Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia gojo! Mia nuna nokta laboro ne placas al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas place perlabori sufice da mono por aceti ciaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas.

Aceti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed aceti ion senbezone, nur car oni havas la monon kaj deziras aceti la aferon, tio estas la dolca vivo.

Mi ne igos ricega, ec se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli rica ol nun.

Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankorau ne vidigis ec peceton de sia nazo. Kio okazas al li?

Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marsi, movi min, fari ion. Ne resti hejme malantau fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto.

Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron? Se la radioriparejo plu atendigas min? Cu mi elportos? Diable! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta.

Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon.

Kaj se la respondo venos, kaj estos nea? Oj, oj, oj! Kia terura vivo! Tion ec malpli mi elportos.

Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon? Cu vi scias? Cu iu scias ci tie? Kompreneble ne. Ci tie estas ja neniu...

30

Kvarono: 1/4


31

Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.