Lasu min paroli plu!, стр. 23

18a. La letersoifa patrino

Ciam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.

Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min «malbona filo», nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, car si ciam fusis siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas cion, kion ili tusas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis ace faritaj, kaj fusigis multe pli rapide ol nun.

Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preskau ne kuragis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, car mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke si suferas pro mi.

Jen kian patrinon mi havis. Tiu largkorpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompacis meblon nur tusetante gin — mi preskau diris: nur rigardante gin — tiu virino, fortiginta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, lau siaj leteroj, pro eta mi.

Mi ne scias kial, si ne elportis mian postan silenton. Si rompis du au tri plumojn, versajne siris nevole la paperon, kiun si provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi:

«Kara filo». Neniam si uzis mian nomon, versajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter si kaj mi, au sentigi sian autoritaton.

«Kara filo», si skribis. «Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj ec ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi siras mian koron. Cu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj?

«Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, cu vi malsatas au soifas, cu vi mangas sate fruktojn. Ci tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almenau skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi.

«Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribaci nelegeble, sed mi lautlegas al li kaj tio lin felicigas. Au pli guste mi voclegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribajon de vi, ec mallongan.

«Cu vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas sufice da mono. Cu la postoficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacilajojn haltigi lin.

«Vi ne forjetas vian monon en malsagajn acetojn, cu? Vi ne jetadas gin senpripense al la vendistoj de cokolado kaj dolcajoj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj marsoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed cu tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, cu? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, ec se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj gin sendu al vi.

«Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne sufice amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo!

«Sed versajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. Gi estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...»

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Si povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.

«Faru tion», «Ne faru tion», «Mi suferas pro vi», tiuj tri ideoj kovris la tuton de sia leterfarado.

Kara patrino! Kiel drame si skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege placis al si, ec se si ne plene tion konsciis. Jen si havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj si certe sentis sin reale grava.

Kaj tio cefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Si estis bonkora, dolca patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej acajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen forjeti ec momente la silentan enan gojon, kiu sunradiis sur sia vizago.

Sed de tempo al tempo si bezonis plendi. Si bezonis momente forjeti la rolon de la ciam felica laboranta kampulino, de la ciam rideta patrino, de la edzino perfekta. Siaj leteroj estis gusta okazo por tio. Ili ebligis al si malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malricula vivo, terure sendolca. Si ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton si esprimis, kaj la malfelicon, pri kiu si ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al si, tute certe.

Vidu, kiel elturnigema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis sage kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, si ne havus tiun — por si sanigan — okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, ciam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne trovigas iom da pravo en tiu jus esprimita ideo? Nu, eble gi estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi gojis, mi kantis, mi promenis, mi marsis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.