Lasu min paroli plu!, стр. 22

17b. Instruista amo

Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj farigas malfacilaj.

La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearangis por infangrupoj. Estis en gi granda mangejo por la grupaj mangoj, kaj ankau pli malgranda, pli placa trinkejo, kie oni povis aceti kafon, sukon, cokoladon, teon kaj aliajn trinkajojn.

Tie si laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis sin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe igis certa, ke ankau sia koro faris unu misbaton. Mi rigardis sin, si rigardis min, ni ridetis.

Ne dauris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvazau mi aliigus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel felicige amvekan.

La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la segojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej laute. Unu pasis sur la piedon de kunulo, kaj ci-lasta ekkriis, kvazau oni jus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion.

«Kiu stelis mian monon?» iu kriis furioze. «Mia monujo malaperis!»

«Gi falis el via poso», «Tie, ce la segpiedo», «Sercu antau ol suspekti!» samtempe kriis plej malsamaj vocoj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis gentileco.

Sed mi nenion audis. Mi nur povis rigardi sin. Post tiu unua rigardo, kiun mi antaue priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al si kaj ne plu forlasis sin. Kvazau iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn.

Ankau si min rigardis plu, kun la sama felicplena rideto. Stranga, nekutima, silenta gojo ekokupis mian tutan estajon. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed gi ne batis kiel antaue. Gi estis kvazau plena je suno, je bela, varma, placa sed samtempe trankvila sunlumo.

Dume, interinfana milito komencigis. «Mi vidis vin, vi provis steli mian monujon», kriis iu knabino.

«Ne gravas, vi jam estas tro rica», ride rebatis knabo.

«Ci tiu estas mia sego, ne sidu sur gi», plendis tria infano.

«Kiu faligis mian glason?» furiozis kvara.

Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tusi mian atenton, konsciigi min, ke audeblas vortacoj, ke okazas neallasindaj [27] batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia.

Sed mi kvazau ne ceestis. Mia atento estis for. Gi ne direktigis al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte arangitaj.

Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankau siaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela vizago.

«Ne sidu ci tie», lautis knaba voco.

«Mi rajtas sidi kie ajn mi volas», respondis alia.

«Se vi sidigos sur ci tiun segon, vi tion bedauros», parolis tria, malamike.

«Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu sego», knabino kriis.

Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi audis nenion. Au, pli guste, mi audetis ian kvazau tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino sensimila.

Kaj jen si ekridis.

Mi rigardis sin ec pli, mire. Sed si tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando.

Sia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en gi, al segoj kusantaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj movigantaj ciadirekte, dum vortacoj kaj militkrioj cie [28] sonadis.

Nur tiam mi ekkonsciis. «Geknaboj!» mi kriis. «Suficas!»

Neniam mi komprenis, kial mi havas autoritaton. Sed autoritaton mi havas. Naturan autoritaton. Cu eble pro io en la voco? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton.

Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Suficas, ke mi diru «atentu!», kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Ec, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura vizagesprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankviligas.

Ci-foje, mia natura autoritato ree agis. Apenau mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj segojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu placa trinkejo. Post dek minutoj, cio estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazau neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili.

«Gratulon, sinjoro!» diris la plej bela voco, kiun mi iam ajn audis. «Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon antau ol noktigos».

Nenio estis pli dolca al mia koro, ol siaj gratulvortoj. Tiel komencigis inter ni plej felica amrilato.

Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo farigis brua ludejo. Iun tagon — estis sia libertago — si konsentis veni promeni kun mi. Sed ankau kunmarsis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallargigis la eblecojn de placa para interparolado.

Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto [29] ilin gardis, si laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankau kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam si interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupigi pri la dudek-kvino. Mia helpanto [29] ceestis nur dumtage, je precizaj horoj.

Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi sin ne tro malofte. Mi rakontis cion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe dauros gismorte, kaj si same rakontis cion pri si. Si estis ridema, kantema, sed ankau laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je gojo, kaj feliciga rideto.

Post kiam mi revenis hejmen, certe placis la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Felice, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandigis. Nek si nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedzigo estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenau lauplane. Car kiam eksonis la geedziga marsmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate larg-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj.

27

Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti.


28

Cie: en la tuta loko.


29

-anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.


29

-anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.