Lasu min paroli plu!, стр. 21

17a. Edzokaptaj inoj

Jes, kiam, antau kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskau enamigis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortusajn okulojn al mi.

Sed post iom da tempo mi konsciigis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, ec se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edzigi al Aneta!

Cu vi komprenas, kial li volas edzigi al si? Si havas placan vizagon, iamaniere, sed si ne estas bela. Li estas tre rica. Versajne sin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsaga, tio estas lia problemo.

Lia fratino edzinigis al riculo, kaj tio estas multe pli sendangera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenau ambau havas dekomence certecon, ke la alia ne sercas en geedzigo eblecon rice vivi.

Multaj knabinoj jam provis edzinige steli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed ciam revenas novaj, kaj ci tiu sukcesis. Ci-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en sian kaptilon. Antaue li estis tre singarda [24] . Li bone gardis sin je ciu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do si nomigas? mi forgesis... ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskau kaptigis, kio montras, ke eble li farigis malpli singarda.

Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri «la antaulastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas ci tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malrica knabino el la tuta urbo. Sed si estis bela. Granda, sportema, sentima [25] , sed sentema [25] — almenau lausajne — si montris sin tiel aminda, ke li preskau ekamis sin je la unua rigardo. La afero dauris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazau sen interrompo.

Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature placas. Si estas tia. Tamen, si sukcesis placi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankau pro io alia. Pro volo. Pro decido. Si volis lian monon, si decidis, ke si havos gin, kaj do — samokaze — lin. Kaj si agis tute lauplane, bone pripensante unu pason post la alia, por realigi sian deziron. Si neniam mispasis.

Si sercis pri li ciaspecajn informojn, kaj si uzis siajn sciojn por plejproksimigi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam si eksciis, ke li estas tre kantema, kaj ec estas ano de iu gea kantogrupo, si tuj decidis anigi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al si, ke li jus eligis el la militservo. Nu, si sercis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis arangi la aferojn tiamaniere, ke si estu la unua persono, kiu trovigos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.

Kaj ne nur si agis. Ankau siaj gepatroj trovis pseudomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Si kvazau stele eniris en lian mondon por steli lian amon, kaj la tutan ricon, kiu iras kun gi, ce tia multmona homo. Si uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn ensteligi [26] en lian vivon, kaj placi al li. Sed eble si trouzis ilin. Eble li suspektis sian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kusis malantau siaj tro oftaj aperoj ce lia flanko.

Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li farigas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun si. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu jus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malsato... ne, ne vere malsato, kiel diri? Mi sercas la gustan vorton, sed ne trovas gin, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis malsato, sed iu sento proksima al gi, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: nesato. Neplaco. Li ne malamis sin, kompreneble, ankau ne malsatis sin, sed, tute simple, si ne plu placis al li. La sentoj, kiujn si antaue estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel jus eligis sin el serioza risko, el la risko edzigi al monserca aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la sia.

Sed jen novan fojon simila situacio jus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro jus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksajo el espero kaj, se ne amo mem, almenau deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis farigi sia edzo.

Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri si. Mi preskau ne konas sin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malsatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne siajn motivojn? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Cu pro deziro haltigi la geedzigon? Cu tion mi deziras? Cu mi finfine rigardu la veron vizag-al-vizage? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke igi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?

24

Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbonajon au malfelicon, au por ne meti sin en realan au imagitan dangeron; malema agi subite kaj senpense; neriskema.


25

Sen-tim-a, sent-em-a.


25

Sen-tim-a, sent-em-a.


26

Ensteligi: eniri stele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvazau por steli.