Lasu min paroli plu!, стр. 20

16b. Cu malgojon memori au imagi felicon?

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri gi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigajo.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fusataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksajo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo farigas plej aca. Krome, oni apenau trovas ion por mangi. Oni mangacas ion ajn. Mi audis pri homoj, kiuj mangis katajon, manke de io pli bona. Nur por vivi, cu vi komprenas?, nur por pluvivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj audi la infanojn plore peti nehaveblajn mangajojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestajoj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne satis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

Ec la malgojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfelicaj, car kion ni povis fari? Se la homoj ne havis sufice por mangi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo?

Kia malaminda vivo! Mi neniam komprenos — kiaj ajn la interesoj de la nacio — ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, au la tutmondan situacion, tamen...

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido sajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuragas fari gin. Mi persone ne estus sufice maltima, ec se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidaco! Sendi la junulojn al morto jam estas aca decido, sed sendi ilin al mortigo — sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankau homojn nejunajn — sajnas al mi ec pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, car ili estos tro malfelicaj au tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj gojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, au felicveka? Milito estas tiel brunaca, senkolora temo. Au eble vi preferus diri: koloraca.

Ci-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte au la afabla vizago de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilajoj. Cio farigas malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj felico. Cu gravas, se tiu mondo ne ekzistas? Ne; cu? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por gojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindajojn de l' milito.

Lau mia opinio, estas sage fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagajon sekvi imagajon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj giajn dolorajn aspektojn. Cu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco? Lau vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, cu? Vi malpravas, lau mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli felica kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo ci-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsaga. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne?

Kaj ec se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, car la reala sajnas al ni tro aca, kial tion ne fari fojfoje? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuragon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de gi?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendangere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne sufice ludas, niaepoke, lau mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, cu ne por vi? Ludo alportas gojon kaj ridon, dum ciama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, cu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga au ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj igi grandaj fusemuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, au almenau ridete, estas pli felicige por ni mem kaj por la aliaj ol ciam komenci taskon kun plendo kaj gememo. Cu vi konsentas?

Ne? Kiel strange! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas? Vi ec ridas! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.