Lasu min paroli plu!, стр. 19

16a. La vesperfusulo

Mi furiozas. Refoje [21] , Dudi fusis la tutan atmosferon en la grupo.

Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermangis tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermango estas mia preferata mango. Nek ce matenmango, nek ce tagmango mi sentas min tiel bone, kiel ce vespermango. Vespere, almenau en amika domo au en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre satas. Cefe kiam ni trovigas grupe. Grupo da kunmangantaj amikoj estas por mi feliciga realajo.

Ni retrovigas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre satas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, car ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo [22] , Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, car niaj travivajoj tute ne intersimilas.

Sed la demando ciam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fusu nian vesperon. Dudi estas genema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

Ci-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, car ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni ciam komencas gustahore, li furiozis. «Mi malfruas, car mi devis labori gis malfrue», li diris, «kaj vi ec ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskau plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne ceestis en la kunveno — antau kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni mangos. Mi bedauras, sed ni decidis unuvoce pri la mangajoj. Ni ciam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti mangajon, kiun unu el ni ne satas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne audigas sin — ekzemple car li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos mangajo, kiun la koncernato ne satas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre satas supon. Sed ci-foje, kiam li apenau ekmangetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion ci supo», li diris tiel laute, ke la tuta restoracio audis lin, kvankam nia grupo sidis en alia mangocambro, ne en la restoracio mem. Gena situacio, cu ne?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, ec en nia speciala mangocambro ni audis ilin, car tamen ne estis dika stona muro inter la cefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro lauta kaj tro rapida por s-ro [23] Dudi. Foje, tuj kiam li audis, ke muzikajo jus finigis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo autoritatplena, kaj ekkriis per la aca voco de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi jus audigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!»

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu trovigis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvoce, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin ec pli furioza. Li revenis al nia mangocambro brufermante la pordon plej malgentile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej largaj okuloj, provante trovi ec etan peceton da malpurajo, kvankam cio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia poso pecon de paperaco, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Cu vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti cion al vi. Li trovis la salaton nemangeble dolca, kaj la kukon nemangeble maldolca, li rompis sian glason faligante gin furioze, car, lau li, la trinkajo estis netrinkebla. Li parolacis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizagoj rugigis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenau oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsage, pri cio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni mangis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolcaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum ci tie la kelneroj aliras nin malgentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis audi tian bruacan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolcan vivon».

Kompreneble, cio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, cu li estis malsincera, au cu iu speco de forgesemo misarangis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis gojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La daura amikeco inter niaj samgrupuloj devenas versajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn acajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

Estas plej bedaurinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur antaugojis, estis fusita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj ciaspecajn aventurojn au travivajojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu au tiu aspekto de nia militservo. Mi do gojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi!

Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vespermangoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave genas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabaco estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo.

Estos gene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre bedaurinda afero. Estas mirige, cu ne?, kiel unu sola homo povas fusi bonan atmosferon por tuta grupo, fusi vespermangan kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj feliciga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fuso ne reokazos, kiam ni refoje arangos kunvenon de la grupo.

21

Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon.


22

Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro cefe mana, korpa, au mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.


23

s-ro: sinjoro.