Lasu min paroli plu!, стр. 18

15b. Du raportoj pri vendado

Sinjoroj, mi bedaurinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dolcajoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris gin, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolcajoj — tiujn, kiuj enhavas cokoladon — kaj li imagis, ke li povas esprimi gustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj.

Estas vere, ke cokolado estas unu el la cefaj ajoj, kiuj eniras en la faradon de dolcajoj. Au almenau, oni povas diri, ke cokolado estas grava enmetajo — en dolcajojn — se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montrigas malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn au la tutan mondon. Inter tiu, tiu ci kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolcajojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en ci tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankorau pli, se ni rigardus gin internacie.

Kvankam do — se ni konsideras la tutan nacion — ni devas konsenti pri la cefa loko, kiun okupas la cokoladhavaj dolcajoj inter la tuto de la dolcajoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras ec ne unu vorton pri, ekzemple, dolcajoj faritaj el pura sukero kun iu au alia aldonajo necokolada.

La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas ci tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dolcajvendado.

Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al ci tiu demando... sajnas, ke ne... neniu mano altigas... se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dolcajdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano.

Ankau sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos gin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malaltigo rimarkita ci-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidentigis, ke la horo, ekde kiu la pano estas acetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antaue imagis.

Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tusi nur la monan aspekton de la demando. Kaj ci-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza.

Vi povas fidi min, sinjoroj, car mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga gi estas. Vi certe konatigis kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi versajne samopinias kiel mi, cu ne? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas urge okupigi.

La panistoj plendas, ke ili ne ricevas sufice da mono por la vendata pano, almenau kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endangerigi la tutan nacian vivon?

Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni trovigas en sakstrato [19] , en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la ciovendejoj [20] kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj acetas la panon havas ankorau alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi trovigis subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.

Mi, kiu ciam sategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tusi ec unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto «pano» agas al mi malsanige.

Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al ci tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enposigos pli da mono ol antaue, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.

Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.

19

Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu gi eniris).


20

Ciovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : mangajon, vestajojn, librojn, televidilojn...)