Lasu min paroli plu!, стр. 17

15a. Mistero en papervendejo

Kiam mi vidis Ivon hierau, li ne nur alportis tre bonajn cokoladajn dolcajojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazajoj en la papervendejo de Cefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, car li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.

Li diris, ke lau la arango de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. Lau Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okazajoj — tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdigis — ne kusis sur la meblo, kie gi estis lau la polico, au gi ankorau estus tie la sekvantan matenon. Se gi ne plu troveblis sur tiu meblo — la meblo maldekstre staranta — frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis aceti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas.

Lau Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano laudire trovigis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, car tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por aceti ion. La polico do ne volas diri la veron.

Tiu grava plano, kiu, lau la polico, kusis sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala post-alporto tuj antau la fermhoro. Oni metis gin sur la postajojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu kusis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni ciam metas la alvenintajn postajojn sur tiun meblon, gis la koncerna persono havas tempon okupigi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la postajoj, en tiu magazeno, car la personoj, kiuj tie laboras, ne estas sufice multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.

La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la posto? Tiuj, kiuj sendis gin, certe sciis, ke spionoj interesigos pri gi. La spionoj povus havi kunlaboranton en la postejo, en la paperejo au aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, car oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis — oni diras al ni — internacian gravecon. Kaj oni sendas gin poste al papermagazeno! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kase trovigas unu el la cefaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen!

Stranga maniero agi, cu ne?

Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj ci-rilate. Tiutage, li iris aceti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie trovigis, kiam la suspektato envenis, kaj ankau kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por aceti siajn papersakojn.

La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, ce la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam gi eltrovis, ke la suspektato iris aceti panon tuj antaue, gi ege kontentis, kvazau tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno.

Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, car li havas al si amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud si. Tiu kompatinda homo, kiu poste acetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia ceesto tie ne suficas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, cu? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo?

Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.

Kion? Cu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en «La dolca vivo». Cu vi konas? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. Gi trovigas dekstre de la Cefa Postoficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li acetis antau kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam ciuj magazenoj fermigas. Kaj oni suspektas tiun viron guste car neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon.

Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon.

Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno au trinkejo li trovigas, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvazau tiu sekvus lin. Mirige, cu ne? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okazajojn hierau. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.

Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li acetas tiujn dolcajojn, kiujn li hierau alportis. Estas speco de cokoladhava sukerajo, tre dolca, kion mi ege satas, kaj mi satus scii, kie oni ilin vendas. Mi bedauras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedaurinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.

Eble ne, fakte, car niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de cokolada dolcajo. Ion similan mi neniam ricevis au acetis antaue. Ne estas tro da cokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke gi estas dolcega. Jes, bonegaj dolcaj ajetoj tiuj sukerajoj estas.

Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn? Vere, li estas karulo, ec se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, cu ne, Johana?