Lasu min paroli plu!, стр. 16

14b. Timiga diro

Estis priplorinda travivajo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi konsciigis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj cambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kurago estis for.

Komprenu min. Cu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: «Mi havas novajon por vi. Baldau mi foriros. Baldau via patro forlasos ci tiun domon por ciam...» Kiel oni povas tion diri al infanoj, kiujn oni amas?

Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis gin fari. Ne estis alia vojo, cu? Mi provis plikuragigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon.

Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata forto envenas en min.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Si estis en sia cambro, farante iun laboron por la lernejo. Si rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe si sentis, ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al si.

La tuta situacio igis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi min el gi nun. Mi aliris sin. «Klara», mi diris, «mi... mi devas informi vin pri io... Malgojiga novajo, tre malgojiga».

Sia vizago aliigis: mira antau unu momento, gi nun farigis zorga. Mi ne scias, cu si atendis ion similan, au cu miaj vortoj estis tute neatenditaj por si. Sia vizago ekesprimis maltrankvilan atenton.

«Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas sin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo».

Si rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej satata havajo.

«Se vi kaj patrino tion decidis...» Si komencis, kaj estis io tre malgoja en sia voco. Mi rimarkis, ke si emas plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploremon. Si aldonis nur: «Nu, estas tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidigis, sed nur malfelico, si el sia cambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi sercis Alanon, la knabon. Mi pli antautimis ci tiun intervidon, car Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankau pli malkasema, pli ema sin esprimi.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj autoj. Alano havas specialan saton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn.

Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per voco plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P [18] . Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuragega, havanta la povon ciam cion superforti.

Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, gi ne estas gusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed cu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston? Cu li ne estas tro malforta por supervivi tian baton? Cu post tiu falo li povos restarigi? Kaj tamen mi devis paroli.

Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis: «Alano, mi baldau foriros. Mi ne plu vivos kun vi ci tie. Mi ne plu vivos ci-dome». La knabo min rigardis kun hezita esprimo.

Kaj li ekridis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du ajoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldau mi ne plu estos en la domo. Baldau mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li.

«Alano», mi rekomencis, kaj mi provis igi mian vocon kiel eble plej senrida. «Alano, mi ne ridas, ci tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, car vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ci tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...»

Li sentis nun, ke ci tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti gin. Li rigardis min. Li subite ege paligis. Li igis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazau la tuta cambro turnigus, kaj mi apenau ne svenis.

«Mi mortigis lin», mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. «Mi mortigis lian koron, lian gojon, eble lian povon ami kaj felici. Mi estas la mortigisto de mia knabo». En unu minuto, cio farigis nekredeble malvarma en mi.

Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfelico. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, gis nun. Sed cu ili povos resti same sanaj post tia videble preskau mortiga bato?

Cu mi perdis la sagon, mi demandis al mi. Cu Diana povas doni al mi veran felicon? Au cu por felico nur imagita mi nun malfaras unubate felicon malrapide, iom post iom kunmetitan? Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktigas mia vivovojo. «Cu vere tion mi volas?» mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.

18

diru : «po».