Lasu min paroli plu!, стр. 12

11. Malkontentas la mekanikisto

Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, cu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fusis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.

Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindajojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon [12] laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, car oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fusis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree ec pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.

Li do ne diru, ke mi ne helpis, car mi helpis. Au almenau mi provis. Se motoro estas tute fusita, gi ne estas riparebla tujtuj. Ciam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris ec etan, ec apenau audeblan «dankon!». Li ec ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.

Kion ajn oni faras, li ne dankas. Ec misparolante, ec fuse, li povus esprimi sian dankon, ec per la mano, ec per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj ec, se li preferas. Au per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.

Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesago estas dirita: «Vi fusis vian auton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, car mi estas nur homo».

Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ciam kaj ciam, gis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, car tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazau dank' al vi [13] ili vivus plu, ec se vi faris nenion, au almenau nenion gravan.

Sed tiu ci simple ne dankis. Ec ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... cu vi imagas? Mi ne satas tian manieron agi. Kvazau la aliaj ne ekzistus, kvazau ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.

Lia motoro estas fusita. Kion li faris per tiu auto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fusigis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis cu tion, cu tion ci, cu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.

Sed superhomajojn mi ne povas fari. Se li fusis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Ciam estas la sama afero. Ili autas kiel malsaguloj, kvazau ili tute perdis la kapon [14] , jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj gi ankorau ne estas riparita.

Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenau oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fusigas.

Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris ec plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fusi belan novan veturileton.

Ne mi faris, ke lia auto ne plu funkcias. Sed mi laboris super gi, restis longan tempon en la laborejo ce tiu fusita motoro. Sed car la auto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus audi.

Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, car almenau vi sajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.

12

Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.


13

Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.


14

Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fuse, perdi la povon guste pensi.