Lasu min paroli plu!, стр. 1

Antauparolo

Oni ne vere posedas Esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en ciu unuopa capitro de «Gerda malaperis!», sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun ricecon estas unu el la celoj de ci tiu kolekto.

Por tion atingi, la lernanto sage agos, se, studinte capitron de «Gerda», li tuj legos la samnumeran tekston en ci tiu kolekto. Li jam konos cion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni gin. Ekzemple, se li lernis la materialon de «Gerda» gis, inkluzive, capitro 7, li trovos sub la numero 7 de ci tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezentigos. Au, pli guste, li renkontos en tiu teksto neniun novan gramatikajon kaj neniun novan radikon, sed jes novajn vortojn, kaj la neceso diveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de Esperanto.

Dua celo de ci tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de «Gerda malaperis!», estas ci tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas daure ripetataj en ci tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksigos en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribuos ankau la fakto, ke la koncernaj elementoj trovigas ci tie en tekstoj kun tute alia atmosfero, pritraktantaj tute aliajn temojn.

Ci tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernanto ekzerci sin sola: legante tekston lautvoce, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identigo estas unu el la konataj psikologiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo.

De numero 13 gis numero 24, inkluzive, du malsamaj tekstoj prezentigas por ciu paralela capitro de «Gerda». La lernanto tiel povos elekti la pecon, kiu unuarigarde pli placas al li, se li ne volos legi ambau.

Se, dank' al ci tiuj ekzemploj de parola Esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konsciigos, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elementoj ebligas esprimi sin, la cefa celo de ci tiu verko estos atingita.

Claude Piron