Fabeloj al Helenjo, стр. 7

Lakteto, avena kacheto kaj griza kato Murko

I.

Kiel vi volas, sed tio chi estas miriga! Kaj plej mirige estas, ke tio chi ripetighas chiutage. Jes, kiam estas metitaj sur la fornon en kuirejo la poto kun lakteto kaj la argila kaserolo kun avena kacheto, tiam la afero komencighas. Unue ili staras kvazau trankvile, sed poste komencighas interparolado.

— Mi estas lakteto…

— Mi estas avena kacheto…

Komence la interparolado iras tute mallaute, murmurete; sed poste kacheto kaj lakteto komencas laugrade varmighi pro kolero.

— Mi estas lakteto!

— Mi estas avena kacheto!

La kacheton oni surkovras per argila kovrilo, kaj ghi murmuras en sia kaserolo kiel maljunulo. Sed kiam ghi komencas koleri, suprenlevighas en ghi veziko, krevas kaj diras:

— Tamen mi estas avena kacheto… pum!

Al la lakteto tiu chi fanfaronado shajnis treege ofenda. Diru, mi petas, kia vidindajho — ia avena kacho! La lakto komencis varmegighi, shaumo suprenlevighis kaj penadis elighi el sia poteto. Momenton la kuiristino malatentis, jen la lakteto elvershighis sur la varmega forno.

— Nu jam tiu chi malbenita lakteto! — plendis chiufoje la kuiristino. - Se iomete oni malatentas, ghi tuj elighas.

— Kion mi povas fari, se mi havas tian ekflameman karakteron? — diris la lakteto por sia pravigo. - Mi mem ja ne estas ghoja, kiam mi ekflamighas. Sed tie chi ankorau la kacheto chiam fanfaronas: "mi estas kacheto, mi… kacheto, mi… kacheto"… Sidas ghi en la kaserolo, murmuras, nu jen mi ekflamighas.

La afero kelkfoje iradis ghis tio, ke la kacheto elkuris el la kaserolo, malgrau ghia kovrilo, — rampis sur la platformon, chiam ripetante:

— Mi estas kacheto! kacheto! kacheto!… ch-ch-ch-ch-ch!

Vere, tio chi ne okazis ofte, sed tamen okazis, kaj la kuiristino ripetis malespere chiufoje:

— Nu jam chi tiu malbenita kacheto! Pro kio do ghi ne sidas trankvile en kaserolo? Estas vere mirige!

II.

La kuiristino ghenerale sufiche ofte koleris, kaj estis ja ne malmulte da kauzoj por tia kolero. Ekzemple la kato Murko! Jes, li estis tre bela kato, kaj la kuiristino tre amis lin. Chiun matenon Murko proksime sekvis la kuiristinon kaj miauis per tia plenda vocho, ke shajne ech shtona koro devus kompati.

— Kia nesatigebla ventrego! — miris la kuiristino, forpelante la katon. - Kiom da hepato vi jam manghis hierau?

— Tio chi estis ja hierau! — miris siavice Murko. - Sed hodiau mi denove volas manghi. Miau!

— Vi kaptu musojn kaj manghu ilin, maldiligentulo!

— Facile estas, diri tion, sed provu vi mem ekkapti nur unu muson, — respondis Murko. - Cetere shajnas, ke mi jam sufiche penas. Ekzemple, kiu lastan semajnon kaptis musidon? Kaj pro kio mi havis graton laulonge de la tuta nazo? Raton mi preskau kaptis, sed ghi mem tiel alkrochighis al mia nazo… Tre facile estas, nur paroli: kaptu musojn!

Manghinte hepaton, Murko sidighis apud la forno, kie estas pli varme, fermis la okulojn kaj dolche dormetadis.

— Jen, kiom li nutris sin, — rimarkis la kuiristino. - Ech okulojn li fermas, maldiligentulo… kaj li volas, ke chiam oni donu al li viandon!

— Mi do ne estas monahho por ne manghi viandon, — sin pravigis Murko, malfermante nur unu okulon. - Krome mi ankau shatas mangheti fishojn. Mi ghis nun ne povas diri, kio estas pli bongusta: hepato au fisho. Pro ghentileco mi manghas unu kaj alian… Se mi estus homo, mi nepre estus au fishkaptisto au kolportisto, kiu alportas al mi hepaton. Mi nutrus ghis plena satigho chiujn katojn en la mondo kaj mi mem ankau estus chiam sata…

Post mangho Murko volonte sin okupas diversmaniere por amuzigho. Ekzemple, li sidas dum du horoj sur la fenestro, kie pendas kagho kun sturno. Estas tre agrable rigardi, kiel saltas la malsagha birdo.

— Mi konas vin, maljuna friponulo! — krias la sturno. - Nu pro kio vi rigardas min?

— Sed se mi deziras konatighi kun vi?

— Mi scias, kiel vi konatighas. Kiu antau nelonge manghis vivan paseron? Vi, abomenulo!

— Neniel mi estas abomenulo, kaj ech male. Chiuj min amas. Venu al mi, mi fabeleton rakontos al vi.

— Ha friponulo… bona fabelisto! Mi vidis, kiel vi rakontis fabeletojn al rostita kokido, kiun vi shtelis en la kuirejo… Bone!

— Kiel vi volas, mi ja parolas nur por via plezuro. La rostitan kokidon mi efektive manghis, sed estis ja tute egale, ghi jam taugis por nenio.

III.

Interalie Murko chiumatene sidighis che la hejtighanta kuireja forno kaj pacience auskultis, kiel malpacas la lakteto kaj la kacheto. Li neniel volis kompreni, en kio kushas la kauzo kaj nur palpebrumis.

— Mi estas lakteto.

— Mi estas kacheto! Kacheto — kacheto — ch-ch-ch-ch…

— Ne, mi ne komprenas, tute ne komprenas, parolis Murko. - Pro kio vi malpacas? Ekzemple, se mi ripetos: Mi estas kato, mi estas kato, kato, kato… Chu estos ofenda por iu? Ne, mi ne komprenas… Cetere mi devas konfesi, ke mi preferas lakteton, precipe kiam ghi ne koleras.

Unu fojon la lakteto kaj la kacheto pli ol kutime varmege malpacis; ili tiel malpacis, ke duone ili elighis sur la forno, de kio rezultis fortega haladzo. Alkuris la kuiristino kaj ekghemis.

— Nu kion mi faros nun? — plendis shi, demetante de la forno la lakteton kaj la kacheton. - Neeble estas ech, momenton foriri.

Forpreninte lakteton kaj kacheton, la kuiristino foriris en magazenon por acheti provizajhojn. Murko tuj ekuzis tiun okazon. Li sidighis che la lakteto, blovis ghin kaj parolis:

— Mi petas, ne koleru, lakteto…

La lakteto videble komencis trankvilighi. Murko chirkauiris ghin, ankorau unu fojon blovis ghin, ordigis siajn lipharojn kaj diris afable:

— Auskultu, sinjoroj!… Malpaci ghenerale ne estas bone. Jes. Elektu min kiel jughiston: mi tuj prijughos vian aferon.

La nigra blato, sidanta en fendo, ech ektusetis pro rido. Nu jen la jughisto. Ha, ha! Nu, maljuna friponulo, jen kion vi elpensis. Sed la lakteto kaj la kacheto estis ghojaj, ke ilia malpaco estos fine jughita. Ili mem ne sciis rakonti, el kio konsistas la malkonsento, kaj pro kio ili malpacas.

— Bone, bone, mi chion esploros, — diris la kato Murko. - Mi ne trompos vin… Nu, komencu ni kun la lakteto.

Li chirkauiris kelkajn fojojn la poteton, provis ghin per la piedeto, blovis sur la lakton kaj komencis trinki.

— Ho ve! Helpo, helpo! — ekkriis la blato. - Li la tutan lakton eltrinkos, kaj oni opinios, ke mi tion faris.

Kiam revenis de la magazeno la kuiristino kaj ekrigardis la poteton — jen ghi estas malplena. La kato Murko dormis apud la forno en dolcha dormo, kvazau nenio okazis.

— Ha vi, sentaugulo! — mallaudis la kuiristino, ekkaptante lin che la orelo. - Kiu trinkis la lakton? Diru!

Kiel ajn dolore estis, Murko shajnigis, ke li nenion komprenas kaj ne scias paroli. Kiam oni eljhetis lin ekster la pordon, li skuis sin, lekis la malordigitan hararon, ordigis la voston kaj parolis:

— Se mi estus kuiristo, chiuj de mateno ghis nokto nur trinkus lakton. Cetere, mi ne koleras kontrau mia kuiristino, char shi ne komprenas chi tion…