Fabeloj al Helenjo, стр. 5

Kiel vivis la lasta musho

I.

Kiel estis gaje somere… Ha, kiel estis gaje! Ech malfacile estas, rakonti chion lauorde… Kiom da mushoj estis — miloj; ili flugadis, zumis, gajis… Kiam naskighis la malgranda musheto, ghi ordigis siajn flugiletojn, — al ghi ankau farighis gaje. Tiel gaje, tiel gaje, ke ech neeble estas prirakonti. Plej interesa estis tio, ke de matene oni malfermadis chiujn fenestrojn kaj pordojn — en kiun fenestron vi volas flugi, en tiun flugu!

— Kia bona estajho estas homo! — rimarkis la malgranda musheto, flugante de fenestro al fenestro. - Ja por ni estas faritaj la fenestroj, kaj oni malfermas ilin ankau por ni. Tre bone, sed precipe, gaje…

Ghi milfoje elflugis en ghardenon, sidis tie sur verda herbeto, kun plezuro rigardis florantan siringon, delikatajn folietojn de tilio, disvolvinta siajn burghonojn, kaj florojn sur florbedoj. Ghardenisto, ghis nun nekonata de ghi, jam antaue prizorgis chion. Ha, kiel bona li estas, tiu chi ghardenisto! La musheto ankorau ne estis naskighinta, kiam li jam chion preparis, chion, kio estas necesa por la malgranda musheto. Chi tio estis des pli miriga, ke li mem ne sciis flugi kaj iradis kun granda malfacileco, — li iom shancelighis kaj paroladis tute nekompreneble.

— Kaj de kie nur aperas chi tiuj malbenitaj mushoj? — murmuretis la bona ghardenisto.

Kredeble, li, malfelichulo, parolis tion chi simple pro envio, char li sciis nur surfosi bedojn, displanti florojn kaj survershi ilin per akvo, sed li ne povis flugi. La juna musheto intence ronde flugadis super la rugha nazo de la ghardenisto kaj treege tedis lin.

Homoj ghenerale estas tiel bonaj, kaj chie ili faras diversajn plezurojn precipe al mushoj. Ekzemple, Helenjo matene trinkis lakton, manghis panon kaj poste petis de onklino Olga sukeron, — tion chi shi faris nur por lasi al mushoj kelkajn gutojn da elvershita lakto kaj chefe — pecetojn da pano kaj sukero. Nu diru, kio povas esti pli bongusta ol tiuj chi pecetoj, precipe kiam oni flugadis tutan matenon kaj malsatighis?… Sed la kuiristino Paulinjo estis ankorau pli bona ol Helenjo. Shi chiumatene iris intence por mushoj al magazeno kaj alportis de tie mirige bongustajn ajhojn: viandon, iafoje fishon, kremon, buteron, — unuvorte, la plej bona virino en la tuta domo. Shi perfekte sciis, kio estas necesa por mushoj, kvankam shi ankau ne sciis flugi, kiel la ghardenisto. Tre bona virino, unuvorte!…

Kaj la onklino Olga? Ho, chi tiu virino, shajne, vivis speciale nur por mushoj… Shi per siaj propraj manoj malfermis chiumatene chiujn fenestrojn, por ke estu al mushoj pli oportune enflugi, kaj kiam pluvis au estis malvarme — shi fermis la fenestrojn, por ke mushoj ne malsekigu siajn piedetojn kaj ne malvarmumu. Poste la onklino Olga rimarkis, ke mushoj tre shatas sukeron kaj berojn, pro tio shi komencis chiutage kuiri berajn konfitajhojn. La mushoj certe tuj divenis, por kio chio estas farata, kaj pro dankemo rampis rekte en la pelveton kun bera konfitajho. Helenjo ankau tre volonte manghis konfitajhon, sed la onklino donadis al shi nur unu au du kulerojn da ghi, por ne senigi la mushojn. Char mushoj per unu fojo ne povas elmanghi chion, la onklino Olga konservis la restajhon de l' konfitajho en vitraj skatoloj (tial ke ghin ne elmanghu musoj, al kiuj konfitajho tute ne konvenas); kaj poste shi elmetis ghin chiutage al la mushoj, kiam shi trinkis teon.

— Ha, kiel bonaj chiuj estas! — ekkriis ravita la juna musheto, flugante de fenestro al fenestro. Eble, estas pli bone, ke homoj ne scias flugi. Tiam ili farighus mushoj, grandaj kaj manghemaj mushegoj, kaj certe mem formanghus chion… Ha, kiel bone estas, vivi en la mondo!

— Nu, homoj tute ne estas tiel bonaj, kiel vi opinias, — rimarkigis la majuna musho, kiu volonte murmuris. - Tio chi nur shajnas tiel… Chu vi rimarkis la homon, kiun chiuj nomas "pachjo"?

— Ho jes. Chi tiu estas tre stranga sinjoro. Vi estas tre prava, bona maljuna musho… Por kio li fumas sian pipon, kiam li bonege scias, ke mi tute ne toleras la tabakan fumon? Shajnas al mi, ke li tion chi faras malbonintence kontrau mi… Kaj li nenion deziras fari por mushoj. Mi unu fojon provis la inkon, per kiu li chiam ion skribas, kaj mi preskau mortis… Tio chi, fine, povas indignigi. Mi vidis per miaj propraj okuloj, kiel en lia inkujo dronis du tre belaj, sed nespertaj mushetoj. Estis terura vidajho, kiam li eltiris per plumo unu el ili kaj faris sur sia papero grandan inkan makulon… Imagu vi, li kulpigis pri tio chi ne sin mem, sed nin! Kie do estas la justeco?

— Mi opinias, ke tiu chi «pachjo» entute malhavas justecon, kvankam li havas unu kvaliton, — respondis la maljuna sperta musho; — li trinkas post tagmangho bieron. Tio chi estas tute ne malbona kutimo! Mi devas konfesi, ke mi ankau shatas bieron, kvankam poste mi havas kapturnighon… Kion fari? Malbona kutimo!

— Mi ankau shatas bieron, — konfesis la juna musheto kaj ech iomete rughighis. - Al mi farighas poste tiel gaje, kvankam sekvantan tagon la kapo iomete doloras. Sed «pachjo» eble nenion faras por mushoj pro tio, ke li ne manghas konfitajhon, sed nur metas sukeron en glason da teo. Lau mia opinio, neeble estas, atendi ion bonan de homo, kiu ne manghas konfitajhon… Restas al li nur fumi sian pipon.

La mushoj entute bonege konis chiujn homojn, kvankam taksis ilin lau sia maniero.

II.

La somero estis varmega, kaj chiun tagon aperis chiam pli multaj mushoj. Ili faladis en lakton, en supon, en inkujon, zumadis, flugadis kaj tedis chiujn. Nia malgranda musheto jam farighis granda musho kaj kelkajn fojojn riskis perei. Unuan fojon ghi enigis siajn piedetojn en konfitajhon, tiel ke ghi apenau sukcesis elighi, alian fojon pro duondormo ghi surflugis sur brulantan lampon kaj preskau ekbruligis siajn flugiletojn; trian fojon ghi preskau estis dispremita inter fenestraj kadroj, — unuvorte, okazintajhoj estis sufiche multaj.

— Kio estas tio? Vivo farighas neebla pro tiuj chi mushoj! — plendis la kuiristino; — Kvazau frenezaj ili chien enighadas… Necesas ilin ekstermi.

Ech nia musho komencis opinii, ke aperis tro multaj mushoj, precipe en kuirejo. Chiuvespere la plafono estis kovrita kvazau per viva movighanta reto, kaj kiam oni alportis provizajhon, mushoj sin jhetis sur ghin, kiel viva amaso, pushadis unuj la aliajn kaj treege intermalpacighis. La plej bonaj pecoj estis akirataj nur de la plej lertaj kaj fortaj, kaj al ceteraj restis nur manghrestajhoj. Paulinjo estis prava.

Sed poste okazis io terura. Iun fojon, matene, Paulinjo alportis kune kun provizajho tre bongustajn paperojn, t.e. ili farighis bongustaj, kiam oni dismetis ilin sur teleretoj, surshutis pulvorigitan sukeron kaj survershis varman akvon.

— Jen bonega regalo por mushoj! — parolis la kuiristino Paulinjo, dismetante teleretojn sur la plej videblaj lokoj.

La mushoj mem divenis, ke tio chi estas farata por ili kaj gajamase surjhetis sin sur la novan manghajhon. Nia musho ankau rapidis al unu telereto, sed oni forpushis ghin maldelikate.

— Pro kio vi pushas, sinjoroj? — demandis ghi ofendita. - Cetere mi ja ne estas tiel avida, por forpreni ion de aliaj. Tio chi estas tro malghentila.

Poste okazis io stranga. La plej avidaj mushoj malsanighis unuaj… Ili komence iradis kiel ebriaj, poste ili tute faladis. Matene Paulinjo elbalais grandan teleron plenan da malvivaj mushoj. Restis vivaj nur la prudentaj, inter ili — ankau nia musho.

— Ni ne plu volas paperojn! — pepis chiuj. - Ni ne plu volas!

Sed tamen la sekvantan tagon ripetighis la sama afero. El la prudentaj mushoj restis vivaj nur la plej prudentaj. Sed Paulinjo trovis, ke estas ech tro multe da tiaj plej prudentaj.

— Vivo estas neebla pro ili… — plendis shi.

Tiam la sinjoro, kiun oni nomis pachjo, alportis tri vitrajn tre belajn kloshojn, envershis en ilin bieron kaj metis ilin sur telerojn. Tie chi kaptighis ech la plej prudentaj mushoj. Montrighis, ke chi tiuj kloshoj estis simple mushkaptiloj. Mushojn allogadis la biera odoro, ili enighadis sub la kloshon kaj tie pereis, char ili ne sciis trovi elirejon.

— Jen nun bonege! — aprobis Paulinjo.

Shi montrighis entute senkora virino kaj gajighis pro la musha malfelicho.

Kio do en tio estas bonega? Nur pripensu! Se homoj havus samajn flugilojn, kiel havas mushoj, kaj se oni metus mushkaptilojn grandajn kiel domo, ili ankau enflugus tien. Nia musho, instruita per la maldolcha sperto ech de la plej prudentaj mushoj, entute chesis kredi al homoj. Ili nur shajnas bonaj, sed esence ne estas tiaj! Ili okupas sin dum sia tuta vivo nur per tio, ke ili trompas konfidemajn malfelichajn mushojn. Ho, homo estas la plej ruza kaj malbona besto, vere!

Mushoj tre malmultighis pro chiuj malagrablajhoj, kaj poste okazis nova malfelicho. La somero pasis, komencighis pluvoj, ekblovis malvarma vento, kaj unuvorte farighis malagrabla vetero.

— Chu efektive pasis la somero? — miradis la restintaj vivaj mushoj. - Kiel do ghi jam sukcesis pasi? Tio estas nejusta.

Tio estis efektive pli fatala ol venenumitaj paperoj au vitraj mushkaptiloj. Oni povis serchi rifughejon kontrau la malbona vetero nur che sia plej granda malamiko, t.e. che sinjoro homo. Ho ve! nun la fenestroj jam ne estis malfermitaj tutan tagon, sed nur iufoje — la fenestretoj. Ech la suno mem lumas kvazau nur por trompi konfidemajn chambrajn mushojn. Kiel plachas al vi ekzemple tia afero? Matene la suno tiel gaje enrigardas en chiujn fenestrojn, kvazau ghi invitus chiujn mushojn en ghardenon. Oni povus opinii, ke revenis la somero… Kaj jen konfidemaj mushoj elflugas tra la fenestreto, sed la suno nur lumas, ne varmigas. Ili flugas reen, — la fenestreto estas fermita. Multe da mushoj pereis tiel dum malvarmaj autunaj noktoj, nur dank' al sia konfidemo.

— Ne, mi ne plu kredas, — parolis nia musho. - Nenion plu mi kredas… Se ech la suno trompas, al kiu oni povas konfidi?

Kompreneble kun alveno de l' autuno chiuj mushoj havis la plej malbonan humoron. La karaktero malbonighis preskau che chiuj. Antauaj ghojoj entute malestis. Chiuj havis tiel malgajajn vizaghojn kaj farighis tiel malviglaj kaj malkontentaj! Iuj ech komencis mordi, kio antaue tute ne okazis.

La karaktero de nia musho tiel malbonighis, ke ghi tute ne rekonis sin mem. Antaue, ekzemple, ghi kompatis aliajn mushojn, kiam ili pereis, sed nun ghi pensis nur pri si mem. Ghi ech ne hontis diri laute, ke ghi pensis sekrete:

— Nu, ili pereu — por mi pli multe restos!

Unue, la varmaj anguloj, en kiuj bonkonduta musho povas travivi la vintron, estas tute ne tiel multaj; due, estis tedaj aliaj mushoj, kiuj chie enighadis kaj ekkaptis el-sub la nazo plej bonajn pecojn kaj unuvorte kondutis sufiche senceremonie. Tempo estas nun por ripozi.