Fabeloj al Helenjo, стр. 4

Fabelo pri kulineto

I.

Kiel naskighis la kulineto — neniu vidis.

Tio chi okazis sunan printempan tagon. La kulineto chirkaurigardis kaj diris:

— Bone!…

Ordigis la kulineto siajn flugilojn, frotis la maldikajn piedetojn unu je alia, ankorau chirkaurigardis kaj diris:

— Kiel bone! Kia varma suno, kia blua chielo, kia verda herbeto — bone, bone! Kaj chio estas mia!…

Ankorau interfrotis la kulineto siajn piedetojn kaj ekflugis; shi flugadas, chion admiras kaj ghojas. Kaj malsupre la herbeto verdas, kaj en la herbeto kashighas la purpura floreto.

— Kulineto, venu al mi! — ekkriis la floreto.

La kulineto malsuprenighis teren, surrampis sur la floreton kaj komencis trinki la dolchan floran sukon.

— Kia bona vi estas, floreto! — diras la kulineto, frotante sian bushon per la piedetoj.

— Nu jes, bona, sed ho ve, mi ne scias iradi, — plendis la floreto.

— Kaj tamen estas bone, — certigis la kulineto. - Kaj chio estas mia…

Ankorau shi ne finis paroli, kiam surflugis kun zumado vila burdo rekte al la floreto.

— Zzz… Kiu enrampis en mian floreton? Zzz… Kiu trinkas mian dolchan sukon? Zzz… Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz… foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!

— Permesu, kion chi tio signifas? — ekpepis la kulineto. - Ja chio estas mia…

— Zzz… ne, mia!

La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. Shi sidighis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.

— Kia malghentilulo estas chi tiu burdo… Ech mirige!… Ankorau li volis piki… Tamen chio estas mia — suneto, kaj herbeto, kaj floretoj.

— Ne, ho pardonu — tio estas mia! — parolis vila vermeto, suprenrampanta laulonge sur shtipo de herbeto.

La kulineto konsideris, ke la vermeto ne scias flugi kaj ekparolis pli kuraghe:

— Pardonu min, vermeto, vi eraras… Mi ne malhelpas vin rampi, do vi ne disputu kun mi!

— Bone, bone… Sed vi nur ne tushu mian herbeton. Mi ne shatas chi tion, mi devas konfesi. Tro multaj el vi flugadas chi tie. Vi estas popolo malserioza, sed mi estas serioza vermeto… Mi diras malkashe: chio apartenas al mi. Jen mi surrampos sur herbeton kaj ghin formanghos; enrampos mi en kian ajn floreton mi volos kaj ankau formanghos ghin. Ghis revido!…

II.

Post kelkaj horoj la kulineto sciis chion, nome, ke krom suno, blua chielo kaj verda herbeto ekzistas ankorau la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj kaj la diversaj pikiloj sur la floroj. Unuvorte, shi eksentis grandan chagrenon. La kulineto ech ofendighis. Efektive, shi estis certighinta, ke chio apartenas al shi kaj estas kreita por shi, sed aliaj opinias tion saman. Ne, tio estas ne vera… ne povas esti!

Flugas la kulineto pluen kaj vidas… akvon.

— Nu, chi tio estas ankau mia! — gaje ekpepis shi. - Mia akvo… Ha, kiel estas gaje! Tie chi estas la herbeto, la floretoj.

Dume al la kulineto flugas renkonte aliaj kulinetoj.

— Bonan tagon, fratino!

— Bonan tagon, bonulinoj! Ja mi jam ekenuis flugadi sola. Kion vi faras chi tie?

— Ni ludas, fratino! Venu do al ni. Che ni estas gaje… Chu vi antau nelonge naskighis?

— Nur hodiau… La burdo preskau pikis min; poste mi vidis vermon. Mi opiniis, ke chio estas mia, sed ili diras, ke chio estas ilia.

Aliaj kulinetoj trankviligis la gastinon kaj invitis shin ludi kune. Super la akvo la kulinoj ludis kolone: ili turnadas, flugadas, pepadas. Nia kulineto ech malfacile spiras pro ghojo kaj hodiau tute forgesas koleran burdon kaj seriozan vermon.

— Ha, kiel bone!… - murmuretas shi kun ravo. - Chio estas mia: kaj suneto, kaj herbeto, kaj akvo. Pro kio aliaj koleras, mi entute ne komprenas. Chio estas mia, sed mi neniun malhelpas vivi: ili chiuj flugadu, zumadu, gaju. Mi permesas…

Finis la kulineto ludi kaj gaji kaj sidighis por ripozi sur marcha kariko. [2] Necesas ja ripozi, efektive. La kulineto rigardas, kiel gajas shiaj fratinetoj; subite alflugas pasero; de kie nur li ekaperis? Tiel ege li preterflugis, kvazau jhetita shtono.

— Ha! Ho! — ekkriis la kulinetoj kaj disflugis chiuflanken.

Kiam la pasero forflugis, mankis tuta deko da kulinetoj.

— Ha, rabisto! — mallaudis la maljunaj kulinetoj. - Tutan dekon li mormanghis…

Chi tiu estis pli malbona, ol la burdo. La kulineto komencis timi kaj kashighis kun aliaj junaj amikinoj ankorau pli profunde en la marcha herbo. Sed chi tie alia malbono; du kulinetojn formanghis la fisho, du aliajn — la rano.

— Kion do signifas tio? — miris la kulineto. - Chi tio estas vere tute nebona… Ja neeble estas vivi. Ha, kiaj malbonuloj!

Bone, ke estis multe da kulinetoj kaj neniu rimarkis la malpliighon. Nu, alflugis ankorau novaj kulinetoj, kiuj jhus naskighis. Ili flugadis kaj pepadis:

— Chio estas nia… Chio estas nia…

— Ne, ne chio estas nia, — ekkriis al ili nia kulineto. - Ekzistas ankorau la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj, la malbonaj paseroj, la fishoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!

Cetere, venis la nokto, kaj chiuj kulinetoj kashighis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disshutighis la steloj sur la chielo, suprenighis la luno, kaj chio rebrilis en akvo.

Ha, kiel estis bone!

— Mia luno, miaj steloj, — pensis nia kulineto, sed shi diris tion al neniu: oni ja povus ech tion chi forpreni…

III.

Tiel pasigis la kulineto la tutan someron. Multe shi gajis, sed ankau estis multe da malagrablajhoj. Dufoje preskau glutis shin la lerta hirundo; poste nerimarkeble alshtelighis la rano, — nu, ja multajn malamikojn havas la kulinetoj! Tamen, estis ankau ghojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun viraj lipharetoj, kiu diris:

— Kiel bela vi estas, kulineto… Vivu kun mi…

Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. Chiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj ech ili ne rimarkis, kiel la somero pasas. Komencighis la pluvoj, la malagrablaj noktoj. Nia kulineto naskis ovetojn, kushigis ilin en densan herbon kaj diris:

— Ho, kiel mi estas laca!

Neniu vidis, kiel la kulineto mortis. Nu ja, shi ne mortis, sed nur ekdormis por la vintro; en printempo shi revekighos kaj denove vivos.

2

Lat. carex