Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 9

Sabrodentaj tigroj

Ci-vespere ili iris longe kaj haltis por tranokti sub multbranca arbo. Fera Hakisto preparis hejtlignon kaj faris grandan lignofajron, apud kiu Elli fartis tre komforte. Si invitis la amikojn por dividi la plezuron, tamen Timigulo kategorie rifuzis, foriris de la fajro malproksimen kaj atente zorgis por ke ec ne unu fajrero trafu lian kostumon.

— Mia pajlo kaj fajro — estas la ajoj, kiuj ne povas esti najbaroj, — klarigis li.

Ankau Timema Leono ne volis proksimigi al la lignofajro.

— Ni sovagaj bestoj ne tre satas fajron, — diris Leono.- Poste, car mi estas en via kompanio, Elli, mi, povas esti, alkutimigos. Sed nun gi min tro timigas ankorau…

Nur Totocjo, ne timanta fajron, kusigis sur la genuojn de Elli, duonfermis siajn malgrandajn brilantajn okuletojn kaj guis varmon. Elli poduone dividis kun Totocjo la lastan pecon da pano.

— Kion mi mangos de nun? — demandis si, spareme kolektante la panerojn.

- Cu vi volas, ke mi kaptu en la arbaro damaon? — demandis Leono.- Vere, vi homoj, havas malbonan guston kaj preferas frititan viandon kontrau la kruda, sed vi povas friti gin en la brago.

— Ho, nur neniun murdu! — ekpetegis Fera Hakisto.- Mi tiel ploros pri la malfelica damao, ke cioma oleo ne suficos por lubriki mian vizagon…

— Kiel vi deziras, — grumblis Leono kaj foriris en la arbaron. Li revenis de tie ne baldau, kusigis kun sata murmuro malproksime de la lignofajro kaj fiksis al la fajro siajn flavajn okulojn kun mallargaj fendetoj de pupiloj.

Por kio Leono iris en la arbardensejon neniu sciis. Li mem silentis kaj la aliaj ne demandis.

Ankau Timigulo venis en la arbaron kaj li sukcesis trovi arbon sur kiu kreskis nuksoj. Li desiris ilin per siaj molaj neobeemaj fingroj. La nuksoj glitis el liaj manoj kaj li devis kolekti ilin sur herbo. En la arbaro estis mallume kvazau en kelo kaj nur al Timigulo, kiu povas vidi nokte kaj tage, tio ne malhelpis. Sed kiam li kolektis la plenmanojn da nuksoj, ili subite falis el liaj manoj kaj li devis komenci cion denove. Tamen Timigulo kun plezuro kolektis la nuksojn car timis veni al la fajro. Nur kiam li ekvidis, ke la lignofajro komencis estingigi, li proksimigis al Elli kun la korbo plena de nuksoj kaj la knabino dankis lin pro la laboro.

Matene Elli mangis la nuksojn. Si proponis ilin al Totocjo, sed la hundeto kun malsato turnis la nazon: fruvekiginte li kaptis en la arbaro grasan muson (felice Hakisto ne vidis tion).

La vojagantoj denove movis sin al Smeralda Urbo. Tiu ci tago donis al ili multe da aventuroj. Post preskau unu horo ili haltis antau ravino, kiu etendigis tra la arbaro dekstren kaj liven gis kie la okuloj vidis.

La ravino estis larga kaj profunda. Kiam Elli rampis al gia rando kaj ekrigardis malsupren, si ekhavis vertigon kaj si nevole resovigis malantauen. Sur la fundo de la abismo estis akraj stonoj kaj inter ili susuris nevidebla fonto.

La deklivoj de la ravino estis vertikalaj. La vojagantoj staris malgaje, kaj al ili sajnis, ke la vojago al Gudvin finigis kaj ili devas iri reen. Timigulo embarasite balancis la kapon, Fera Hakisto premis la manojn al la brusto, kaj Leono malgaje mallevis la muzelon.

— Do kion fari? — demandis Elli malespere.

— Mi ne povas imagi, — malgaje respondis Fera Hakisto, kaj Leono embarasite gratis la nazon per piedo.

Timigulo diris:

— Ho, kia granda kavo! Trans gin ni ne povas salti. Ci tie ni restos!

— Versajne, mi povas transsalti, — diris Leono, mezurinte perrigarde la distancon.

— Sekve vi transportos nin? — konjektis Timigulo.

— Mi provos, — diris Leono.- Kiu audacas esti la unua?

— Versajne mi devas fari tion, — diris Timigulo. - Se vi falos, Elli disbatigos gismorte kaj al Fera Hakisto estos malbone. Sed mi ne kontuzigos, estu trankvilaj!..

- Cu mi mem timas fali au ne? — kolere interrompis Leono la babiladon de Timigulo.- Do, se nenion ni povas fari, mi saltos. Sidigu!

Timigulo grimpis sur lian dorson, kaj Leono premis sin ce la rando de la fendego, preparante sin al salto.

— Kial vi ne kurstartas? — demandis Elli.

— Tio ne estas la leona moro. Ni saltas de samloke.

Li faris grandegan salton kaj sukcese transsaltis en la alian flankon. Ciuj ekgojis, kaj Leono desidiginte Timigulon tuj saltis reen.

Poste sursidigis Elli. Tenante Totocjon per unu mano, per la alia si krocigis al la rigida kolhararo de Leono. Elli ekflugis en aeron, kaj al si sajnis, ke si denove suprenigas en Murdanta Dometo. Sed si ne sukcesis ektimi car tuj atingis la solidan teron.

La lasta estis transportita Fera Hakisto, kiu apenau ne perdis dum la salto sian capel-funelon.

Post kiam Leono ripozis, la vojagantoj movis sin pluen lau la vojo, pavimita per flavaj brikoj. Elli konjektis, ke la ravino aperis, versajne, pro tertremo, post kiam oni konstruis la vojon en Smeraldan Urbon. Elli audis, ke pro la tertremoj en la tero povas aperi krevajoj. Vere, la patro ne rakontis al si pri tiaj grandegaj krevajoj, sed ja la lando de Gudvin estis tute neordinara kaj cio en gi estis ne tia, kiel en la alia mondo.

Post la ravino lau ambau flankoj de la vojo etendigis pli malgaja arbaro kaj igis mallume. El la densejo audigis obtuza snufo kaj longsona mugo. La vojagantoj eksentis teruron, kaj Totocjo kasis sin inter la gamboj de Leono, car opiniis nun, ke Leono estas pli forta ol Fera Hakisto. Timema Leono informis la kunulojn, ke en ci tiu arbaro logas sabrodentaj tigroj.

— Kio estas tiuj bestoj? — sciigis Fera Hakisto.

— Ili estas teruraj monstroj, — timeme flustris Leono. - Ili estas multe pli grandaj ol la aliaj tigroj, logantaj en la aliaj partoj de la lando. El iliaj supraj makzeloj eligas kojnodentoj kvazau sabroj. Per tiuj kojnodentoj la tigroj povas trapiki min kvazau katidon… Mi terure timas la sabrodentajn tigrojn…

Ciuj tuj igis silentemaj kaj komencis pli atente pasi sur flavaj brikoj.

Elli diris flustre:

— Mi legis en libro, ke la sabrodentaj tigroj logis en Kansaso en la antikva tempo, sed poste ciuj mortis, sed ci tie, versajne, ili logas gis nun…

— Jes, ili logas, bedaurinde, — eldiris Timema Leono. - Mi vidis unu demalproksime kaj poste malsanis pro teruro…

— Dum ci tiu parolado la vojagantoj subite venis al sekva ravino, kiu okazis pli larga kaj profunda ol la unua. Rigardinte gin, Leono rifuzis salti: tio estis ne por liaj fortoj. Ciuj staris silente, ne sciante kion fari. Subite Timigulo diris:

— Jen sur la rando kreskas granda arbo. Hakisto dehaku gin tiel, ke gi falu trans la abismon kaj ni ekhavos ponton.

— Estas bone elpensite! — admiris Leono. - Oni povas opinii, ke vi tamen havas cerbon en la kapo.

— Ne, — modeste eldiris Timigulo, por ciu okazo tusinte la kapon. - Mi simple rememoris, ke la samon faris Fera Hakisto, kiam ni savis Elli de Hommangulo.

Per kelkaj fortaj batoj de la toporo Fera Hakisto duonhakis la arbon, kaj poste ciuj vojagantoj, inkluzive Totocjon, sin apogis al la trunko, iu per la manoj, iu per piedoj kaj frunto. La arbo krakis kaj gia pinto falis sur la alian flankon de la ravino.

— Hura! — kune kriis ciuj.

Sed apenau la vojagantoj ekiris lau la trunko, apogante sin per la brancoj, tuj el la arbaro audigis longsona mugo kaj al la ravino elkuris du furiozaj bestoj kun kojnodentoj, elsovigantaj el la faukoj, kvazau brilantaj blankaj sabroj.

— La sabrodentaj tigroj… — flustris Leono, tremante kvazau folio.

— Trankviligu! — kriis Timigulo. - Transiru!

Leono, irante malantau ciuj, turnis sin al la tigroj kaj eligis tian ekskluzivan mugon, ke Elli pro timo apenau ne falis en la abismon. La monstroj haltis kaj rigardis al Leono, ne komprenante, kiel tia malgranda besto povas tiel laute mugi.

Tiu prokrasto donis eblecon al la vojagantoj transiri la ravinon, kaj Leono per tri saltoj atingis ilin. La sabrodentaj tigroj ekvidis, ke la casajo forkuras kaj enpasis sur la ponton. Ili iris lau la arbo, de tempo al tempo haltis, mallaute sed minace mugis kaj brilis per la blankaj kojnodentoj. Ilia aspekto estis tiel terura, ke Leono diris al Elli:

— Ni pereos! Kuru, sed mi provos deteni tiujn bestiojn. Bedaurinde mi ne sukcesis ricevi de Gudvin almenau iomete da braveco! Tamen mi batalos gis la morto.

En la pajlan kapon de Timigulo ci-tage venis brilaj pensoj. Pusinte Hakiston li kriis:

— Haku la arbon!

Fera Hakisto ne longe atendis. Li faris per sia grandega toporo tiajn furiozajn batojn, ke post du-tri svingoj li dishakis la pinton de la arbo kaj la trunko sen la apogo brue falis en la abismon.

La grandegaj bestoj falis kun gi kaj disbatigis sur akraj stonoj sur la fundo de la ravino.

— Uf! — diris Leono kun profunda ekspiro pro trankviligo kaj solene donis al Timigulo piedon. - Dankon! Ni ankorau vivos, car mi preskau adiauis al la vivo. Ne tre agrable estas trafi sur la dentojn de tiuj monstroj! Cu vi audas kiel batas mia koro?

— Ve! — malgaje sopirgemis Fera Hakisto. - Mi volus, ke ankau mia koro tiel batu!

La amikoj hastis lasi la malgojan arbaron, el kiu povis elsalti aliaj sabrodentaj tigroj.

Sed Elli tiel lacigis kaj ektimis, ke ne povis iri. Leono sidigis sin kaj Totocjon sur sian dorson kaj la vojagantoj rapide iris antauen. Kiel ili ekgojis vidinte baldau, ke la arbaro igas pli maldensa kaj la arboj pli maldikaj! La suno per la gajaj radioj lumigis la vojon, kaj baldau la vojagantoj venis al bordo de larga kaj rapidflua rivero.

— Nun ni povas trankviligi, — goje diris Leono. - La tigroj neniam eliras el sia arbaro: ci tiuj bestegoj ial timas vastan spacon…

Ciuj sopirgemis libere, tamen aperis nova problemo.

— Kiel ni transiros? — diris Elli, Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totocjo, kaj ciuj kune ekrigardis al Timigulo — ili jam konvinkigis, ke liaj sago kaj kapabloj kreskas ciuhore.

Flatita per komuna atento, Timigulo faris gravan aspekton kaj tusis per fingro la frunton. Pensis li ne tre longe.

— Ja akvo ne estas la solida tero, kaj la solida tero ne estas akvo! — grave eldiris li. - Trans la riveron ni ne povas iri perpiede, sekve…

— Sekve? — demandis Elli.

— Sekve, Fera Hakisto devas fari floson kaj ni transflosos la riveron!

— Kiel saga vi estas! — admire ekkriis ciuj.

— Ne, mi ankorau ne estas saga, sed nur sin-don-em-a, — oponis Timigulo.- Kiam mi ricevos de Gudvin cerbon, tiam mi cesos esti sin-don-em-a kaj farigos saga.