Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 8

Renkonto kun Timema Leono

Ci-nokte Elli dormis en arbkavo en mola lito el musko kaj folioj. Sia dormo estis maltrankvila: al si songis, ke si kusas snurita kaj Hommangulo levis sian manon kun granda trancilo. La knabino eligis krion kaj vekigis.

Matene ili startis. La arbaro estis malgaja. Malantau la arboj audigis bestaj mugoj. Elli ektremis ciufoje de timo kaj Totocjo subpreminte la voston premis sin al la piedoj de Fera Hakisto: li tre estimis lin post la venko super Hommangulo. La vojagantoj iris, kviete parolante pri la hierauaj eventoj, kaj gojis pri la savo de Elli. Hakisto ne cesigis laudi la konjektemon de Timigulo.

— Kiel vi lerte jetis vin sub la piedojn de Hommangulo, amiko Timigulo! — parolis li.- Cu ne aperis en via kapo cerbo?

— Ne, tie estas pajlo… — respondis Timigulo, tusinte sian kapon.

La trankvila parolado estis cesigita per tondra mugo. Sur la vojon elsaltis grandega Leono. Unubate li jetis Timigulon aeren; tiu flugis kapreole kaj falis sur randon de la vojo sternigante kvazau cifono. Leono frapis Feran Hakiston per piedo, kaj la ungegojn knaris sur la fero, kaj Hakisto de la puso eksidis kaj la funelo falis de-sur lia kapo.

La eta Totocjo brave sin jetis al la malamiko.

La grandega besto malfermis la faukon por engluti la hundeton, sed Elli kurage elkuris antauen kaj baris per si Totocjon.

— Haltu! Ne tusu Totocjon! — kolere kriis si.

Leono mire ekstaris.

— Pardonu min, — pravigis sin Leono, — sed mi ne formangis lin.

— Tamen vi intencis fari tion. Kial vi ne hontas ofendi la malfortajn! Vi estas reala poltrono!

— Sed… Kiel vi eksciis, ke mi estas poltrono? — demandis la konsternita Leono.- Cu iu diris al vi?..

— Mi mem vidas tion lau viaj agoj!

— Mirinde… — konfuzite elparolis Leono.- Mi penas kasi mian timemon, sed la afero tutegale evidentigas. Mi ciam estis poltrono, tamen nenion povis sangi!

— Komprenu nur: vi frapis la malfelican pajlostopitan Timigulon!

- Cu li estas stopita per pajlo? — demandis Leono, mire rigardinte al Timigulo.

— Certe, — respondis Elli, ankorau kolera kontrau Leono.

— Nun mi komprenas, kial li estas tiel mola kaj malpeza, — diris Leono.- Sed cu tiu, la dua, — ankau estas stopita?

— Ne, li estas fera.

— Aha! Estas klare kial mi apenau ne rompis miajn ungegojn. Sed kio estas tiu malgranda besteto, kiun vi tiel amas?

— Li estas mia hundeto, Totocjo.

- Cu li estas fera au pajlostopita?

— Nek tia, nek alia. Li estas reala hundeto, el viando kaj ostoj.

— Vi nur imagu, tiel malgranda, sed ja estas tiel kuraga! — miregis Leono.

— En Kansaso ciuj hundoj estas tiaj! — fiere eldiris Totocjo.

— La komika besto! — diris Leono. - Nur tia poltrono, kiel mi, povis ataki tiun etulon…

— Kial vi estas tia poltrono? — demandis Elli, mire rigardante la grandegan Leonon.

— Mi naskigis tia. Certe, ciuj opinias, ke mi estas kuraga: ja Leono estas la rego de la bestoj. Kiam mi mugas, — kaj mi mugas tre laute, vi audis tion, — la bestoj kaj homoj forkuras de mia vojo. Sed se elefanto au tigro atakus min, mi tre ektimus, honestan vorton! Estas bone, ke neniu scias, kia mi estas poltrono, — diris Leono, visante la larmojn per la lanuga pinto de la vosto. - Mi tre hontas, tamen ne povas refari min.

— Povas esti, ke vi havas kormalsanon? — demandis Hakisto.

— Eblas, — konsentis Timema Leono.

— La felica! Mi ec ne povas kormalsani: mi ne havas koron.

— Se mi ne havus koron, — mediteme diris Leono, — eble mi ne estus poltrono.

— Bonvolu diri, cu vi iam batalis kontrau aliaj Leonoj? — ekinteresigis Totocjo.

— Apenau mi povas fari tion… Mi forkuras de ili kvazau de la pesto, — konfesis Leono.

— Fi! — moke snufis la hundeto. - Do por kio vi taugas?

- Cu vi havas cerbon? — demandis Leonon Timigulo.

— Havas, versajne. Tamen mi neniam gin vidis.

— Mia kapo estas pajlostopita kaj mi iras al Grandega Gudvin por peti iomete da cerbo, — diris Timigulo.

— Sed mi iras al li por ricevi koron, — diris Fera Hakisto.

— Sed mi iras por peti lin, ke li revenigu min kun Totocjo en Kansason…

— Kie mi kvitigos kun najbara hundido, la fanfarona Hektoro, — aldiris la hundeto.

- Cu Gudvin estas tiel potenca? — miris Leono.

— Por li tio estas tre facila, — respondis Elli.

- Cu li ne donos al mi ci-okaze iomete da braveco?

— Por li tio estas same facila kiel doni al mi cerbon, — certigis Timigulo.

— Au doni al mi koron, — aldonis Fera Hakisto.

— Au revenigi min en Kansason, — finis Elli.

— Do prenu min en vian kompanion, — diris Timema Leono. - Ah, se mi povus ricevi iomete da braveco… Ja tio estas mia la plej intima deziro!

— Mi tre gojas! — diris Elli. - Tio estas la tria deziro, kaj se ciuj tri plenumigos, Gudvin revenigos min en la patrujon. Ni iru kune…

— Kaj estu nia bona amiko, — diris Fera Hakisto. - Vi forpelos de Elli la aliajn bestojn. Versajne ili estas pli malkuragaj ol vi, car forkuras nur pro via mugo.

— Ili estas malbravuloj, — murmuris Leono, — sed mi ne farigas pli kuraga pro tio.

La vojagantoj movis sin pluen, kaj Leono iris gravpase apud Elli. Al Totocjo komence ne placis tiu kunulo. Li memoris kiel Leono volis lin engluti. Tamen baldau li kutimigis al Leono kaj ili farigis bonaj amikoj.