Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 6

Savo de Fera Hakisto

Elli vekigis. Timigulo sidis sur la sojlo kaj Totocjo pelis sciurojn en la arbaro.

— Necesas trovi akvon, — diris la knabino.

— Por kio vi bezonas akvon?

— Mi volas lavi min kaj trinki. Seka mangopeco ne iras en gorgo.

— Fi, kiel estas maloportune esti farita el viando kaj ostoj! — mediteme diris Timigulo.- Vi devas dormi, mangi kaj trinki. Cetere vi havas cerbon kaj pro tio eblas toleri ci tiujn malagrablajojn.

Ili trovis fonton, kaj Elli kun Totocjo matenmangis. En la korbo restis ankorau iomete da pano. Elli preparis sin por la vojago, sed subite ekaudis gemon en la arbaro.

— Kio estas? — demandis si time.

— Mi ne scias, — respondis Timigulo.- Ni iru kaj rigardu.

La gemo audigis denove. Ili komencis trapenetri la densejon. Baldau ili ekvidis inter la arboj figuron. Elli alkuris kaj ekhaltis kun mira krio.

Ce duonhakita arbo kun alte levita toporo en la manoj staris homo, tutefarita el fero. La kapo, brakoj kaj gamboj estis ligitaj al la fera korpo per carniroj; surkape anstatau capo estis kupra funelo, la kravato cirkau la kolo estis fera. La homo staris senmove kun large malfermitaj okuloj.

Totocjo kun arda bojo provis mordi piedon de la nekonato kaj desaltis kun jelpo: li apenau ne rompis la dentojn.

— Kia fiago, hav-hav-hav! — plendis li. - Kiel vi ne hontas sovi al deca hundo ferajn piedojn?..

— Versajne, li estas arbara timigilo? — konjektis Timigulo.- Mi ne komprenas nur, kion li ci tie gardas?

- Cu estas vi kiu gemis? — demandis Elli.

— Jes… — respondis la fera homo.- Jam la tutan jaron neniu venis por helpi al mi…

— Sed kion necesas fari? — demandis Elli, kortusita per plenda voco de la nekonato.

— Miaj artikoj rustigis kaj mi ne povas movigi. Sed se vi min lubrikos, mi estos kvazau nova. Vi trovos la lubrikilon en mia kabano sur la breto.

Elli kun Totocjo forkuris, sed Timigulo iris cirkau Fera Hakisto kaj scivoleme rigardis lin.

— Diru, amiko, — interesigis Timigulo, — cu la jaro — tio estas longe?

— Certe! La jaro — tio estas longe, tre longe. Tio estas ec tricent sesdek kvin tagoj!..

— Tricent… sesdek… kvin… — ripetis Timigulo.- Sed cu tio estas pli ol tri?

— Kiel stulta vi estas! — respondis Hakisto.- Vi, versajne, tute ne povas kalkuli?

— Vi eraras! — fiere oponis Timigulo.- Mi tre bone kalkulas! — kaj li komencis kalkuli, helpe de la fingroj: — La mastro faris min — unu! Mi kverelis kun korniko — du! Elli demetis min de paliso — tri! Sed nenio plu okazis kaj sekve mi ne plu bezonas kalkuli!

Fera Hakisto tiel miris, ke ec ne povis oponi. Tiutempe Elli alportis la lubrikilon.

— Kie oleumi vin? — demandis si.

— Komence la kolon, — respondis Fera Hakisto.

Kaj Elli lubrikis la kolon, sed gi tiel rustigis, ke Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, gis la kolo cesis knari.

— Nun, bonvolu, la brakojn!

Kaj Elli komencis lubriki la artikojn de la brakoj, kaj Timigulo karese levis kaj mallevis la brakojn de Hakisto gis ili vere farigis kvazau novaj. Tiam Fera Hakisto profunde enspiris kaj forjetis la toporon.

— Uf, kiel estas bone, — diris li. - Mi levis supren mian toporon antau ol rustigi kaj nun tre gojas lasi gin. Do nun donu al mi lubrikilon, mi oleumos miajn gambojn kaj cio estos en ordo.

Lubrikinte la gambojn tiel, ke li povis libere movi ilin, Fera Hakisto multfoje dankis Elli, car li estis tre gentila.

— Mi starus ci tie gis transformigo en feran polvon. Vi savis mian vivon. Kiu vi estas?

— Mi — Elli, kaj jen estas miaj amikoj…

— Toto!

— Timigulo! Mi estas pajlostopita!

— Pri tio oni povas konjekti lau via parolado, — rimarkis Fera Hakisto.- Sed kiel vi trafis ci tien?

— Ni iras en Smeraldan Urbon al Grandega Magiisto Gudvin kaj pasigis nokton en via kabano.

— Por kio vi iras al Gudvin?

— Mi volas, ke Gudvin revenigu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo, — diris Elli.

— Sed mi volas peti lin doni iomete da cerbo por mia pajla kapo, — diris Timigulo.

— Sed mi simple iras, car amas Elli kaj mia devo estas gardi sin kontrau la malamikoj! — diris Totocjo.

Fera Hakisto profunde enpensigis.

— Kiel vi opinias, cu Gudvin povas doni al mi koron?

— Mi opinias, ke li povas, — respondis Elli.- Por li tio ne estas malpli facila ol doni al Timigulo cerbon.

— Do jen, se vi prenos min en vian kompanion, mi iros kun vi en Smeraldan Urbon kaj petos Grandegan Gudvin doni al mi koron. Ja havi koron estas la plej intima mia deziro!

Elli goje ekkriis:

— Ah, miaj amikoj, kiel mi gojas! Nun vi estas duope, kaj vi havas du intimajn dezirojn!

— Nagu… tio estas iru kun ni, — bonanime konsentis la Timigulo.

Fera Hakisto petis Elli plenigi la lubrikilon per oleo kaj meti gin sur la fundon de la korbeto.

— Mi povas trafi sub pluvon kaj rustigi, — diris li, — kaj sen lubrikilo por mi estos malbone…

Poste li levis la toporon, kaj ili ekiris tra la arbaro al la vojo, pavimita per flavaj brikoj.

Granda felico estis por Elli kaj Timigulo trovi tian fortan kaj lertan kunvojaganton kiel Fera Hakisto.

Kiam Hakisto rimarkis, ke Timigulo sin apogas per malglata multbrancera klabo, li tuj detrancis rektan brancon de arbo kaj faris por la kunulo oportunan firman bastoneton.

Baldau la vojagantoj venis al tiu loko kie la vojo kovrigis je arbustoj kaj farigis netrairebla. Sed Fera Hakisto eklaboris per sia grandega toporo kaj rapide purigis la vojon.

Elli iris mediteme kaj ne rimarkis ke Timigulo falis en kavon. Li devis voki la amikojn por ke ili helpu.

— Kial vi ne cirkauiris? — demandis Fera Hakisto.

— Mi ne scias! — sincere respondis Timigulo. - Vidu, ke mia kapo estas pajlostopita, kaj mi iras al Gudvin por peti iomete da cerbo.

— Aha! — diris Hakisto. - Ciuokaze, cerbo ne estas la plej bona ajo en la mondo.

— Kial ne? — miris Timigulo. - Kial vi opinias tiel?

— Antaue mi havis cerbon, — klarigis Fera Hakisto. - Sed nun, kiam mi devas elekti inter cerbo kaj koro, mi preferas koron.

— Sed kial? — demandis Timigulo.

— Auskultu mian historion, kaj vi cion komprenos.

Kaj dum ili iris, Fera Hakisto rakontis al ili sian historion:

— Mi estas hakisto. Kiam mi farigis plenaga mi decidis edzigi. Mi amis tutkore bonan junulinon kaj tiam mi ankorau estis el viando kaj ostoj, kiel ciuj homoj. Sed malica onklino, kun kiu logis la junulino, ne volis disigi kun si, car la junulino laboris anstatau si. La onklino venis al sorcistino Gingema kaj promesis kolekti korbon plenan de la plej grasaj hirudoj, se si malarangos la geedzigan feston…

— La malica Gingema estas murdita! — interrompis Timigulo.

— De kiu?

— De Elli? Si flugis en Murdanta Dometo kaj — krak! krak! — falis sur la kapon de la sorcistino.

— Bedaurinde tio ne okazis pli frue! — veis Fera Hakisto kaj daurigis: — Gingema ensorcis mian toporon kaj gi rikocetis de arbo kaj forhakis mian maldekstran gambon. Mi tre cagrenigis: ja sen gambo mi ne povis esti hakisto. Mi venis al forgisto kaj li faris por mi bonegan feran gambon. Gingema denove ensorcis mian toporon kaj gi forhakis mian dekstran gambon. Mi denove venis al forgisto. La junulino amis min kiel antaue kaj ne rifuzis farigi mia edzino. "Ni sparos je botoj kaj pantalonoj," — parolis si al mi. Tamen la malica sorcistino ne trankviligis: ja si tre volis ricevi la tutan korbon da hirudoj. Mi perdis la brakojn, kaj forgisto faris por mi la ferajn. Kiam la toporo forhakis mian kapon mi opiniis, ke tio estis la fino por mi. Sed pri tio eksciis la forgisto kaj faris por mi bonegan feran kapon. Mi daurigis labori kaj mi kaj la junulino kiel antaue amis unu la alian…

— Sekve vin oni faris iom post iom, — mediteme rimarkis Timigulo. - Sed min mia mastro faris dum unu fojo…

— Plej malbone estis poste, — malgaje daurigis Hakisto. - La malica Gingema, vidinte, ke si ne povas sukcesi, decidis fine ekstermi min. Si ankoraufoje sorcis la toporon, kaj gi dishakis mian korpon poduone. Sed felice, la forgisto denove eksciis tion, faris la feran korpon kaj ligis al gi per carniroj miajn kapon, brakojn kaj gambojn. Sed — ve! — mi ne plu havis koron: la forgisto ne scipovis gin enmeti. Kaj mi pensis, ke mi, la homo sen koro, ne rajtas ami la junulinon. Mi redonis al mia fiancino sian vorton kaj deklaris, ke si estas libera de sia juro. La stranga junulino ial ne gojis al tio, diris, ke amas min kiel antaue kaj atendos min gis mi decidsangos. Kion si faras nun, mi ne scias: ja mi ne vidis sin dum pli ol jaro…

Fera Hakisto gemis, kaj larmoj glitis el liaj okuloj.

— Gardu vin! — ekkriis Timigulo kaj visis liajn larmojn per helblua naztuko. - Ja vi rustigos de la larmoj!

— Mi dankas vin, mia amiko! — diris Hakisto. - Mi forgesis, ke mi ne rajtas plori. Akvo en ciuj formoj estas malutila por mi… Do mi fieris mian novan feran korpon kaj jam ne timis la sorcitan toporon. Por mi estis dangera nur rusto, sed mi ciam kunhavis lubrikilon. Nur unu fojon mi forgesis gin kaj trafis sub pluvegon kaj tiel rustigis, ke ne povis demovi min de la loko, gis vi savis min. Mi certas, ke tiun pluvegon sendis por mi la malica Gingema… Ah, tio estas terura — stari la tutan jaron en arbaro kaj pensi, ke mi ne havas koron!

— Kun tio kompareblas nur starado sur paliso meze de tritika kampo — interrompis Timigulo. - Sed vere, preter vagis homoj kaj eblis paroli kun kornikoj…

— Kiam oni min amis, mi estis la plej felica homo, — daurigis Fera Hakisto, sopire. - Se Gudvin donos al mi koron, mi revenos en la landon de la Maculoj kaj edzigos je la junulino. Povas esti, ke si atendas min gis nun…

— Sed mi, — obstine diris Timigulo, — ec nun preferas cerbon: kiam forestas cerbo, tiam koro estas senutila.

— Sed, mi bezonas koron — oponis Fera Hakisto. - Cerbo ne faras homon felica, sed felico estas la plej valora ajo kiu ekzistas en la mondo.

Elli silentis, car ne sciis, kiu el siaj novaj amikoj pravas.