Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 4

Timigulo

Elli jam iris dum kelkaj horoj kaj lacigis. Si sidigis por ripozi ce helblua plektobarilo, trans kiu etendigis kampo de matura tritiko.

Ce la barilo staris longa stango sur kiu estis fiksita pajlostopita figuro por forpeli la birdojn. La kapo de la figuro estis farita el saketo stopita per pajlo kun pentritaj okuloj kaj buso simile al komika homa vizago. La birdotimigilo estis vestita en eluzitan helbluan kaftanon; ie el truoj de la kaftano elsovigis pajlo. Sur la kapo estis malnova frotita capelo kun fortrancitaj tintiloj, sur la piedoj — malnovaj helbluaj vadbotoj, kiajn portis la viroj de ci tiu lando.

La birdotimigilo havis amuzan kaj bonaniman aspekton.

Elli atente rigardis ridindan pentritan vizagon de la birdotimigilo kaj miris, kiam ekvidis, ke gi subite palpebrumis al si per la dekstra okulo. Si decidis, ke si misvidis tion: ja la birdotimigiloj neniam palpebrumas en Kansaso. Sed la figuro kapsignis kun la plej amika aspekto.

Elli ektimis, sed la brava Totocjo kun bojo jetis sin al la plektobarilo trans kiu staris la stango kun la birdotimigilo.

— Bonan nokton! — diris la birdotimigilo per iomete rauka voco.- Pardonu min, mi volis diri — bonan tagon!

- Cu vi povas paroli? — miris Elli.

— Ne tre bone, — konfesis la timigilo.- Mi ankorau miksas vortojn, ja oni min faris antaunelonge. Kiel vi fartas?

— Dankon, bone! Diru, cu vi havas intiman deziron?

— Mi? Ho, mi havas ec amason da deziroj! — kaj la birdotimigilo rapide komencis trakalkuli: — Unue, mi bezonas argentajn tintilojn por la capelo, due — mi bezonas novajn botojn, trie…

— Ho, suficas, suficas! — interrompis Elli. - Kiu el ili estas la plej intima?

— La plej-plej? — la birdotimigilo iomete pensis. - Mi volus ke oni min sidigu sur stangon!

— Sed vi jam sidas sur la stango, — Elli ekridis.

— Vere, — konsentis la timigilo.- Cu vi rimarkas, kia mi estas misparolulo. Sekve, deprenu min de ci tie!… Estas tre enue elstari ci tie tutan tagon kaj nokton kaj timigi acajn kornikojn, kiuj interalie tute min ne timas!

Elli klinis la palison kaj alkrociginte per ambau manoj al la birdotimigilo fortiris lin.

— Mi estas treege banka… tio estas danka! — elspiregis la birdotimigilo, kiam li trafis la teron. - Mi sentas min kvazau nova homo. Se akiri ankorau argentajn tintilojn por la capelo kaj novajn vadbotojn!

La birdotimigilo glatigis la kaftanon, deskuis pajlerojn kaj, riverencinte per piedo, prezentis sin al la knabino:

— Timigulo!

— Kion vi diris? — ne komprenis Elli.

— Mi diris: Timigulo. Oni min tiel nomis: ja mi devas timigi la birdojn. Sed kiu estas vi?

— Elli.

— Bela nomo! — diris Timigulo.

Elli rigardis al li kun miro. Si ne povis kompreni, kial birdotimigilo, pajlostopita kaj kun pentrita vizago, iras kaj parolas.

Sed tuj indignis Totocjo kaj kolere ekkriis:

— Sed kial vi min ne salutas?

— Ah, mi kulpas, kulpas! — pardonpetis Timigulo kaj premis piedon de la hundeto. - Permesu al mi prezenti min: Timigulo!

— Tre agrable! Sed mi estas Toto! Tamen bonaj amikoj rajtas nomi min Totocjo!

— Ah, Timigulo, kiel mi gojas, ke plenumis vian la plej intiman deziron! — diris Elli.

— Pardonu min, Elli, — diris Timigulo, denove riverencinte per piedeto, — sed mi eraris. Mia la plej intima deziro estas ricevi cerbon!

— Cerbon?

— Do, jes, cerbon. Estas tre bone… pardonu, malagrable, kiam via kapo estas stopita per pajlo…

— Kiel vi ne hontas trompi? — riproce demandis Elli.

— Sed kion signifas — trompi? Oni min faris nur hierau kaj mi nenion scias…

— Tamen kiel vi eksciis, ke en via kapo estas pajlo, sed en la homa — cerbo?

— Tion al mi diris unu korniko, kiam mi kverelis kun gi. La afero, Elli, jenas. Hodiau matene proksime de mi flugis granda hirta korniko kaj ne tiom bekis grajnojn, kiom forbatis ilin el spikoj sur la teron. Poste gi arogante eksidis sur mian sultron kaj bekis mian vangon. "Kaggi-karr! — moke kriis la korniko. - Jen tia estas timigilo! Nenion utilan gi faras! Kiu strangulo — farmisto opiniis, ke ni kornikoj devas gin timi?.." — Vi komprenas, Elli, mi tre ekridis… tio estas ekkoleris kaj per ciuj fortoj provis ekparoli. Kaj kiel mi gojis kiam mi sukcesis tion. Sed, kompreneble, komence mi faris tion ne tre bone. "Frr… ifr… iru for, aca! — ekkriis mi. - Nc… nd… ne beku min! Mi tm… tmg… mi — timinda!". Mi ec sukcesis lerte forigi la kornikon de mia sultro, preninte gian flugilon per mano. La korniko, interalie, tute ne konfuzigis kaj komencis arogante beki grajnojn guste antau mi. "He, ne estas mirinde! — diris gi. - Cu mi ne scias, ke en la regno de Gudvin ec birdotimigilo povas paroli, se tre volas! Tutegale mi vin ne timas! Ja vi ne povas de la stango degrimpi!". "Frr… ifr… iru for! Ah, mi estas malfelica!" — mi apenau ne ridegis… pardonu, ploregis. - "Por kio mi taugas? Ec kampon mi ne povas gardi kontrau la kornikoj! Kaj vortojn mi konstante parolas ne tiujn, kiuj estas necesaj".

— Malgrau sia aroganteco tiu korniko estas, versajne, bona birdo, — daurigis sian parolon Timigulo. - Gi kompatis min. "Vi ne cagrenigu tiel! — rauke diris gi al mi. - Se vi havus cerbon en la kapo, vi similus al ciuj homoj! Cerbo estas la unika valora ajo ce la korniko… kaj ce la homo! — Jen tiel mi eksciis, ke la homoj havas cerbon, sed mi ne havas. Mi malgaje… tio estas gaje, ekkriis: "Ej — gej — gej — go! Vivu la cerbo! Mi nepre akiros gin!.." Sed la korniko estas tre kaprica birdo kaj gi tuj malfervorigis mian gojon. "Kaggi-karr! — ridegis gi. - Kiu ne havas cerbon, tiu do neniam gin havos! Karr!.." Kaj gi forflugis, sed baldau venis vi kun Totocjo, — finis Timigulo sian rakonton. - Kaj nun, diru Elli: cu vi povas doni al mi cerbon?

— Ne, mi ne povas! Tion povas fari nur Gudvin el Smeralda Urbo. Guste mi mem iras al li peti por ke li revenigu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo.

— Sed kie estas Smeralda Urbo, kaj kio estas Gudvin?

- Cu vi ne scias?

— Ne, — malgaje diris Timigulo, — mi nenion scias. Ja vi vidas, ke mi estas pajlostopita kaj tute ne havas cerbon.

— Ho, kiel mi kompatas vin! — gemis la knabino.

— Dankon! Se mi iros kun vi en Smeraldan Urbon, cu Gudvin donos al mi cerbon?

— Mi ne scias. Sed se Grandega Gudvin ne donos cerbon, pli malbone ol nun ne estos.

— Tio estas vera, — diris Timigulo.- Vidu, — konfideme daurigis li, — mi ne estas vundebla, car mi estas pajlostopita. Vi povas min trapiki per pinglo kaj mi ne sentos doloron. Sed mi ne volas, ke la homoj nomu min stultulo, sed sen cerbo cu eblas lerni ion?

— Kompatinda! — diris Elli. - Iru kun ni! Mi petos Gudvin helpi al vi.

— Saluton!.. Oh, Dankon! — respondis Timigulo kaj denove riverencis.

Vere, por timigilo kiu travivis nur unu tagon, li estis mirinde gentila.

La knabino helpis al Timigulo fari la unuajn du pasojn, kaj ili ekiris kune en Smeraldan Urbon lau la vojo pavimita per flavaj brikoj.

Komence al Totocjo ne placis la nova kunvojaganto. Li kuris cirkau la timigilo kaj flaris lin, car opiniis, ke inter la pajlo en la kaftano estas musa nesto. Li malamike bojis al Timigulo kaj simulis, ke volas mordi lin.

— Ne timu Totocjon, — diris Elli, — li ne mordos.

— Mi ne timas! Cu iu povas mordi pajlon? Donu al mi vian korbon. Por mi tio ne estas malfacila: ja mi ne povas lacigi. Mi diras al vi sekrete, — flustris li en orelon de la knabino per sia rauketa voco, — estas nur unu ajo en la mondo, kiun mi timas.

— Ho! — ekkriis Elli.- Kio tio estas? Cu muso?

— Ne! Brulanta alumeto!

* * *

Post kelkaj horoj la vojo farigis malglata. Timigilo ofte stumblis. Aperis kavoj. Totocjo transsaltis ilin, Elli cirkauiris laurande. Sed Timigulo iris rekte kaj falis per la tuta korpo. Li ne konfuzigis, Elli prenis lian manon kaj levis lin, kaj Timigulo iris plue, ridante pri sia mallerteco.

Poste Elli trovis ce rando de la vojo dikan brancon kaj proponis gin al Timigulo anstatau bastoneto. Post tio la afero plibonigis kaj la irmaniero de Timigulo farigis pli firma.

Dometoj aperis pli malofte, fruktaj arboj tute malaperis. La lando farigis malmulte logata kaj malgoja.

La vojagantoj eksidis ce fonto. Elli prenis panon kaj proponis al Timigulo, tamen li gentile rifuzis.

— Mi neniam volas mangi. Tio estas tre oportuna por mi.

Elli ne insistis kaj donis la peceton al Totocjo: la hundeto avare englutis gin kaj staris sur la malantauaj piedoj petante ankorau ion.

— Elli, rakontu al mi pri vi, pri via lando, — petis Timigulo.

Elli longe rakontis pri la vasta Kanzasa stepo, kie somere cio estas griza kaj polva kaj tute ne similas cion en tiu ci mirakla lando de Gudvin.

Timigulo auskultis atente.

— Mi ne komprenas, kial vi volas reveni en vian sekan kaj polvan Kansason.

— Vi ne komprenas tion, car vi ne havas cerbon, — arde respondis la knabino.- Hejme ciam estas pli bone.

Timigilo ruze ridetis.

— La pajlo per kiu oni min stopis, estas kultivita sur kampo, la kaftanon kudris tajloro, la botojn faris suisto. Do, kie estas mia hejmo? Cu sur la kampo, au ce la tajloro, au ce la suisto?

Elli estis embarasita kaj ne sciis kion respondi.

Dum kelkaj minutoj ili sidis silente.

— Povas esti, ke vi rakontos al mi ion? — demandis la knabino.

Timigulo rigardis al si riproce:

— Mia vivo estas tiel mallonga, ke mi nenion scias. Ja oni min faris nur hierau kaj mi tute ne scias kio estis antaue. Felice kiam la mastro faris min, li antau cio pentris al mi la orelojn kaj mi povis audi cion kion oni faris cirkaue. Ce la mastro gastis alia Maculo kaj unue mi ekaudis liajn vortoj: "Ja la oreloj estas tro grandaj!". "Ne, normalaj!" — respondis la mastro kaj pentris al mi la dekstran okulon.

Mi scivoleme komencis rigardi cion, kion oni faris cirkaue, car — vi komprenas — mi unuafoje rigardis la mondon.

"Konvena estas la okulo! — diris la gasto. - Vi ne avaris la helbluan farbon!".

"Sajnas, ke la alia estas iomete pli granda ol la unua", — diris la mastro, kiam finis pentri mian duan okulon.

Poste li faris al mi el fliko la nazon kaj pentris la buson, sed mi ne povis paroli kaj ne konjektis por kio mi havas la buson. La mastro vestis min en sian malnovan kostumon kaj capelon, de kiu la infanoj fortrancis la tintilojn. Mi estis ege fiera kaj opiniis, ke mi aspektas kiel reala homo.