Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 29

Stella, eterne juna sorcistino de Roza Lando

La resta parto de la vojo pasis sen aventuroj. Kiam la vojagantoj eliris el la arbaro, antau ili aperis ronda roka monto. Cirkauiri gin ne eblis — lau ambau flankoj de la vojo estis profundaj ravinoj.

— Estas malfacile grimpi sur ci tiun monton! — diris Timigulo. - Sed la monto ne estas glata loko, kaj se gi estas antau ni, sekve ni devas gin transgrimpi!

Kaj li ekgrimpis supren, premante sin al la roko kaj sin tenante je ciu elstarajo. La aliaj vojagantoj sekvis lin.

Ili surgrimpis sufice alte, sed subite malafabla voco kriis de post la roko:

— Returnen!

— Kiu estas tie? — demandis Timigulo.

De post la roko aperis stranga kapo.

- Ci monto estas nia, kaj neniu rajtas transiri gin.

— Sed ni devas transiri, — gentile oponis Timigulo.- Ni iras en la landon de Stella, sed alia vojo ne ekzistas ci tie.

— Ni Marranoj al neniu permesas transiri nian landon!

Sur la rokon kun ridego elsaltis malalta dika homo kun granda kapo sur mallonga kolo. Liaj dikaj manoj estis premitaj en grandegajn pugnojn, per kiuj li minacis al la vojagantoj. La homo ne sajnis tro forta, kaj Timigulo kurage grimpis supren.

Sed subite okazis mirinda afero. La stranga homo depusis la grundon per la piedoj, saltis aeren kvazau guma pilko, kaj rapide frapis Timigulan bruston per la kapo kaj fortaj pugnoj. Timigulo kapreole falis al la piedo de la monto, sed la homo lerte starigis sur la piedojn, ridegis kaj kriis:

— Ho-la-la! Jen kiel ni Marranoj faras tion.

Kaj kvazau lau signalo de post la rokoj kaj montetoj elsaltis centoj da Saltuloj: tiel nomis ilin la apudaj gentoj.

— Ho-la-la! Ho-la-la! Provu transiri! — kune kriis ili.

Leono ekkoleris kaj rapide jetis sin en la atakon, minace mugante kaj vipante siajn flankojn per la vosto. Sed kelkaj Saltuloj saltis kaj tiel batis lin per siaj plataj kapoj kaj firmaj pugnoj, ke Leono ruligis malsupren, kapreolante kaj miauante pro doloro kvazau ordinara kato. Li konfuzite ekstaris, kaj lamante foriris de la monta piedo.

Fera Hakisto svingis la toporon, provis elastecon de la artikoj kaj kurage grimpis supren.

— Revenu, revenu! — kriis Elli kaj plore kaptis lian brakon. - Vi disbatigos sur la rokoj! Kiel ni riparos vin en ci sovaga lando?

La larmoj de Elli momente revenigis Hakiston.

— Ni voku la Flugantajn Simiojn, — proponis Timigulo. - Ci tie ni ne povas ne uzi ilin, pikapu, trikapu!

Elli suspiris:

— Se Stella renkontos nin neamike, ni estos sendefendaj…

Subite Totocjo diris:

— Mi estas saga hundo kaj hontas konfesi, ke mi kaj vi Elli estis grandaj stultuloj.

— Kial? — miris Elli.

— Sed tial! Kiam nin portis la tribestro de la Flugantaj Simioj, li rakontis al ni la historion de Ora Capo… Ja Capon oni povas transdoni!

— Do kio el tio sekvas? — ankorau ne komprenis Elli.

— Kiam vi konsumos la lastan sorcon de Ora Capo, vi transdonu gin al Timigulo, kaj li ekhavos tri sorcojn.

— Hura! Hura! — kriis ciuj. - Totocjo vi estas nia savinto!

— Mi bedauras, certe, — modeste respondis la hundeto, — ke ci brila penso ne venis en mian kapon pli frue. Ni ne suferus pro la inundo…

— Kion fari, — diris Elli. - Kio pasis, tio ne revenos…

— Atendu, atendu, — intermiksigis Timigulo.- Sed tio signifas… Tri, kaj tri, kaj tri… — Li longe kalkulis per la fingroj. - Okazas, ke mi, kaj Hakisto, kaj Leono, ni povas ordoni al la Flugantaj Simioj ankorau naufoje!

— Sed cu vi forgesis pri mi? — ofendige diris Totocjo.- Ja ankau mi povas posedi Oran Capon!

— Mi ne forgesis vin, — kun suspiro konfesis Timigulo, — sed mi ne povas kalkuli pli ol gis dek…

— Tio estas granda manko por la reganto, — serioze rimarkis Fera Hakisto, — kaj mi instruos vin dum libera tempo.

Do Elli povis trankvile elspezi sian lastan sorcon. Si diris la magiajn vortojn, kaj Timigulo ripetis ilin, goje dancante kaj minacante per la pugnoj al la batalemaj Marranoj.

En aero aperis bruo, kaj la aro de la Flugantaj Simioj mallevigis surteren.

— Kion ordonos la posedantino de Ora Capo? — demandis la tribestro.

— Forportu nin al la palaco de Stella, — respondis Elli.

— Estos plenumite!

Kaj la vojagantoj trafis aeren.

Flugante super la monto, Timigulo faris terurajn grimacojn al la Saltuloj kaj tre insultis ilin. La Saltuloj alte saltis aeren, sed ne povis atingi la Simiojn kaj estis tre furiozaj pro kolero.

La monto, kaj poste la tuta lando de la Saltuloj rapide restis malantaue, kaj la vojagantoj ekvidis la pitoreskan landon de la Babiluloj, kiun regis la bona sorcistino Stella.

La Babiluloj estis carmaj, salutemaj homoj kaj lertaj laboristoj. Ili havis solan difekton — ili ege satis babili. Ec kiam ili estis solaj, ili dum multaj horoj parolis kun si mem. La potenca Stella ne povis malkutimigi ilin de la babilado. Foje si faris ilin mutaj, sed la Babiluloj rapide elembarasigis: ili ellernis paroli per gestoj kaj dum tutaj tagoj staris amase sur la stratoj kaj placoj, svingante la manojn. Stella ekvidis, ke ec si ne povas transformi la Babilulojn kaj redonis al ili la parolkapablon.

La plej satata koloro en la lando de la Babiluloj estis la roza, kiel ce la Maculoj — la helblua, kaj en Smeralda Urbo — la verda. La domoj kaj plektobariloj estis farbitaj rozkolore, kaj la logantoj vestis sin en helrozkolorajn vestojn.

La Simioj mallevis Elli kun la amikoj antau la palaco de Stella. Ce la palaco staris garde tri belaj junulinoj. Ili mire kaj time rigardis la aperon de la Flugantaj Simioj.

— Adiau, Elli! — amike diris la tribestro de la Simioj Uorra.- Hodiau vi vokis nin lastfoje.

— Adiau, adiau! - kriis Elli. - Grandan dankon!

Kaj la Simioj forflugis kun bruo kaj rido.

— Ne goju tro, — kriis al ili Timigulo.- Sekvafoje, kiam vi havos novan posedanton, vi ne liberigos de li tiel simple.

- Cu povas ni viziti sorcistinon Stella? — kun kortremo Elli demandis junulinon el la gardantaro.

— Diru, kiuj vi estas kaj por kio venis ci tien, kaj mi raportos pri vi, — respondis la cefa junulino.

Elli rakontis, kaj la junulino foriris por raporti, sed la aliaj komencis demandi la vojagantojn. Sed ili sukcesis nenion ekscii, kiam la junulino revenis:

— Stella invitas vin en la palacon.

Elli lavis sin, Timigulo purigis sin, Fera Hakisto lubrikis la artikojn kaj akurate poluris ilin per cifono kun smirga pulvoro, kaj Leono longe deskuigis, forjetante polvon. Oni nutris ilin per bongusta tagmango, kaj poste kondukis en rice ornamitan rozkoloran salonon, kie sur la trono sidis sorcistino Stella. Si sajnis al Elli tre bela, bona kaj mirinde juna, kvankam si regis la landon de la Babiluloj dum multaj jarcentoj. Stella karese ridetis al la venintoj, sidigis ilin en fotelojn kaj, turnante sin al Elli, diris:

— Rakontu vian historion, mia infano!

Elli komencis la longan rakonton. Stella kaj siaj korteganoj auskultis kun granda intereso kaj kompato.

— Do kion vi volas de mi, mia infano? — demandis Stella, kiam Elli finis.

— Revenigu min en Kansason, al la pacjo kaj panjo. Kiam mi imagas, kiel ili sopiras pri mi, mia koro premigas pro doloro kaj kompato…

— Sed vi rakontis, ke Kansaso estas enua kaj grizpolva stepo. sed rigardu, kiel bele estas en nia lando!

— Tamen mi satas Kansason pli ol vian luksan landon! — fervore respondis Elli.- Kansaso estas mia patrujo.

— Via deziro plenumigos. Sed vi devas doni al mi Oran Capon.

— Ho, kun plezuro, sinjorino! Vere mi planis doni gin al Timigulo, sed mi estas konvinkita, ke vi uzos gin pli bone ol li.

— Mi uzos gin tiel, ke giaj sorcoj helpos al viaj amikoj, — diris Stella kaj turnis sin al Timigulo: — Kion vi planas fari, post kiam Elli lasos nin?

— Mi volus reveni en Smeraldan Urbon, — digne respondis Timigulo. - Gudvin faris min la reganto de Smeralda Urbo, sed ciu reganto devas logi en tiu urbo, kiun li regas. Ja mi ne povas regi Smeraldan Urbon, se mi estas en Roza Lando! Sed min maltrankviligas la rea vojo tra la lando de la Marranoj kaj trans la riveron, kie mi dronis.

— Ricevinte Oran Capon mi vokos la Flugantajn Simiojn kaj ili forportos vin en Smeraldan Urbon. Ne indas senigi la popolon de tia mirinda reganto.

- Cu vi opinias, ke mi estas mirinda? — ekgojegis Timigulo.

— Mi diros pli: vi estas unika! Kaj mi deziras, ke vi estu mia amiko.

Timigulo admire riverencis al la bona sorcistino.

— Kaj kion volas vi? — turnis sin Stella al Fera Hakisto.

— Kiam Elli lasos ci tiun landon, — malgaje komencis Hakisto, — mi tre malgojos. Sed mi volus trafi en la landon de la Palpebrumuloj, kiuj elektis min sia reganto. Kaj mi esperas bone regi la Palpebrumulojn, kiujn mi tre amas.

— La dua sorco de Ora Capo igos la Flugantajn Simiojn forporti vin en la landon de la Palpebrumuloj. Vi ne havas tian rimarkindan cerbon, kian havas via amiko Timigulo la Saga, sed vi havas amoplenan koron, kaj vi tiel brile aspektas, ke mi certas pri via bona regado en la lando de la Palpebrumuloj. Permesu opinii vin mia amiko.

Fera Hakisto respekte riverencis al Stella.

Poste la sorcistino turnis al Leono:

— Nun vi rakontu pri viaj planoj.

— Trans la lando de la Marranoj etendigas mirakla praa arbaro. La bestoj de ci tiu arbaro deklaris min sia rego. Tial mi tre volus reveni tien kaj pasigi tie la reston de mia vivo.

— La tria sorco de Ora Capo forportos Kuragan Leonon al liaj bestoj, kiuj, certe, estos felicaj havi tian regon. Mi volus amikigi ankau kun vi.

Leono grave donis al Stella grandan fortan piedon, kaj la sorcistino amike premis gin.

— Poste, — diris Stella, — kiam la tri lastaj sorcoj de Ora Capo estos konsumitaj mi redonos gin al la Flugantaj Simioj, por ke neniu povu voki ilin por plenumi dezirojn, ofte sensencajn kaj kruelajn.

Ciuj konsentis, ke pli bone disponi pri Capo ne eblas, kaj gloris la sagon kaj bonkorecon de sorcistino Stella.

— Sed kiel vi revenigos min en Kansason, sinjorino? — demandis la knabino.

— La argentaj suetoj transportos vin trans la montojn kaj arbarojn, — respondis la sorcistino. - Se vi scius ilian miraklan kvaliton, vi revenus hejmen samtage, kiam via dometo dispremis la malican Gingemon.

— Sed tiam mi ne ricevus mian mirindan cerbon! — ekkriis Timigulo. - Kaj mi gis nun timigus la kornikojn sur la kampo.

— Sed mi ne ricevus mian amoplenan koron, — diris Fera Hakisto.- Mi starus en la arbaro kaj rustigus gis mi dissutigus en polvon!