Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 28

Leono farigas la rego de la bestoj

Ripozinte post la suferitaj plagoj la vojagantoj iris pluen. Post la rivero la lando farigis pli gaja. Aperis ombraj arbaretoj kaj verdaj herbejoj. Post du tagoj la vojagantoj eniris grandan arbaron.

— Kia carma arbaro! — admiris Leono.- Mi gis nun ne vidis tiajn praajn arbarojn. Mia naska arbaro estas malpli bona.

— Tro malgaje estas ci tie, — rimarkis Timigulo.

— Tute ne! — kontraudiris Leono. - Rigardu, kia mola tapiso el sekaj folioj estas sub la piedoj! Kaj kia densa kaj verda musko pendas sur la arboj! Mi volus resti ci tie por ciam.

— En ci arbaro, versajne, estas sovagaj bestoj, — diris Elli.

— Strange estus, se ci bonega loko ne estus logata, — respondis Leono.

Kaj kvazau por konfirmi ci tiujn vortojn el la densejo audigis obtuza mugo de diversaj bestoj. Elli ektimis, sed Leono trankviligis sin.

— Sub mia gardo vi estas en sekureco! Cu vi forgesis, ke Gudvin donis al mi bravecon?

Piedpremita pado kondukis ilin al grandega arbarkampo, kie kunvenis miloj da bestoj. Tie estis elefantoj, ursoj, tigroj, lupoj, vulpoj kaj multe da ceteraj bestoj. La apudaj bestoj scivole rigardis Leonon; tra la tuta arbaro flugis famo pri lia alveno.

La bruo kaj mugoj tuj malaperis. Granda Tigro elpasis antauen kaj respekte riverencis al Leono:

— Ni salutas vin, rego de la bestoj! Vi venis gustatempe, por ekstermi nian malamikon kaj porti pacon al la bestoj de ci tiu arbaro.

— Kiu estas via malamiko? — demandis Leono.

— En nia arbaro aperis terura besto. Gi similas araneon, sed estas dekoble pli granda ol bubalo. Kiam gi pasas tra la arbaro, post gi restas vasta spuro el faligitaj arboj. Kaj ciujn, kiujn gi renkontas, gi kaptas per la antauaj piedoj, tiras al la buso kaj elsucas la sangon. Ni kunvenis por diskuti kiel ni povas liberigi.

Leono iomete pensis.

- Cu estas leonoj en via arbaro? — demandis li.

— Por nia grandega malfelico, ne estas.

— Se mi ekstermos vian malamikon, cu vi deklaros min via rego kaj obeos min?

— Ho, kun plezuro, kun grandega plezuro! — kune ekmugis la bestoj.

— Mi iras batali! — kurage deklaris Leono. - Vi gardu miajn amikojn gis mi revenos. Kie estas la monstro?

— Jen tie, — montris Tigro. - Iru lau la pado, gis vi atingos grandajn kverkojn. Tie Araneo digestas bovon mangitan matene.

Leono venis al la kusejo de Araneo, cirkau kiu estis faligitaj arboj. Araneo estis multoble pli aca ol la dekdupieda besto, farita de Gudvin, kaj Leono rigardis la malamikon kun abomeno. Al la grandega korpo de Araneo estis ligitaj fortaj piedoj kun teruraj ungegoj. La besto estis tre fortaspekta, sed la kapo estis sur la maldika longa kolo.

"Jen estas la plej vundebla loko de la monstro", — pensis Leono. Li decidis ataki la dormantan Araneon senprokraste.

Leono sukcesis fari longan salton kaj trafis guste sur la dorson de la besto. Antau ol Araneo rekonsciigis post la dormo, Leono per bato de piedo dissiris gian maldikan kolon kaj rapide desaltis. La kapo de Araneo ruligis for, kaj la korpo ekgratis per la ungegoj la grundon kaj baldau trankviligis.

Reveninte sur la arbarkampon, kie la bestoj malpacience atendis lian revenon, Leono fiere deklaris:

— De nun vi povas dormi trankvile: la terura monstro estas ekstermita!

Admira mugego de la besta amaso respondis al li. La bestoj solene juris pri sia fideleco al Leono, kaj li diris:

— Mi revenos, tuj post kiam revenigos Elli en Kansason, kaj regos vin sage kaj favore.