Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 26

Inundo

Dum kelkaj tagoj la vojagantoj iris guste suden. Farmejoj renkontigis pli kaj pli malofte, kaj fine malaperis. Cirkaue gis la horizonto etendigis stepo. Casajo ne abundis kaj Leono vagis nokte por ion mangi. Totocjo ne povis akompani Leonon dum la longaj promenoj, sed tiu ciam portis al la amiko pecon da viando inter la dentoj.

La vojagantoj ne timis malfacilajojn kaj ili iris ciam antauen.

Foje meztage ilin haltigis vasta rivero kun malaltaj bordoj, kovritaj de salikoj, la sola granda rivero en la Magia Lando, ili embarasite ekrigardis unu al alia. Tio estis la sama rivero, kie fiaskis Timigulo, sed niaj herooj tion ne sciis.

- Cu ni faru floson? — demandis Fera Hakisto.

Timigulo faris senesperan grimacon: li ne forgesis la aventuron kun la stango dum la vojago en Smeraldan Urbon.

— Pli bone estus, se nin transportus la Flugantaj Simioj, — grumblis li. - Se mi denove restos meze de la rivero, neniu povos min savi: ci tie la cikonioj ne logas.

Sed Elli ne konsentis. Si ne volis konsumi la lastan sorcon de Ora Capo, kiam ne klaras, kiaj obstakloj aperos antau ili kaj kiel Stella akceptos ilin.

Vespere Fera Hakisto finfaris floson, kaj la kompanio ekflosis trans la riveron. Timigulo laboris per la stango tre singarde kaj staris malproksime de la rando. Kompense Fera Hakisto laboris plenforte. La rivero okazis neprofunda kaj kvieta; la vojagantoj sukcese atingis glatan malgajan bordon.

— Kia enua loko! — deklaris Leono, sulkiginte la nazon.

— Kaj nenie eblas tranokti, — diris Elli. - Ni iru antauen.

La vojagantoj ne faris ec mil pasojn, sed antau ili denove ekbriletis rivero. Ili trafis sur insulon.

— Malbone estas! — diris Timigulo. - Tre malbone! Ni devas voki la Flugantajn Simiojn, pikapu, trikapu!

Sed la knabino planis matene cirkauflosi la insulon kaj decidis tranokti ci tie, car jam estis malfrue. Ili kolektis sekajn herbojn kaj arangis pli malpli konvenajn litojn. Post vespermango Elli ekdormis sub la fidela gardo de la amikoj. Leono kaj Totocjo devis pasigi la nokton kun malplenaj stomakoj, sed ili humiligis pri tio kaj ekdormis.

Timigulo kaj Fera Hakisto staris apud la dormantoj kaj rigardis al bordo de la rivero. Kvankam unu jam havis cerbon, kaj la alia — koron, sed ili neniam lacigis kaj dormis.

Komence cio pasis trankvile. Sed poste ce la horizonto aperis unu fulmobrilo, poste la dua, la tria… Fera Hakisto zorgoplene balancis la kapon. En Magia Lando la stormoj okazis malofte, sed havis neordinaran forton. Tondro gis nun ne audigis. La orienta parto de la cielo rapide mallumigis: tie amasigis nuboj, pli kaj pli ofte lumigataj de fulmoj. Timigulo rigardis al la cielo ne komprenante.

— Kio tie okazas? — murmuris li. - Cu Gudvin bruligas tie alumetojn?

Timigulo dum sia mallonga vivo ne vidis fulmotondrojn.

— Estos tre granda pluvo! — diris Fera Hakisto.

— Pluvo? Sed kio estas tio? — maltrankvile demandis Timigulo.

— Tio estas akvo falanta de la cielo. La pluvo estas malutila al ni ambau: gi forlavos vian farbon, kaj mi rustigos.

— Aj-aj-aj-aj! — svingis la kapon Timigulo. - Ni veku Elli.

— Ni atendu iomete, — diris Fera Hakisto. - Mi ne volas sin maltrankviligi: si lacigis hodiau. Sed la stormo, povas esti, preteriros.

Sed gi proksimigis. Baldau nubegoj kovris la cielon, ekbrilis fulmoj, kaj tondrado klare audigis.

— Kio bruas tie? — time demandis Timigulo.

Sed Fera Hakisto jam ne havis tempon por klarigi.

— Malbone estas! — kriis li kaj vekis Elli.

— Kio okazis? Kio estas tio? — demandis la knabino.

— Proksimigas terura stormo! — kriis Fera Hakisto.

Ankau Leono vekigis. Li tuj eksentis dangeron.

— Rapide voku la Flugantajn Simiojn, alie ni pereos! — ekmugis li plenforte.

La timigita Elli, komencis diri la magiajn vortojn:

— Bambara, cufara…

— U-ar-ra!..- sovage ekbruis alfluginta ventimpeto kaj desiris Oran Capon de la kapo de Elli.

La Capo ekflugis, kvazau blanka steleto ekbrilis en la mallumo kaj malaperis. Elli ekploregis, sed la tondro bruanta super la kapoj de la vojagantoj, obtuzigis sian ploregon.

— Ne ploru, Elli! — mugis en sian orelon Leono. - Memoru, ke nun mi estas la plej kuraga besto en la mondo!

— Memoru, ke mi havas bonegan cerbon, plenan de neordinaraj pensoj! — kriis Timigulo.

— Memoru pri mia koro, kiu ne toleros, se vi estos ofendita! — aldonis Fera Hakisto.

La tri amikoj ekstaris cirkau Elli, brave preparante sin al la atako de la stormo.

Kaj la stormo komencigis! Alflugis ventego. Oblikva pluvo forte vipis Leonon kaj Elli per grandaj gutoj. Leono turnis la dorson al la vento kaj fleksis gin, vaste starigis la piedojn. Sub li aperis komforta loko, kien kasis sin Elli kaj Totocjo.

Fera Hakisto komence prenis la lubrikilon, sed poste senespere svingis la manon: eviti rustigon en tia pluvego eblis nur en barelo kun oleo.

Timigulo, plene malsekiginta kaj plipeziginta, havis tre kompatindan aspekton. Per siaj molaj, neobeemaj manoj li defendis kontrau la pluvo la farbon de la vizago.

— Jen kio estas pluvo! — murmuris Timigulo.- Kiam la decaj homoj volas sin bani, ili mem enakvigas kaj tute ne bezonas, ke iu nevidebla akvumu ilin desupre. Kiam mi revenos en Smeraldan Urbon mi deklaros legon, kiu malpermesos la pluvojn!..

La stormo dauris gis la mateno. Kun la unuaj sunradioj la vojagantoj kun teruro ekvidis, ke la vilaj ondoj de Granda Rivero kovras la insulon.

— Ni dronos! — kriis Timigulo, defendante per la manoj la duonlavitajn okulojn.

— Tenu vin pli firme! — respondis Fera Hakisto, penante superkrii la bruon de la stormo kaj plaudon de la ondoj. - Tenu vin je mi.

Li vaste starigis la piedojn, ensovinte ilin en la sablan grundon, kaj firme apogis sin per la toporo. Starante tiel li estis nesancelebla kiel roko.

Timigulo, Elli kaj Leono krocigis al Fera Hakisto kaj atendis.

Kaj jen, ruligante alvenis la unua ondego kaj kovris la vojagantojn de la kapo gis la piedoj. Kiam gi pasis, en akvo staris Hakisto, kaj la aliaj krocigis al li kun senespera braveco. Fera Hakisto rustigis kaj nun nenia stormo povus demovi lin. Sed al la aliaj vojagantoj estis malbone. La malpeza Timigulo estis surface, kaj la ondoj jetis lin ciuflanken. Leono staris sur la malantauaj piedoj kaj elkracis akvon. Elli baraktis en la ondoj plene terurigita.

Leono ekvidis, ke la knabino dronas.

— Sidigu sur min, — raukis li. - Ni nagu al tiu bordo de la rivero! — kaj mallevigis antau Elli kvarpiede.

Lastforte la knabino rampis sur la dorson de Leono kaj konvulsie krocigis al la malseka vila kolhararo. Totocjon si firme tenis per la maldekstra mano.

— Adiau, amikoj! — mugis Leono, kaj pusinte sin de Fera Hakisto eklaboris per la gamboj, forte fendante la ondojn.

-..iau! - mallaute audigis la respondo de Timigulo, kaj Fera Hakisto malaperis en mallumo.

Leono nagis longe kaj obstine. La fortoj preskau lasis lin, sed la braveco bolis en lia koro, kaj fiera pri si mem, li eligis minacan mugon. Per ci triumfa mugo Leono volis esprimi, ke li pretas perei, sed ne enlasi ec unu guton da timo en sian kuragan koron.

Sed kio estas tio?

El humida mallumo respondis ankau leona mugo.

— Tie estas la grundo! Tien! Tien!

Dekoble pli forte Leono jetis sin antauen, kaj antau li aperis nekonata alta bordo. Al li respondis ne leono, sed eho!

Leono surgrimpis la bordon, mallevis la rigidigintan Elli, cirkauprenis sin kaj komencis varmigi sin per sia varma spiro.

Timigulo sin tenis je Fera Hakisto gis la malsekaj manoj ankorau obeis lin. Poste la ondoj desiris lin de Hakisto kaj fortiris lin balancante kvazau ligneron. La saga kapo de Timigulo okazis pli peza ol la korpo. La saga reganto de Smeralda Urbo flosis kapmalsupren, kaj akvo forlavas la lastajn farbojn de liaj okuloj, buso kaj oreloj.

Fera Hakisto dum ioma tempo estis videbla inter la ondoj, sed leviganta akvo surkovris lin. Jen nur la funelo restis super la akvo, poste ankau gi malaperis. Kaj netimigebla bonanima Fera Hakisto tute malaperis en la furioza rivero.

* * *

Elli, Leono kaj Totocjo dum tri tagoj atendis surborde la mallevigon de la akvo. La vetero estis bonega, la suno brilegis, kaj la akvo rapide mallevigis. En la kvara tago Leono nagis al la insulo. Elli sidis sur lia dorso kun Totocjo en la manoj.

Pasinte sur la insulon, Elli ekvidis, ke la rivero kovris gin per slimo kaj koto. Leono kaj la knabino iris diversflanken. Baldau vidigis senforma figuro, cirkaugluita de la slimo kaj algoj. Ne estis malfacile rekoni Feran Hakiston en ci tiu figuro. Leono rapidkuris al la voko de Elli per grandaj saltoj kaj demetis la sekan koton kaj slimon.

Nevenkebla Fera Hakisto staris sampoze, kiel li restis inter la ondoj. Elli per herba tufo akurate visis la rustajn artikojn de Hakisto, prenis de lia zono la lubrikilon kaj lubrikis liajn makzelojn…

— Dankon, kara Elli, — estis liaj unuaj vortoj, — vi denove revivigas min! Saluton, Leono, kara amiko! Kiel mi gojas vidi vin!

Leono deturnis sin: li goje ploris kaj rapidis visi la larmojn per la vosta pinto.

Baldau ciuj artikoj de Fera Hakisto ekfunkciis, kaj li gaje pasis kun Elli, Totocjo kaj Leono. Ili sercis la floson. Dum la irado Totocjo jetis sin al algamaso, flaris kaj komencis fosi gin per la piedoj.

- Cu akva rato estas tie? — demandis Elli.

— Mi ne maltrankviligus pri diversaj acajoj, — respondis Totocjo. - Ne, ci tie estas io pli interesa!

Sub la algoj io subite ekbriletis, kaj por gojego de Elli, aperis Ora Capo. La knabino karese cirkauprenis la hundeton kaj kisis lian slimkovritan muzeleton, kaj metis Capon en la korbon.

La vojagantoj trovis la floson, firme ligitan al palisoj enbatitaj en la grundon. Puriginte gin de la koto kaj slimo, ili cirkauflosis la insulon, sur kiu ili fiaskis. Preterinte longan sablan terlangon, la vojagantoj trafis en la bazan fluejon de la rivero. Sur la dekstra bordo vidigis arbustoj. Elli petis Feran Hakiston flosi tien: si rimarkis sur arbusto la capelon de Timigulo.

— Hura! — kriis la tuta kvaropo.

Baldau ili trovis Timigulon mem, kiu pendis inter arbustoj en bizara pozo. Li estis malseka kaj tauzita kaj ne respondis al demandoj de la amikoj: akvo plene forlavis liajn buson, okulojn kaj orelojn. Ili ne sukcesis trovi nur la luksan bastoneton de Timigulo — la donacon de la Palpebrumuloj: evidente gi estis forportita de la akvo.