Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 25

Denove en vojon

Elli senkonsole ploris, fermante la vizagon per la manoj.

En la cambro audigis pezaj pasoj de Fera Hakisto.

- Cu mi maltrankviligis vin? — konfuzite demandis Hakisto. - Mi komprenas, ke vi ne povas helpi al mi, car vi mem estas cagrenita, sed mi volas plori pri Gudvin, tamen neniu povas visi miajn larmojn: Leono mem ploras sur la malantaua korto, sed Timigulo estas reganto, kaj ne estas konvene maltrankviligi lin pro bagateloj…

— Kompatinda!..

Elli ekstaris kaj dum Hakisto ploris, pacience visis la larmojn per vistuko. Post la plorado li akurate lubrikis sin per oleo el la juvela lubrikilo, kiun donacis al li la Palpebrumuloj, — li ciam portis gin sur la zono.

Nokte al Elli songis, ke grandega birdo portas sin alte super Kansasa stepo, kaj fore jam vidigas la hejmo. La knabino goje ekkriis. Si vekigis pro propra krio kaj longe ne povis ekdormi pro senrevigo.

Matene la tuta kompanio kunvenis en la tronan salonon por paroli pri la estonteco. La nova reganto de Smeralda Urbo solene sidis sur la marmora trono; la aliaj respekte staris antau li.

Fariginte reganto, Timigulo tuj realigis siajn delongajn revojn: li akiris verdan veluran kostumon kaj novan capelon, cirkau kies randoj li ordonis alkudri la argentajn tintilojn de la malnova capelo; sur liaj piedoj brilis bone poluritaj verdaj botoj el la plej bona ledo.

— Ni eklogos senzorge, — deklaris la nova reganto. - Ni havas la palacon kaj la tutan Smeraldan Urbon. Mi memoras, kiel mi timigis la kornikojn sur la kampo, sed nun mi estas la reganto de Smeralda Urbo, kaj mi diras honeste, ke ne povas plendi pri la sorto…

Totocjo tuj malfierigis Timigulon:

— Sed kiun vi devas danki pro ci tiu bonstato?

— Certe, Elli! — konfuzigis Timigulo. - Sen si mi ec nun sidus sur la paliso…

— Se vin ne distauzus stormoj kaj ne disbekus kornikoj, — aldonis Hakisto. - Kaj mi mem forrustigus en la sovaga arbaro… Multe-multe faris por ni Elli. Ja mi ricevis koron, kaj tio estis mia la plej intima revo.

— Kaj pri mi oni ec povas ne paroli, — diris Leono.- Nun mi estas la plej kuraga en la mondo. Mi dezirus, ke la palacon ataku hommanguloj au sabrodentaj tigroj, — mi ilin venkus!

— Se Elli restus en la palaco, — daurigis Timigulo, — ni vivus felice!

— Sed tio ne eblas, — oponis la knabino. - Mi volas reveni en Kansason, al la pacjo kaj panjo…

— Kiel tion fari? — demandis Fera Hakisto.- Timigulo, kara amiko, vi estas la plej saga inter ni, bonvolu funkciigi vian novan cerbon!

Timigulo komencis pensi tiel fervore, ke la pingloj kaj kudriloj elsovigis el lia kapo.

— Necesas voki la Flugantajn Simiojn! — diris li post longa pensado. - Ili portu vin en la patrujon!

— Brave! Brave! — kriis Elli. - Mi tute forgesis pri ili…

Si alportis Oran Capon, surmetis gin kaj diris la magiajn vortojn. Tra la malfermitaj fenestroj en la salonon enflugis la aro de la Flugantaj Simioj.

— Kion volas la posedantino de Ora Capo? — demandis la tribestro.

— Transportu min kun Totocjo trans la montojn en Kansason.

Uorra balancis la kapon.

— Kansaso situas ekster Magia Lando. Ni ne rajtas flugi tien. Mi tre bedauras, sed vi vane uzis la duan sorcon de Capo.

Li riverencis, kaj la aro brue forflugis.

Elli estis senesperigita. Timigulo denove komencis pensi, kaj lia kapo eksvelis pro la streco. Elli ec ektimis pri li.

— Voku Soldaton! — ordonis Timigulo.

Din Gior time venis en la tronan salonon, kie li neniam estis dum regis Gudvin. Oni petis lin konsili ion.

— Nur Gudvin sciis, kiel transiri la montojn, — diris Soldato. Sed mi opinias, ke al Elli helpos la sorcistino Stella el Roza Lando. Si estas la plej potenca inter la sorcistinoj de ci tieaj landoj: si posedas sekreton de eterna juneco. Kvankam la vojo en sian landon estas malfacila, mi konsilas turni vin al Stella.

Soldato respekte riverencis al la reganto kaj eliris.

— Elli devas vojagi en Rozan Landon. Se Elli restos ci tie, en la palaco, si neniam trafos en Kansason. Ja Smeralda Urbo ne estas Kansaso, kaj Kansaso ne estas Smeralda Urbo, — eldiris Timigulo.

La aliaj silentis, konsternitaj de la logiko de liaj vortoj.

— Mi iros kun Elli, — subite diris Leono. - Min tedis la urbo. Mi estas sovaga besto kaj sopiras pri arbaro. Kaj krome necesas defendi Elli dum la vojago.

— Vere! — ekkriis Fera Hakisto.- Mi iras por akrigi la toporon: sajnas, ke gi malakrigis.

Elli goje jetis sin al Fera Hakisto.

— Ni ekiru morgau matene! — diris Timigulo.

- Cu? Cu ankau vi iras?! — mirkriis ciuj.- Sed Smeralda Urbo?

- Gi atendos mian revenon! — trankvile kontraudiris Timigulo. - Sen Elli mi sidus sur la paliso sur la tritika kampo kaj timigus la kornikojn. Sen Elli mi ne ricevus mian rimarkindan cerbon. Sen Elli mi ne farigus la reganto de Smeralda Urbo. Kaj se mi post tio lasus Elli en malgojo, vi povus nomi min nedankema kaj vi estus pravaj!

La nova cerbo faris Timigulon elokventa.

Elli kore dankis la amikojn.

— Morgau ni ekvojagos! — gaje diris si.

— Ej-gej-gej-go! Morgau ni ekvojagos! — ekkantis Timigulo, sed time rigardinte returnen li fermis sian buson: ja li estis la reganto de Smeralda Urbo kaj al li ne decas perdi la memrespekton.

Regi la urbon gis la reveno Timigulo komisiis al Soldato. Din Gior tuj sidigis sur la tronon kaj certigis Timigulon, ke dum lia foresto cio estos en ordo, car li, Soldato, ne lasos ci tiun lokon ec por unu minuto kaj ec mangos kaj dormos sur la trono. Sekve, neniu povos uzurpi la potencon, dum la reganto vojagas.

Frumatene Elli kaj siaj amikoj venis al la urba pordego. Faramant miris, ke ili denove lasas sin en dangeran vojagon.

— Vi estas nia reganto, — diris li al Timigulo, — kaj devas reveni kiel eble plej baldau.

— Mi devas revenigi Elli en Kansason, — grave respondis Timigulo. - Transdonu al la statanoj mian saluton, ili ne maltrankviligu pri mi: mi estas nevundebla, kaj mi revenos nedifektita.

Elli amike adiauis al Pordega Gardisto, kiu prenis de ciuj la okulvitrojn, kaj la vojagantoj ekvojagis suden. La vetero estis bonega, cirkaue etendigis carma lando, kaj ciuj havis bonan humoron.

Elli esperis, ke Stella revenigos sin en Kansason; Totocjo lautvoce revis pri sia venko super la fanfaronulo Hektoro; Timigulo kaj Fera Hakisto gojis, ke ili helpas al Elli; Leono ricevis plezuron pro konscio pri sia braveco kaj deziris renkonti bestojn kaj pruvi al ili, ke li estas ilia rego.

Foririnte malproksimen, la vojagantoj rigardis lastfoje la turojn de Smeralda Urbo.

— Sed Gudvin estis ne malbona magiisto, — diris Fera Hakisto.

— Certe! — konsentis Timigulo. - Ja li sukcesis doni al mi cerbon! Kaj kian akran cerbon!

— Se Gudvin trinkus iomete da braveco, kiun li preparis por mi, li farigus tre brava homo! — diris Leono.

Elli silentis. Gudvin ne plenumis la promeson revenigi sin en Kansason, sed la knabino ne akuzis lin. Li faris cion, kion povis, kaj li ne kulpas, ke la plano ne sukcesis. Ja, kiel konfesis Gudvin mem, li ne estis magiisto.