Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 24

Mirakla arto de Grandega Trompulo

Matene Timigulo gaje iris al Gudvin por ricevi cerbon.

— Miaj amikoj! — ekkriis li. - Kiam mi revenos, mi estos absolute simila al la aliaj homoj!

— Mi amas vin ankau la nuna, — simple diris la knabino.

— Estas tre bone. Sed vi vidos, kia mi estos, kiam grandaj pensoj eksvarmos en mia nova cerbo!

Magiisto renkontis Timigulon afable.

- Cu vi ne koleros, mia amiko, se mi deprenos vian kapon? — demandis li. - Mi devas plenigi gin per cerbo.

— Ho, bonvolu, ne genu Vin! — gaje respondis Timigulo. - Deprenu kaj prilaboru gin kiel vi volas. Mi ne fartos malpli bone.

Gudvin deprenis la kapon de Timigulo kaj anstatauigis la pajlon per paketo plena de brano, miksita kun pingloj kaj kudriloj. Poste li metis la kapon sur la lokon kaj gratulis Timigulon.

— Nun vi estas saga homo — vi havas novan cerbon plej altkvalitan.

Timigulo fervore dankis Gudvin kaj hastis al siaj amikoj. Elli rigardis lin kun scivoleco. La kapo de Timigulo svelis, el gi elsovigis la pingloj kaj kudriloj.

— Kiel vi fartas? — zorgeme demandis Elli.

— Mi komencas senti min saga! — fiere respondis Timigulo. - Se mi scipovos uzi mian novan cerbon, mi farigos fama homo!

— Sed kial el via cerbo elsovigas pingloj kaj kudriloj? — demandis Fera Hakisto.

— Tio estas pruvo de spriteco de lia intelekto, — konjektis Timema Leono.

Vidante Timigulon tiel kontenta, Fera Hakisto kun granda espero venis al Gudvin.

— Mi devas tranci truon en via brusto por instali la koron, — avertis Gudvin.

— Mi estas en via dispono, — respondis Fera Hakisto. - Trancu, kie vi volas.

Gudvin faris en la brusto de Hakisto malgrandan truon kaj montris al li belan silkan koron pajlostopitan.

- Cu gi placas al vi?

- Gi estas carma! Sed cu bona gi estas, ci tiu bela koro, kaj cu povas gi ami?

— Ho, ne maltrankviligu! — respondis Gudvin.- Kun ci tiu koro vi estos la plej sentema homo en la mondo!

La koro estis instalita, la truo lutita, kaj Fera Hakisto, triumfante hastis al la amikoj.

— Ho, kiel mi estas felica, miaj karaj amikoj! — laute deklaris Hakisto.- La koro batas en mia brusto, kiel antaue. Ec pli forte ol antaue! Mi sentas, kiel gi batas en la torako lau ciu mia paso! Kaj krome, gi estas pli karesa ol la antaua! Min superplenigas amo kaj kareso!

En la tronan salonon eniris Leono.

— Mi venis por ricevi bravecon, — nekurage eldiris li, pasante surloke jen per unu piedo jen per alia.

— Unu momenton! — diris Gudvin. Li prenis el sranko botelon kaj versis la enhavon en oran pladon.- Vi devas tion trinki! (Tio estis sauma kvaso kun almiksita valeriana tinkturo.)

La odoro ne tre placis al Leono.

— Kio estas tio? — malkonfideme demandis li.

— Tio estas braveco. Gi ciam estas interne, kaj vi devas engluti gin.

Leono faris grimacon, sed fortrinkis la likvajon kaj ec forlekis la teleron.

— Ho, mi jam farigas kuraga! La braveco ekfluis en miaj vejnoj kaj superplenigas la koron! — ekmugis li admire. - Dankon, ho, dankon, Grandega Magiisto! — Kaj Leono rapidkuris al la amikoj…

Por Elli dauris tagoj de angora atendo. Vidante, ke la tri intimaj deziroj de siaj amikoj estas plenumitaj, si pli fervore ol antaue aspiris trafi en Kansason. La malgranda kompanio tutajn tagojn konversaciis.

Timigulo asertis, ke en lia kapo vagas rimarkindaj pensoj; sed bedaurinde li ne povas rakonti ilin, car ili estas klaraj nur al li mem.

Fera Hakisto rakontis, kiel al li estas agrable, ke la koro batas en lia brusto dum pasado. Li estis tute felica.

Kaj Leono fiere deklaris, ke li pretas batali kontrau dek sabrodentaj tigroj, — tiom multe da braveco li havas! Fera Hakisto ec timis, cu ne tro grandan porcion da braveco donis al Leono la magiisto, kaj cu li ne faris Leonon senprudenta: ja senprudenteco rezultigas pereon.

Nur Elli silentis kaj malgaje rememoradis Kansason.

Fine Gudvin vokis sin:

— Do, mia infano, mi elpensis, kiel ni trafos Kansason!

- Cu ankau vi revenos en Kansason? — miregis Elli.

— Nepre, — respondis la eksmagiisto. - Al mi, se konfesi, tedis la izoleco kaj konstanta timo esti devualigita. Pli bone estas, se mi revenos en Kansason kaj dungigos labori en cirko.

— Ho, kiel mi estas goja! — kriis Elli kaj aplaudis. - Kiam ni ekvojagos?

— Ne tiel rapide, mia infano! Mi konvinkigis, ke lasi ci tiun landon eblas nur tra aero. Ja mi trafis ci tien per la balono, kaj vi estis portita en la dometo dum uragano. Mia balono estas nedifektita — mi konservis gin gis nun. Necesas nur ie fari flikojn. Sed malpezan gason hidrogenon, per kiu oni plenigas la balonojn mi sukcesos akiri.

La riparo dauris dum kelkaj tagoj. Elli avertis la amikojn pri baldaua disigo, kaj la tuta triopo — Timigulo, Hakisto kaj Leono — ege malgojis.

Venis la fiksita tago. Gudvin deklaris en la urbo, ke li forflugas por viziti sian malnovan amikon — Grandegan Magiiston Sunon, kun kiu li ne renkontigis dum multaj jaroj. La palaca placo plenigis de homoj. Gudvin ekfunkciigis hidrogenan aparaton, kaj la balono komencis rapide pufigi. Kiam gi estis plenigita, al teruro kaj admiro de la homamaso, Gudvin engrimpis en la korbon kaj turnis sin al la homoj:

- Gis revido, miaj amikoj!

Audigis krioj «hura», kaj supren flugis verdaj capeloj.

— Ni dum multaj jaroj vivis pace kaj konkorde, kaj por mi estas dolore disigi kun vi… — Gudvin visis larmon, kaj en la homamaso audigis suspiroj. - Tamen mia amiko Suno insiste vokas min, kaj mi obeas: ja Suno estas pli potenca magiisto ol mi! Memoru min, sed ne malgoju: malgojo malutilas al digesto. Plenumu miajn legojn! Ne demetu la okulvitrojn: alie aperos grandaj plagoj! Via reganto anstatau mi estos la nobla sinjoro Timigulo la Saga!

La surprizita Timigulo elpasis antauen, apogante sin per la luksa bastoneto kaj grave levetis la capelon. La bela sonoro de la tintiloj ravis la homamason: en Smeralda Urbo ne estis kutimo pendigi tintilojn al la capeloj. La homamaso tondre salutis Timigulon kaj tuj juris pri fideleco al la nova reganto. Ne faris tion nur kelkaj enviuloj: ili mem celis sur la postenon de la reganto. Sed ili kasis sin silente.

Gudvin vokis Elli, kiu karese adiauis kun la amikoj:

— Rapidu en la korbon! La balono pretas al flugo!

Elli lastfoje kisis la muzelon de la granda minacaspekta Leono. Leono estis kortusita: el liaj okuloj gutis grandaj larmoj, kaj li forgesis visi ilin per la pinto de la vosto.

Poste Timigulo kaj Fera Hakisto karese premis la manojn de Elli, kaj Totocjo adiauis al Leono, asertante, ke ili neniam forgesos sian grandan amikon kaj transdonos lian saluton al ciuj leonoj, logantaj en Kansaso.

Subite alflugis vento.

— Rapidu! Rapidu! — kriis la maltrankvila magiisto: li rimarkis, ke la globo strebanta en la cielon gislime strecis la snuron, kiu minacis krevi.

Kaj subite — trah! - la snuro krevis, kaj la balono levigis supren.

— Revenu! Revenu! — malespere levis la manojn Elli. - Kunprenu min en Kansason!

Tamen — ve! — la aerostato ne povis mallevigi, la uragano kaptis kaj rapide pelis gin.

— Adiau, mia amiko! — mallaute sonis la voco de Gudvin, kaj la balono kasigis inter rapide aperintaj nuboj.

La logantoj de Smeralda Urbo longe rigardis cielen, kaj poste disiris hejmen.

Morgau okazis la plena suneklipso. La statanoj de Smeralda Urbo decidis, ke Gudvin eklipsis la sunon, mallevigante sur gin.

Tra la tuta lando disvastigis famo, ke la reginto de Smeralda Urbo logas sur la suno.

La popolo longe memoris pri Gudvin, sed ne tre bedauris pri li: ja nun estas nova reganto — Timigulo la Saga, tiel saga, ke lia cerbo ne lokigas en la kapo kaj elsovigas eksteren en la formo de pingloj kaj kudriloj.

La urbanoj ekfieregis:

— Ne ekzistas alia urbo en la mondo, kies reganto estas pajlostopita!

La kompatinda Elli restis en Magia Lando. Ploregante si revenis en la palacon.

Al si sajnis, ke si jam ne havas sancon reveni en Kansason.