Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 23

Historio de Gudvin

Gudvin sidigis la gastojn en molajn fotelojn kaj komencis:

— Mia nomo estas Gejms Gudvin. Mi naskigis en Kansaso…

— Kiel?! — miris Elli. - Cu ankau vi estas el Kansaso?

— Jes, mia infano! — konfesis Gudvin. - Mi kaj vi estas samlandanoj. Mi lasis Kansason antau multaj-multaj jaroj. Via apero kortusis kaj maltrankviligis min, sed mi timis devualigon kaj sendis vin al Bastinda. - Li kun honto mallevis la kapon. - Cetere, mi esperis, ke la argentaj suetoj defendos vin, kaj, kiel vi vidas, mi ne eraris… Sed ni turnu nin al mia historio. En la juneco mi estis aktoro, prezentis regojn kaj heroojn. Konvinkiginte, ke ci okupo donas al mi malmulte da mono, mi farigis balonisto…

— Kio? — ne komprenis Elli.

— Ba-lon-ist-o! Mi levigis en aeron per balono, tio estas aerostato, plenigita per malpeza gaso. Mi faris tion por amuzi la publikon, vagante lau foiroj. Mian balonon mi ciam ligis per snuro. Foje la snuro dissirigis, mian balonon kaptis uragano, kaj gi rapidflugis en nekonatujon. Mi flugis la tutan tagnokton, traflugis super dezerto kaj grandegaj montoj kaj mallevigis en Magia Lando, kiun nun oni nomas la lando de Gudvin. De cie alkuris homoj kaj, vidante, ke mi mallevigas de la cielo, ili akceptis min kiel Grandegan Magiiston. Mi ne persvadis ci tiujn fidemajn homojn pri ilia eraro. Kontraue, mi rememoris la rolojn pri regoj kaj herooj kaj ludis la rolon de magiisto sufice bone por la unua fojo (cetere, tie ne estis kritikistoj!). Mi deklaris min la reganto de la lando, kaj la logantoj subigis al mi kun plezuro. Ili atendis mian defendon kontrau la malicaj sorcistinoj, vizitantaj la landon. Unue mi konstruigis Smeraldan Urbon.

— Kie vi akiris tiom da verda marmoro? — demandis Elli.

— Kaj smeraldoj? — aldonis Timigulo.

— Kaj tiom da ciaj verdaj ajoj? — demandis Leono.

— Toleru, miaj amikoj! Vi baldau ekscios ciujn miajn sekretojn, — diris Gudvin, ridetante. - En mia urbo estas ne pli multe da verda koloro ol en ciu alia. La tuta sekreto estas, — li enigmoplene mallautigis la vocon, — la sekreto estas en la verdaj okulvitroj, kiujn neniam demetas miaj statanoj.

- Cu? — ekkriis Elli. - Sekve la marmoro de la domoj kaj pavimoj…

— Estas blanka, mia infano!

— Sed la smeraldoj? — demandis Timigulo.

— Estas el ordinara vitro, tamen de la plej bona speco! — fiere aldonis Gudvin. - Mi ne avaris pri la elspezoj. Kaj krome, la smeraldoj sur la turoj de la urbo estas veraj. Ja ili estas videblaj demalproksime.

Elli kaj siaj amikoj miris pli kaj pli. Nun la knabino komprenis, kial la rubando cirkau la kolo de Totocjo farigis blanka, kiam ili lasis Smeraldan Urbon.

Kaj Gudvin trankvile daurigis:

— La konstruado de Smeralda Urbo dauris dum kelkaj jaroj. Kiam gi finigis, ni ekhavis defendon kontrau la malicaj sorcistinoj. Tiam mi estis ankorau juna. En mian kapon venis penso, ke se mi estos inter la homoj, tiam ili divenos en mi ordinarulon. Sed tiam finigos mia potenco. Kaj mi izoligis en la trona salono kaj apudaj cambroj.

Mi cesigis la rilatojn kun la tuta mondo, inkluzive miajn servistojn. Mi faris la akcesorajojn, kiujn vi vidis, kaj komencis krei miraklojn. Mi promociis min Grandega kaj Terura. Post kelkaj jaroj la homoj forgesis mian veran aspekton, kaj tra la lando komencis cirkuli ciaj onidiroj pri mi. Sed mi aspiris tion kaj ciel penis subteni mian famon de grandega magiisto. Generale mi sukcesis tion, tamen estis malprosperoj. La granda malprospero estis mia kampanjo kontrau Bastinda. La Flugantaj Simioj venkis mian armeon. Felice mi sukcesis eskapi kaj evitis kaptitecon. Poste mi ege timis sorcistinojn. Se ili nur ekscius, kio mi estas vere, mi tuj trovus mian vivofinon: ja mi ne estas sorcisto! Kaj kiel mi ekgojis, kiam eksciis, ke la dometo de Elli dispremis Gingema! Mi decidis, ke estus bone ekstermi ankau la potencon de la dua sorcistino. Jen kial mi tiel insiste sendis vin kontrau Bastinda. Sed nun, kiam Elli fandis sin, mi hontas konfesi, ke mi ne povas plenumi miajn promesojn! — kun sopirgemo finis Gudvin.

— Lau mia opinio, vi estas malbona homo, — diris Elli.

— Ho, ne, mia infano! Mi ne estas malbona homo, sed mi estas tre malbona sorcisto!

— Sekve mi ne ricevos de vi cerbon? — gemis Timigulo.

— Por kio vi bezonas cerbon? Lau la tuta informo pri vi kian mi scias, vi havas konjektemon ne malpli bonan ol ciu homo kun cerbo, — flatis Gudvin al Timigulo.

— Povas esti tiel, — oponis Timigulo, — sed sen cerbo mi estos malfelica.

Gudvin atente rigardis lin.

- Cu vi scias, kia estas cerbo? — demandis li.

— Ne! — konfesis Timigulo. - Mi tute ne scias, kiel gi aspektas!

— Bone! Venu al mi morgau, kaj mi plenigos vian kapon per altkvalita cerbo. Sed vi mem devas lerni uzi gin.

— Ho, mi lernos! — goje kriis Timigulo. - Mi juras al vi, ke mi lernos! Ej-gej-gej-go! Mi baldau havos cerbon! — dancete ekkantis Timigulo.

Gudvin ridete rigardis lin.

— Sed koncerne bravecon? — nekurage eldiris Leono.

— Vi estas kuraga besto! — respondis Gudvin. - Al vi mankas nur fido je vi mem. Kaj krome, ciu vivulo timas dangeron, kaj braveco nur helpas venki timon. Vi scipovas venki vian timon.

— Sed vi donu al mi tian bravecon, — obstine interrompis Leono, — por ke mi nenion timu.

— Bone, — kun ruzeta rideto diris Gudvin. - Venu morgau, kaj vi gin ricevos.

— Kaj gi bolas en poto sub ora kovrilo? — interesigis Timigulo.

— Preskau tiel estas. Kiu al vi diris tion? — miris Gudvin.

— Farmisto en la vojo al Smeralda Urbo.

— Li estas bone informita pri miaj aferoj, — mallonge rimarkis Gudvin.

— Kaj cu al mi vi donos koron? — demandis Fera Hakisto.

— Koro malfelicigas multajn homojn, — diris Gudvin.- Ne tre granda avantago estas havi koron.

— Tio estas diskutebla, — decideme oponis Fera Hakisto. - Mi ciujn malfelicojn toleros senplende, se mi havos koron.

— Bone. Morgau vi ekhavos koron. Mi dum tiom da jaroj estis magiisto, ke malfacile estis nenion ellerni.

— Sed koncerne revenon en Kansason? — demandis Elli, kaj sia koro ekbatis tre forte.

— Ah, mia infano! Tio estas tre malfacila tasko. Sed donu al mi kelkajn tagojn kaj, povas esti, mi sukcesos transporti vin en Kansason…

— Vi sukcesos, nepre sukcesos! — goje ekkriis Elli. - Ja en la magia libro de Villina estas skribite, ke mi revenos hejmen, se mi estos helpinta al tri estajoj atingi plenumojn de iliaj la plej intimaj deziroj.

— Versajne, estos tiel, — konsentis Gudvin kaj konsile aldonis: — Al la magiaj libroj necesas kredi. Kaj nun iru, miaj amikoj, kaj fartu en mia palaco kiel hejme. Ni renkontigos ciutage. Sed neniun- neniun informu, ke mi estas Trompulo!

La amikoj, kontentaj, lasis la tronan salonon, kaj Elli ekhavis esperon, ke Grandega kaj Terura Trompulo revenigos sin en Kansason.

Plenumo de la deziroj