Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 21

Reveno en Smeraldan Urbon

Viola Urbo de la Palpebrumuloj restis malantaue. La vojagantoj iris okcidenten. Elli estis en Ora Capo. La knabino hazarde trovis Capon en la cambro de Bastinda. Si ne sciis gian magian forton, sed Capo placis al la knabino, kaj Elli surmetis gin.

Ili iris gaje kaj esperis post du-tri tagoj atingi Smeraldan Urbon. Sed en la montaro, kie ili batalis kontrau la Flugantaj Simioj, la vojagantoj misvagis: ili perdis la vojon kaj iris en alian flankon.

Tagoj pasis post tagoj, sed la turoj de Smeralda Urbo ne aperis ce la horizonto.

La provianto jam finigas, kaj Elli maltrankvile pensis pri la estonto.

Foje, kiam la vojagantoj ripozis, la knabino subite ekmemoris pri la fajfilo, donacita al si de la musa regino.

— Kio okazos, se mi fajfos?

Elli trifoje blovis en la fajfilon. En la herbaro audigis susuro, kaj sur la herbejeton elkuris la regino de la kampaj musoj.

— Bonvenon! — goje kriis la vojagantoj kaj Hakisto kaptis maltrankvilan Totocjon je la koljungo.

— Kion vi volas, miaj amikoj? — demandis regino Ramina per sia maldika voceto.

— Ni revenas en Smeraldan Urbon el la lando de la Palpebrumuloj kaj misvagis, — diris Elli.- Helpu al ni trovi la vojon!

— Vi iras inversflanken, — diris la musino, — baldau antau vi aperos montara ceno, kiu cirkauas la regnon de Gudvin. De ci tie gis Smeralda Urbo estas multe-multe da vojagtagoj.

Elli cagrenigis.

— Sed ni opiniis, ke baldau vidos Smeraldan Urbon.

— Pri kio povas cagrenigi la homo, kiu havas sur la kapo Oran Capon? — mire demandis la musa regino. Kvankam si estis malalta, tamen si apartenis al la familio de la feinoj kaj sciis kiel uzi diversajn magiajn ajojn. - Voku la Flugantajn Simiojn, kaj ili portos vin, kien vi volas.

Audinte pri la Flugantaj Simioj, Fera Hakisto ektremis, kaj Timigulo srumpis pro teruro. Timema Leono svingis la vilan kolhararon:

— Denove la Flugantaj Simioj? Mi ege dankas vin! Mi sufice bone konas ilin, kaj por mi tiuj bestacoj estas pli malbonaj ol la sabrodentaj tigroj!

Ramina diris:

— La Simioj obeeme servas al la posedanto de Ora Capo. Vi rigardu la substofon: tie estas skribite, kion necesas fari.

Elli rigardis internen.

— Ni estas savitaj, miaj amikoj! — gaje diris si.

— Mi foriras, — digne diris la musa regino.- Nia gento ne konkordas kun la gento de la Flugantaj Simioj. Gis revido!

- Gis revido! Dankon! — kriis la vojagantoj, kaj Ramina malaperis.

Elli komencis paroli la magiajn vortojn, skribitajn sur la substofo:

— Bambara, cufara, loriki, eriki…

— Bambara, cufara? — mire demandis Timigulo.

— Ah, bonvolu ne malhelpi, — petis Elli kaj daurigis: — Pikapu, trikapu, skoriki, moriki…

— Skoriki, moriki… — flustris Timigulo.

— Aperu antau mi la Flugantaj Simioj! — laute finis Elli, kaj en aero ekbruis la aro de la Flugantaj Simioj.

La vojagantoj nevole klinis sin al la tero, rememorinte la lastan renkonton kun la Simioj. Sed la aro kviete mallevigis, kaj la tribestro Uorra respekte riverencis al Elli.

— Kion ordonos la posedantino de Ora Capo?

— Transportu nin en Smeraldan Urbon!

— Estos plenumite!

Post unu momento la vojagantoj estis alte en aero. La tribestro kaj lia edzino portis Elli; Timigulo kaj Fera Hakisto sidis rajde; Leonon prenis kelkaj fortaj simioj; juna simieto tiris Totocjon, sed la hundeto bojis al gi kaj penis mordi. Komence la vojagantoj timis, sed baldau ili trankviligis, vidante, kiel libere fartas la Simioj en aero.

— Kial vi obeas al la posedanto de Ora Capo? — demandis Elli.

Uorra rakontis al Elli historion pri tio, kiel antau multaj jarcentoj la tribo de la Flugantaj Simioj ofendis potencan feinon. Por puni ilin la feino faris la magian Capon. La Flugantaj Simioj devas plenumi tri dezirojn de la posedanto de Capo, kaj poste tiu ne rajtas regi ilin.

Sed se Capo transiras al iu alia, tiu povas denove ordoni al la simia tribo. La unua posedantino de Ora Capo estis la feino, kiu faris gin. Poste Capo multfoje transiris el manoj al manoj, gis trafis al la malica Bastinda, kaj poste al Elli.

Post unu horo aperis la turoj de Smeralda Urbo, kaj la Simioj karese mallevis Elli kaj siajn kunulojn guste ce la pordego, sur la vojon, pavimitan per flavaj brikoj.

La aro levigis aeren kaj brue malaperis.

Elli sonorigis. Eliris Faramant kaj ege ekmiris:

- Cu vi revenis?

— Kiel vi vidas! — digne diris Timigulo.

— Sed ja vi vojagis al la malica sorcistino de Viola Lando.

— Ni estis tie, — respondis Timigulo kaj grave frapis teron per la bastoneto. - Vere, mi ne asertus, ke ni bone pasigis tempon tie.

— Kaj vi foriris el Viola Lando sen permeso de Bastinda? — pridemandis ilin la mirigita Pordega Gardisto.

— Sed ni ne petis sian permeson! — daurigis Timigulo. - Cu vi scias, ja si degelis!

- Cu? Degelis?! Tio estas bonega, carma novajo! Sed kiu fandis sin?

— Elli, certe! — grave diris Leono.

Pordega Gardisto malalte riverencis al Elli, kondukis la vojagantojn en sian cambron kaj denove metis sur ilin la jam konatajn al ili okulvitrojn. Kaj denove cio magie transformigis cirkaue, cio ekbrilis per mola verda lumo.