Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 20

Kiel revenis al la vivo Timigulo kaj Fera Hakisto

Timema Leono ege ekgojis kiam eksciis pri la subita pereo de Bastinda. Elli malfermis la kagon kaj li kun plezuro kuradis tra la korto por trejni la gambojn.

Totocjo sovis sin en la kuirejon por rigardi la restajojn de la terura Bastinda.

— Ha-ha-ha! — admiris Totocjo, ekvidinte en la angulo pakajon de la malpura vestajo. - Evidentigis, ke Bastinda estis ne pli firma ol tiuj negpupoj, kiujn niaj buboj modlas en Kansaso. Kiel estas bedaurinde, ke vi, Elli, ne konjektis pri tio antaue.

— Estas bone, ke mi ne konjektis, — oponis Elli. - Alie mi apenau audacis akvumi la sorcistinon, sciante, ke si mortos pro tio…

— Do, cio estas bona, kio bone finigas, — gaje konsentis Totocjo, — gravas, ke ni revenos en Smeraldan Urbon kun venko!

Apud Viola palaco kolektigis multe da Palpebrumuloj el la cirkauajoj, kaj Elli deklaris al ili, ke de nun ili estas liberaj. Gojo de la popolo estis ne priskribebla. La Palpebrumuloj dancetis, klakis per la fingroj kaj tiel fervore palpebrumis unu al alia, ke vespere iliaj okuloj larmis, kaj ili jam nenion vidis cirkaue.

Liberiginte de la sklaveco, Elli kaj Leono antau cio pensis pri Timigulo kaj Fera Hakisto: necesis klopodi pri savo de la fidelaj amikoj.

Kelkdekoj da lertaj Palpebrumuloj tuj komencis sercadon sub gvido de Elli kaj Leono. Totocjo ne restis en la palaco, li grave sidis sur la dorso de sia granda kvarpieda amiko. Ili iris gis atingis la lokon de la batalo kontrau la Flugantaj Simioj kaj tie komencis la sercon. Feran Hakiston oni eltiris el la montfendejo kune kun lia toporo. La buleton kun la vesto kaj la kapon de Timigulo, senkolorigintan kaj polvokovritan, oni trovis sur la pinto de monto. Elli ne povis deteni larmojn antau la mizeraj restajoj de siaj fidelaj amikoj.

La ekspedicio revenis en la palacon kaj Palpebrumuloj komencis agi.

La kostumo de Timigulo estis lavita, flikita, purigita, stopita per fresa pajlo kaj — jen, bonvolu! — antau Elli staris sia carma Timigulo. Sed li povis nek paroli, nek vidi, car la farboj sur lia vizago paligis pro la suno, kaj li havis nek la okulojn, nek buson.

Palpebrumuloj alportis penikon kaj farbojn, kaj Elli komencis restauri al Timigulo la okulojn kaj buson. Jus komencis aperi la unua okulo, li tuj gaje palpebrumis al la knabino.

— Toleru, amiko, — karese diris Elli, — alie vi restos kun strabaj okuloj…

Tamen Timigulo simple ne povis toleri. Lia buso ankorau ne estis finita, sed li jam ekbabilis:

— Tmi… glo… krga… rta… sta… Mi estas Timigulo, la kuraga, lerta… Ah, kia gojo estas! Mi denove-nove estas kun Elli!

La gaja Timigulo cirkaubrakis per siaj pufaj brakoj Elli, Leonon kaj Totocjon…

Elli demandis Palpebrumulojn, cu estas inter ili lertaj forgistoj. Okazis, ke la lando delonge estas fama pro la rimarkindaj horlogistoj, juvelistoj, mekanikistoj. Eksciinte, ke temis pri la savo de la fera homo, la amiko de Elli, la Palpebrumuloj certigis sin, ke ciu inter ili pretas fari cion por la feino de Sava Akvo — tiel ili nomis la knabinon.

Restauri Hakiston okazis tute ne samfacile, kiel Timigulon. La plej lerta majstro de la lando Lestar dum tri tagoj kaj tri noktoj laboris pri lia deformita komplika mekanismo. Li kun la helpantoj frapis per marteloj, fajlis per fajliloj, nitis, lutis, poluris…

Kaj jen venis felica momento, kiam Fera Hakisto staris antau Elli. Li estis kvazau nova, se ne rimarki kelkajn flikojn, almetitajn tie, kie la fero estis trapikita per la rokoj. Sed Hakisto ne atentis la flikojn. Post la riparo li farigis pli bela. Palpebrumuloj poluris lin, kaj li tiel brilis, ke estis dolore rigardi lin. Ili riparis lian toporon kaj anstatau la rompita ligna tenilo faris la oran. La Palpebrumuloj generale satis cion brilan. Poste Fera Hakisto estis akompanata de amasoj da infanoj kaj plenaguloj, kiuj, palpebrumante, gapis al li.

Gojaj larmoj fluis el la okuloj de Fera Hakisto, kiam li denove ekvidis la amikojn. Timigulo kaj Elli visis liajn larmojn per viola vistuko, timante, ke ne rustigu liaj makzeloj. Elli ploris pro la gojo, kaj ec Timema Leono eklarmis. Li tiel ofte visis la okulojn per la vosto, ke gia kvasto malsekigis: Leono devis kuri en la malantauan korton kaj sekigi la voston sub la sunradioj.

Okaze de ci tiuj gojaj eventoj en la palaco estis arangita gaja festeno. Elli kaj siaj amikoj sidis sur honoraj lokoj, kaj por ilia sano estis trinkitaj multaj pokaloj da limonado kaj frukta kvaso.

Unu el festantoj proponis, ke de nun je la honoro de la feino de Sava Akvo ciu Palpebrumulo lavu sin kvinfoje dum tago; post longa diskuto oni konsentis, ke tri fojoj suficas.

La amikoj pasigis ankorau kelkajn gajajn tagojn en Viola Palaco inter la Palpebrumuloj kaj komencis prepari sin por la reveno.

— Necesas iri al Gudvin: li devas plenumi siajn promesojn, — diris Elli.

— Ho, finifine, mi ricevos mian cerbon! — ekkriis Timigulo.

— Kaj mi — koron! — eldiris Fera Hakisto.

— Kaj mi — bravecon! — elmugis Timema Leono.

— Kaj mi revenos al la pacjo kaj panjo en Kansason! — diris Elli kaj ekaplaudis.

— Kaj tie mi donos bonan lecionon al la fanfaronulo Hektoro, — aldonis Totocjo.

Matene ili kunvenigis Palpebrumulojn kaj tutkore adiauis ilin.

El la amaso eliris tri grizbarbaj maljunuloj, turnis sin al Fera Hakisto kaj respekte petis lin farigi reganto de ilia lando. Al la Palpebrumuloj ege placis la blindige brilanta Fera Hakisto, lia svelta figuro, kiam li impone pasis kun la ora toporo sur sultro.

— Restu kun ni! — petis lin la Palpebrumuloj.- Ni estas tiel senhelpaj kaj nekuragaj. Ni bezonas regon, kiu povus defendi nin kontrau la malamikoj. Se subite nin atakos iu ajn malica sorcistino kaj denove sklavigos nin!? Ni tre petas vin!

Post nura penso pri malica sorcistino la Palpebrumuloj ekhojlis pro teruro.

— Plu ne ekzistas malicaj sorcistinoj en la regno de Gudvin! — fiere oponis Timigulo. - Ni kun Elli ekstermis ilin ciujn!

La Palpebrumuloj visis la larmojn kaj daurigis:

— Vi nur imagu, kiel oportuna estas tia registo: li ne mangas, ne trinkas, kaj, sekve, ne trosargos nin per impostoj. Kaj se li suferos en batalo kontrau malamikoj, ni povas ripari lin: ni jam havas sperton.

Fera Hakisto estis flatita.

— Nun mi ne povas lasi Elli, — diris li. - Kaj mi bezonas ricevi en Smeralda Urbo koron. Sed poste… mi pripensos kaj eble revenos al vi.

La Palpebrumuloj ekgojis kaj per gajaj krioj «hura» akompanis la vojagantojn.

La tuta kompanio ricevis ricajn donacojn. Al Elli oni donacis braceleton kun diamantoj. Por Fera Hakisto oni faris belan oran lubrikilon, ornamitan per juvelstonoj. Al Timigulo, sciante, ke liaj gamboj ne estas firmaj, Palpebrumuloj donacis luksan bastoneton kun ebura bastonkapo, kaj al lia capelo ili alkrocis argentajn tintilojn kun bela tono. Timigulo tre ekfieris pro la donacoj. Pasante li vaste svingis la brakon kun la bastoneto kaj skuis la kapon, por gissate gui belsonan sonoradon de la tintiloj. Cetere, baldau tio tedis lin, kaj li ekkondukis sin simple kiel antaue.

Leono kaj Totocjo ricevis carmajn orajn koljungojn. Komence al Leono ne placis la koljungo, sed la majstro Lestar diris al li, ke ciuj regoj portas orajn koljungojn, kaj post tio Leono humiligis al ci tiu malagrabla ornamajo.

— Kiam mi ricevos bravecon, — diris Leono, — mi farigos la rego de la bestoj, sekve, mi devas anticipe alkutimigi al tiu malagrabla ajo…