Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 17

La lasta sorco de Bastinda

Al la pordego de Smeralda Urbo la vojagantojn kondukis la verdbarba Soldato. Pordega Gardisto deprenis iliajn okulvitrojn kaj metis ilin en la sakon.

- Cu vi jam forlasas nin? — gentile demandis li.

— Jes, ni devas iri, — malgaje respondis Elli.- Kie komencigas la vojo en Violan Landon?

— Tien ne ekzistas vojo, — respondis Faramant.- Neniu volonte iras en la landon de la malica Bastinda.

— Do kiel ni trovos sin?

— Vi ne devos maltrankviligi pri tio, — diris Pordega Gardisto.- Kiam vi venos en Violan Landon, Bastinda mem trovos kaj sklavigos vin.

— Sed povas esti, ke ni sukcesos senigi sin de sia magia forto? — diris Timigulo.

— Ah, cu vi deziras venki Bastinda? Des pli malbone estas por vi! Kontrau si ankorau neniu provis batali, krom Gudvin, sed li, — Pordega Gardisto mallautigis la vocon, — malsukcesis. Si penos kapti vin antau ol vi povos ion arangi. Estu singardemaj! Bastinda estas ege malica kaj lerta sorcistino, kaj venki sin estas tre malfacile. Iru tien, de kie levigas la suno, kaj vi venos en sian landon. Mi deziras sukcesojn al vi!

La vojagantoj adiauis al Faramant, kaj li fermis post ili la pordegon de Smeralda Urbo. Elli turnis sin orienten, la aliaj sekvis sin. Ciuj estis malgajaj, car sciis kiel malfacilan taskon ili devas plenumi. Nur senzorga Totocjo gaje kuradis tra kampo kaj pelis grandajn buntajn papiliojn: li kredis la fortojn de Leono kaj Fera Hakisto kaj esperis la inventemon de Timigulo.

Elli ekrigardis la hundeton kaj kriis de miro: la rubando cirkau lia kolo el la verda transformigis en la blankan.

— Kion signifas tio? — demandis si la amikojn.

Ciuj rigardis unu al alia, kaj Timigulo profundpense konstatis:

— Tio estas sorco!

Car la aliaj variantoj ne ekzistis, ciuj konsentis tion kaj iris pluen. Smeralda Urbo malaperis fore. La lando farigis dezerta: la vojagantoj proksimigis al la regno de Bastinda.

Gis la tagmezo la suno lumis en la okulojn, blindigante ilin, sed ili iris tra stonoza platajo kaj estis ec ne unu arbo por kasi sin en la ombron. Vespere Elli lacigis kaj Leono vundis la piedojn kaj lamis.

Ili haltis por tranokto. Timigulo kaj Fera Hakisto staris garde, la aliaj ekdormis.

* * *

La malica Bastinda havis nur unu okulon, sed vidis si tiel, ke ne ekzistis anguleto en Viola Lando, kiu kasigus de sia akrevida rigardo.

Vespere elirante por sidi sur la peroneto, Bastinda pririgardis per la okulo sian bienon kaj ektremis de kolero: tre malproksime, sur la limo de sia lando, si ekvidis la malgrandan dormantan knabinon kaj siajn amikojn.

La sorcistino blovis en fajfilon. Al la palaco de Bastinda brue alkuris aro da grandaj lupoj kun furiozaj flavaj okuloj, kun grandaj kojnodentoj, elsovigantaj el la malfermitaj faukoj. La lupoj eksidis sur la malantauajn piedojn kaj spiregante rigardis Bastindan.

— Kuru okcidenten! Tie vi trovos malgrandan knabinon, arogante penetrintan mian landon kaj kun si la kunulojn. Ciujn dissiru peceten!

— Kial vi ne kaptas ilin por sklavigi? — demandis la luparestro.

— La knabino estas malforta. Siaj kunuloj ne povas labori: unu estas pajlostopita, la alia — fera. Kaj kun ili estas Leono, kiu ankau estas senutila.

Jen kiel vidis Bastinda per la sola okulo!

La lupoj kuregis.

- Siru peceten! Peceten! — jelpis la sorcistino al ili.

Sed Timigulo kaj Fera Hakisto ne dormis. Ili gustatempe rimarkis la proksimigon de la lupoj.

— Veku Leonon, — proponis Timigulo.

— Ne necesas, — respondis Fera Hakisto.- Tio estas mia afero — venki la lupojn. Mi arangos al ili bonan renkonton!

Kaj li elpasis antauen. Kiam la luparestro atingis Feran Hakiston, large malfermante la rugan faukon, Hakisto svingis la bone akrigitan toporon kaj senkapigis la lupon. La lupoj kuris vice, unu post alia; kiam la sekva jetis sin al Fera Hakisto, tiu jam preparis sin kaj staris kun la suprenlevita toporo, kaj la kapo de la lupo falis surteren.

Kvardek kruelajn lupojn havis Bastinda kaj kvardekfoje levis Fera Hakisto sian toporon. Kaj kiam li levis gin la kvardek unuan fojon neniu lupo estis viva: ciuj kusis ce la piedoj de Fera Hakisto.

— Bonega batalo! — admiris Timigulo.

— La arbojn haki estas pli malfacile, — modeste respondis Hakisto.

La amikoj gisatendis la matenon. Vekiginte kaj ekvidinte la amason de la mortaj lupoj, Elli ektimis. Timigulo rakontis pri la nokta batalo, kaj knabino tutanime dankis Feran Hakiston. Post la matenmango la kompanio brave ekvojagis.

La maljuna Bastinda satis dolce kusi en la lito. Si levigis malfrue kaj eliris sur la peroneton por demandi la lupojn, kiel ili forrongis la arogantajn vojagantojn.

Kiel si estis kolera kiam ekvidis, ke la vojagantoj daurigas iri, sed la fidelaj lupoj kusas mortaj!

Bastinda fajfis dufoje, kaj en aero rondflugis aro da rabaj kornikoj kun feraj bekoj. La sorcistino kriis:

— Flugu okcidenten. Tie estas alilandanoj! Beku ilin gismorte! Rapidu! Rapidu!

La kornikoj kun furioza grakado rapidflugis renkonten al la vojagantoj. Ekvidinte ilin Elli ektimegis. Sed Timigulo diris:

— Ilin venki estas mia devo! Ja mi ne vane estas porkornika timigilo! Staru post mi! — Kaj li sursovis la capon sur la frunton, large etendis la brakojn kaj ekhavis la aspekton de reala timigilo.

La kornikoj konsternigis kaj senorde ekturnigis en aero. Sed la kornikestro rauke grakis:

— Kion vi timas? La timigilo estas pajlostopita! Jen kiel mi punos gin!

Kaj la estro volis sidigi sur la kapon de Timigulo, sed tiu kaptis lian flugilon kaj momente rompis lian kolon. Poste alia korniko jetis sin samdirekten kaj ankau lian kolon rompis Timigulo. Kvardek rabajn kornikojn kun feraj bekoj havis Bastinda, kaj kolojn de ciuj rompis la brava Timigulo kaj jetis ilin amase.

La vojagantoj dankis Timigulon pro la konjektemo kaj denove movis sin orienten.

Kiam Bastinda ekvidis, ke siaj fidelaj kornikoj kusas sur la tero mortamase, sed la vojagantoj sentime iras antauen, sin plenigis kaj kolero kaj timo.

— Kiel? Cu ne suficas mia sorcarto por haltigi la arogantan knabinon kaj siajn kunulojn?!

Bastinda ekfrapis per la piedoj kaj trifoje blovis en la fajfilon. Al sia voko kunflugis amaso da kruelaj nigraj abeloj, kies mordo estas mortiga.

— Flugu okcidenten! — elmugis la sorcistino.- Trovu tie la alilandanojn kaj mordpiku ilin gismorte! Rapidu! Rapidu!

Kaj la abeloj kun surdiga zumado flugis renkonten al la vojagantoj. Fera Hakisto kaj Timigulo rimarkis ilin demalproksime. Timigulo tuj konjektis kion fari.

— Prenu mian pajlon! — kriis li al Fera Hakisto.- Kovru per gi Elli, Leonon kaj Totocjon, kaj la abeloj ne atingos ilin!

Li lerte malbutonumis la kaftanon, kaj de tie elsutis la tutan amason da pajlo. Leono, Elli kaj Totocjo jetis sin surteren. Hakisto rapide kovris ilin kaj rektstature staris.

La amaso da abeloj kun furioza zumado jetis sin al Fera Hakisto. Hakisto ekridetis: la abeloj rompis la venenajn pikilojn kontrau la fero kaj tuj mortis, car abelo ne povas vivi sen la pikilo. Ili falis, anstatau ili flugis aliaj kaj ankau provis piki la feran korpon de Hakisto.

Baldau ciuj abeloj kusis mortaj sur la tero kvazau amaso da nigraj karberoj. Leono, Elli kaj Totocjo elgrimpis el sub la pajlo, kolektis gin kaj stopis Timigulon. La amikoj daurigis la vojon.

La malica Bastinda neordinare ekkoleris kaj ektimis, kiam si estis vidinta, ke siaj fidelaj abeloj pereis, sed la vojagantoj pluiras antauen. Si siris la harojn, knaris per la dentoj kaj pro kolero longe ne povis diri ec unu vorton.

Fine la sorcistino sin ekposedis. kaj vokis siajn servistojn — Palpebrumulojn. Bastinda ordonis al ili armigi kaj ekstermi la arogantajn vojagantojn. La Palpebrumuloj estis ne tro kuragaj — ili kompatinde ekpalpebrumis kaj larmoj glitis el iliaj okuloj, sed ili ne audacis malobei la ordonon de sia regino kaj komencis serci la armilojn. Tamen car ili neniam militis (Bastinda la unuan fojon turnis sin al ilia helpo), tial ili neniajn armilojn havis, kaj ili armis sin kiu per kaserolo, kiu per pattenilo, kiu per florpoto, kaj iuj laute klakis per infanaj klakiloj.

Kiam Leono ekvidis, kiel la Palpebrumuloj singardeme proksimigas, kasante sin unu post alia, pusante unu alian kaj time palpebrumante kaj duonfermante la okulojn, li ridetis:

— Kontrau ci tiuj la batalo estos nelonga!

Li elpasis antauen, malfermis la grandan faukon kaj tiel ekmugegis, ke la Palpebrumuloj ellasis la potojn, patojn kaj klakilojn kaj diskuris diversflanken.

La malica Bastinda farigis verda pro teruro, ekvidinte, ke la vojagantoj iras kaj iras antauen kaj jam proksimigas al sia palaco.

Si devis uzi la lastan magian rimedon, kiun si havis. Si havis Oran Capon kasitan en sekretan kofron. La posedanto de Ora Capo povis, kiam li volis, voki la potencan tribon de la Flugantaj Simioj kaj devigi ilin plenumi ciun ordonon. Sed Capo estis uzebla nur trifoje, kaj Bastinda jam dufoje gis nun vokis la Flugantajn Simiojn. Unuan fojon si kun ilia helpo farigis regino de la lando de la Palpebrumuloj, la duan fojon si kontrauatakis la armeojn de Gudvin la Terura, kiu provis liberigi Violan Landon de sia potenco.

Jen pro tio Gudvin timis la malican Bastindan kaj sendis al si Elli, esperante je la forto de siaj argentaj suetoj.

Bastinda tre ne volis uzi Capon la trian fojon: ja post tio finigos sia magia forto. Sed la sorcistino jam havis nek la lupojn, nek la kornikojn, nek la nigrajn abelojn, kaj la Palpebrumuloj okazis malbonaj militistoj, kaj ne eblis fidi al ili.

Kaj jen Bastinda prenis Capon, surkapigis gin kaj komencis sorci. Si frapis per piedo kaj laute eldiris la magiajn vortojn:

— Bambara, cufara, loriki, eriki, pikapu, trikapu, skoriki, moriki! Aperu antau mi, la Flugantaj Simioj!

Kaj la cielo malheligis pro la aro de la Flugantaj Simioj, kiuj rapidflugis al la palaco de Bastinda per siaj fortaj flugiloj. La tribestro Uorra alflugis al Bastinda kaj diris:

— Vi vokis nin la trian kaj la lastan fojon! Kion vi ordonos?

— Ataku la alilandanojn, venintajn en mian landon, kaj ekstermu ciujn krom Leono! Lin mi jungados en mian kaleson.

— Tio estos plenumita! — respondis la tribestro, kaj la tuta aro forflugis okcidenten.