Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 15

Mirindaj transformigoj de Magiisto Gudvin

Matene Flita lavis kaj kombis Elli kaj kondukis sin en la tronan salonon de Gudvin.

En la halo apud la trona salono kolektigis la kortegaj damoj kaj kavaliroj en luksaj kostumoj. Gudvin neniam eliris al ili kaj neniam akceptis ilin en sia cambro. Tamen dum multaj jaroj ili ciun matenon pasigis en la palaco, mokante kaj klacante; ili nomis tion la kortega servo kaj tre fieris pri gi.

La korteganoj rigardis al Elli kun miro kaj, rimarkinte siajn argentajn suetojn, klinis sin antau si gis la planko.

— Feino… Feino… Si estas Feino… — audeblis la flustro.

Unu el la plej kuragaj korteganoj proksimigis al Elli kaj, sencese riverencante, demandis:

— Mi kuragas demandi, kara sinjorino Feino, cu vi vere havos audiencon ce Gudvin la Terura?

— Jes, Gudvin volas min vidi, — modeste demandis Elli.

En la amaso traflugis mirbruo. Ci-tempe sonoris tintilo.

— La signalo! — diris Flita.- Gudvin postulas vin en la tronan salonon.

Soldato malfermis la pordon. Elli nekurage eniris kaj trafis en mirindan lokon. La trona salono de Gudvin estis ronda kun alta volba plafono; kaj cie — sur la planko, plafono, muroj — brilis sennombraj juvelaj stonoj.

Elli rigardis antauen. En la centro de la cambro staris la trono el verda marmoro, brilanta per smeraldoj. Kaj sur ci tiu trono kusis grandega Viva Kapo, nur kapo, sen korpo…

Kapo havis tian sugestan aspekton, ke Elli estis konsternita. La vizago de Kapo estis glata kaj polurbrilanta, kun pufaj vangoj, kun grandega nazo, kun ampleksaj firme kunpremitaj lipoj. La nuda kranio brilis kvazau konveksa spegulo. Kapo sajnis kvazau senviva: nek sulko estis sur la frunto, nek falto ce la lipoj, kaj sur la tuta vizago vivaj estis nur la okuloj. Ili kun nekomprenebla lerteco turnigis kaj direktigis plafonen. Kiam la okuloj movigis, en silento de la salono audeblis knaro, kaj tio konsternis Elli.

La knabino rigardis al la nekomprenebla movigo de la okuloj kaj tiel embarasigis, ke forgesis saluti Kapon.

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?

Elli rimarkis, ke la buso de Kapo ne movigas kaj la voco, nelauta kaj ec agrabla, audigas kvazau deflanke.

La knabino vigligis kaj respondis:

— Mi estas Elli, malgranda kaj malforta. Mi alvenis demalproksime kaj petas vin helpi.

La okuloj denove turnigis kaj fiksigis rigardante flanken; sajnis, ke ili deziras rigardi al Elli, sed ne povas.

La voco demandis:

— De kie vi prenis la argentajn suetojn?

— El la kaverno de la malica sorcistino Gingema. Sur sin falis mia dometo kaj dispremis sin, kaj nun la karaj Maculoj estas liberaj…

- Cu la Maculoj estas liberigitaj? — vigligis la voco. - Kaj Gingema ne ekzistas plu? Tio estas agrabla novajo! — La okuloj de Viva Kapo ekturnigis kaj, fine, direktigis al Elli. - Sed kion vi volas de mi?

— Revenigu min en la patrujon, en Kansason, al la pacjo kaj panjo…

- Cu vi estas el Kansaso? — interrompis sin la voco, kaj en gi audigis la bonaj homaj voctonoj.- Kaj kiel nun estas tie… — Sed la voco subite eksilentis, kaj la okuloj turnigis flanken de Elli.

— Mi estas el Kansaso, — ripetis la knabino.- Kaj kvankam via lando estas bonega, sed mi ne satas gin, — kurage daurigis si. Ci tie ciupase estas dangeroj.

— Sed kio okazis al vi? — interesigis la voco.

— Dumvoje min atakis Hommangulo. Li formangus min, se al mi ne helpus miaj fidelaj amikoj, Timigulo kaj Fera Hakisto. Poste nin persekutis sabrodentaj tigroj… Kaj poste ni trafis en teruran papavan kampon… Ho, tio estis vera dorma regno! Mi, Leono kaj Totocjo ekdormis tie. Kaj se ne helpus Timigulo kaj Fera Hakisto, kaj ankorau la musoj, ni ciuj dormus tie gis nun, gis ni mortus… Sed por cion rakonti ne suficos la tuta tago. Kaj nun mi petas vin, bonvolu plenumi tri intimajn dezirojn de miaj amikoj, kaj kiam vi ilin plenumos, vi devos revenigi min hejmen.

— Sed kial mi devas revenigi vin hejmen?

- Car tio estas skribita en la magia libro de Villina…

— Ah, tiu estas bona sorcistino el Flava Lando, mi audis pri si, — diris la voco. Siaj auguroj ne ciam plenumigas.

— Kaj krome, — daurigis Elli, — car la fortaj devas helpi al la malfortaj. Vi estas grandega sagulo kaj magiisto, sed mi estas mallerta malgranda knabino.

— Vi estis sufice forta por murdi la malican sorcistinon, — oponis Kapo.

— Tion faris la sorco de Villina, — simple respondis la knabino.- Tio ne estas mia merito.

— Jen estas mia respondo, — diris Viva Kapo, kaj giaj okuloj ekturnigis tiel rapide, ke Elli time krietis.- Mi nenion faras senpage. Se vi deziras uzi mian magian arton, por reveni hejmen, vi devas fari tion, kion mi ordonos al vi.

La okuloj de Kapo palpebrumis multfoje lauvice. Malgrau timo, Elli kun intereso observis la okulojn kaj atendis kion ili faros plu. La movigoj de la okuloj tute ne konformigis al la vortoj de Kapo kaj al la voctono, kaj al la knabino sajnis, ke la okuloj vivas memstare.

Kapo atendis demandon.

— Sed kion mi faru? — demandis mirigita Elli.

— Liberigu Violan Landon de la potenco de la malica sorcistino Bastinda, — respondis Kapo.

— Tamen mi ne povas! — ekdiris Elli time.

— Sed vi liberigis la Maculojn kaj sukcesis ricevi la magiajn argentajn suetojn de Gingema. Restas nur unu malica sorcistino en mia regno, kaj sub sia potenco suferas la kompatindaj, nekuragaj Palpebrumuloj, la logantoj de Viola Lando. Ankau ili bezonas liberon…

— Sed kiel mi faros tion? — demandis Elli.- Ja mi ne povas murdi sorcistinon Bastinda!

— Hm, hm… — la voco iomete eksilentis.- Tio ne gravas por mi. Eblas sovi sin en kagon, eblas forpeli sin el Viola Lando, eblas… Do, finfine, vi — ekkoleris la voco, — vi surloke ekvidos, kion eblas fari! Gravas nur liberigi la Palpebrumulojn el sia potenco, kaj, lau viaj rakontoj pri vi mem kaj pri viaj amikoj, vi povas kaj devas fari tion. Tion diris Gudvin, la Grandega kaj Terura, kaj lia vorto estas lego!

La knabino ekploris.

— Vi postulas de ni ion neeblan!

- Ciu rekompenco devas esti meritita, — sektone kontraudiris Kapo.- Jen estas mia lasta vorto: vi revenos en Kansason al la patro kaj patrino, kiam vi liberigos la Palpebrumulojn. Memoru, ke Bastinda estas sorcistino potenca kaj malica, terure potenca kaj malica, kaj necesas senigi sin de la sorca forto. Iru kaj ne revenu al mi gis vi plenumos vian taskon.

La malgaja Elli lasis la tronan salonon kaj revenis al la amikoj, kiuj maltrankvile atendis sin.

— Nenia espero estas! — diris la knabino kun larmoj.- Gudvin ordonis al mi senigi la malican Bastinda de la sorca forto, sed mi tion neniam sukcesos!..

Ciuj cagrenigis kaj neniu povis konsoli Elli. Si iris en sian cambron kaj ploris gis ekdormis.

Sekvamatene la verdbarba Soldato venis por Timigulo.

— Sekvu min, vin atendas Gudvin.

Timigulo eniris la tronan salonon kaj ekvidis sur la trono belegan Maran Virinon kun brilanta fisa vosto. La vizago de Virino estis senmova kvazau masko, la okuloj rigardis unuflanken, Virino svingis ventumilon, farante per brako unuformajn mekanikajn movojn.

Timigulo atendis vidi Vivan Kapon kaj embarasigis, sed poste ekkuragis kaj respekteme riverencis. Mara Virino diris per agrabla malalta voco, kiu sonis, sajne, de flanko:

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio venis al mi?

— Mi estas timigilo, stopita per pajlo, — respondis Timigulo.- Mi petas vin doni al mi cerbon por mia pajla kapo. Tiam mi similos ciujn homojn en via regno, kaj tio estas la plej intima mia deziro!

— Kial vi petas pri tio min?

- Car vi estas saga, kaj neniu, krom vi, helpos min.

— Mi ne disdonas la favoron senpage, — respondis Mara Virino.- Kaj jen estas mia respondo: senigu Bastinda de la sorca forto, kaj mi donos al vi tiom da cerbo, bonega cerbo, ke vi farigos la plej saga homo en la regno de Gudvin.

— Sed vi la samon ordonis al Elli! — mire diris Timigulo.

— Por mi ne gravas kiu faros tion, — respondis la voco. - Tamen sciu: dum la Palpebrumuloj restas la sklavoj de Bastinda, via peto ne plenumigos. Iru kaj meritu la cerbon.

Timigulo malgaje plandis al la amikoj kaj rakontis al ili, kiel lin akceptis Gudvin.

Ciuj miris, kiam eksciis, ke Gudvin aperis antau Timigulo en la aspekto de la belega Mara Virino.

Sekvatage Soldato elvokis Feran Hakiston. Kiam li venis en la tronan salonon, portante sur sultro la toporon, kiun neniam lasis, li ekvidis nek Vivan Kapon, nek Maran Virinon. Sur la trono amasigis monstra besto. Lia muzelo estis kvazau rinocera, kaj sur gi estis dislokitaj cirkau dek okuloj, stulte rigardantaj diversflanken. Dek du diversampleksaj piedoj pendis de la mallerta korpo. La hauto de la besto ie estis kovrita de vila hararo; ie estis nuda kaj sur gia kruda griza surfaco elsovigis verukaj tuberoj.

Pli malagrabla monstro ne estus imagebla. La koro de ciu homo vidanta gin ekbatus pro teruro. Sed Hakisto ne havis koron, tial li ne ektimis kaj gentile salutis la monstron. Tamen li forte seniluziigis, car atendis vidi Gudvin en la aspekto de la belega Virino, kiu, lau la opinio de Hakisto, pli baldau donus al li koron.

— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! — ekmugis la besto per voco, kiu eligis ne el la fauko de la besto, sed el malproksima angulo de la cambro.- Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?

— Mi estas Hakisto farita el fero. Mi ne havas koron kaj ne povas ami. Donu al mi koron, kaj mi amos same kiel la aliaj homoj. Tio estas mia la plej intima deziro.

— Nur deziroj kaj deziroj! Vere, por plenumi ciujn viajn intimajn dezirojn, mi devas tage kaj nokte sidi antau miaj magiaj libroj.- Kaj post pauzo la voco aldonis: — Se vi volas havi koron, perlaboru gin!

— Kiel?

— Kaptu Bastinda, enigu sin en stonan karceron! Vi ricevos la plej grandan, la plej bonan kaj la plej plenaman koron en la regno de Gudvin! — elmugis la monstro.

Fera Hakisto ekkoleris kaj pasis antauen prenante la toporon de la sultro. La ago de Hakisto estis tiel rapida, ke la besto ektimis. Gi kolere jelpis:

— Tuj haltu! Ankorau unu paso kaj por vi kaj viaj amikoj estos malbone!

Fera Hakisto konfuzite lasis la tronan salonon kaj hastis kun la malbona informo al siaj amikoj.

Timema Leono kolere diris:

— Malgrau ke mi estas poltrono, mi devas mezuri la fortojn kun Gudvin. Se li aperos en la aspekto de Besto mi mugegos kiel al la sabrodentaj tigroj kaj timigos gin. Se li akceptos la aspekton de Mara Virino, mi kaptos sin kaj parolos kun si lau mia kutimo. Sed pli bone, ke li estu Viva Kapo, — mi rulus gin de unu angulo al alia kaj suprenjetus gin, kvazau pilkon gis gi plenumus niajn dezirojn.