Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 14

Smeralda Urbo

Sekvamatene, post kelkaj vojaghoroj, la amikoj ekvidis malintensan verdan briladon.

— Tio estas, versajne, Smeralda Urbo, — diris Elli.

Ju plu ili iris des pli intensa farigis la brilado, sed nur post la tagmezo la vojagantoj atingis altan helverdan muregon el brikoj. Antau ili estis granda pordego, ornamita per grandegaj smeraldoj, kiuj brilis tiel forte, ke blindigis ec la pentritajn okulojn de Timigulo. Ce la pordego finigis la vojo, pavimita per flavaj brikoj, kiu dum multaj tagoj fidele direktis ilin, kaj fine venigis al la longatendanta celo.

Sur la pordego pendis sonorilo kaj apude estis la alia pli malgranda. Elli tiris la snuron, kaj la sonorilo eksonis per profunda argenta sonoro. La granda pordego malrapide malfermigis, kaj la vojagantoj eniris volbplafonan cambron, sur kies muroj brilis senlima kvanto da smeraldoj.

La vojagantojn renkontis malgranda homo vestita nur en la verdajn vestajojn; ce flanko li havis verdan sakon.

La verda hometo tre miris, kiam ekvidis ci tiun strangan kompanion, kaj demandis:

— Kiuj vi estas?

— Mi estas pajlostopita timigilo, kaj mi bezonas cerbon! — diris Timigulo.

— Mi estas farita el fero kaj al mi mankas koro, — diris Hakisto.

— Mi estas Timema Leono kaj deziras ricevi bravecon, — diris Leono.

— Mi estas Elli el Kansaso kaj volas reveni en la patrujon, — diris Elli.

— Por kio vi venis en Smeraldan Urbon?

— Ni volas viziti Grandegan Gudvin! Ni esperas, ke li plenumos niajn dezirojn: ja krom Magiisto neniu povas helpi al ni.

— Dum multaj jaroj neniu petis la paspermeson al Gudvin la Terura, — mediteme diris la hometo.- Li estas potenca kaj minaca, kaj se vi venis kun bagatela kaj malica celo — delogi Magiiston de la sagaj pensoj — li ekstermos vin unumomente.

— Sed ni venis al Grandega Gudvin pro gravaj aferoj, — sugeste diris Timigulo.- Kaj ni audis, ke Gudvin estas bona sagulo.

— Tio estas vera, — diris la verda hometo. - Li regas Smeraldan Urbon sage kaj bone. Tamen por tiuj, kiuj venas en la urbon pro vanta scivolo, li estas terura. Mi estas Pordega Gardisto Faramant, kaj se vi venis, mi devas konduki vin al Gudvin, nur prenu okulvitrojn.

— Okulvitrojn? — miris Elli.

— Sen okulvitroj vin blindigos la lukso de Smeralda Urbo. Ec ciuj logantoj portas okulvitrojn tage kaj nokte. Tio estas ordono de Saga Gudvin. La okulvitroj havas seruretojn por ke neniu demetu ilin.

Li malfermis la verdan sakon kaj tie evidentigis amaso da verdaj ciuampleksaj okulvitroj. Ciuj vojagantoj, inkluzive Leonon kaj Totocjon, prenis okulvitrojn, kiujn Pordega Gardisto fermis per etaj seruroj.

Ankau Pordega Gardisto surmetis okulvitrojn, kondukis la eksilentintajn vojagantojn tra la kontraua pordo kaj ili trafis sur la straton de Smeralda Urbo.

La brilo de Smeralda Urbo blindigis la vojagantojn malgrau ke iliaj okuloj estis defenditaj per la okulvitroj. Lau la flankoj de la strato altigis luksaj domoj el verda marmoro, kies muroj estis ornamitaj per smeraldoj. La pavimo estis el verdaj marmoraj platoj, kaj inter ili estis enigitaj smeraldoj. Sur la stratoj amasigis homoj.

Al la strangaj kunuloj de Elli la logantoj rigardis scivole, tamen neniu ekparolis kun la knabino: ankau ci tie oni timis Leonon kaj Totocjon. La urbaj logantoj estis en verdaj vestoj kaj ilia hauto rebrilis brun-verd-kolore. Cio havis verdan koloron en Smeralda Urbo, ec la suno lumis per verdaj radioj.

Pordega Gardisto kondukis la vojagantojn tra verdaj stratoj kaj ili venis al granda bela konstruajo, kiu situis en la centro de la urbo. Tio estis la palaco de Grandega Sagulo kaj Magiisto Gudvin.

La koro de Elli ektremis de maltrankvilo kaj timo, kiam si iris tra la palaca parko, ornamita per fontanoj kaj florbedoj; tuj klarigos sia sorto, tuj si ekscios, cu revenigos Magiisto Gudvin sin en la patrujon, au si vane celis ci tien venkinte tiom da obstakloj.

La palaco de Gudvin estis bone defendita kontrau malamikoj: gin cirkaubaris alta murego antau kiu estis plenakva foskavo, kaj trans la foskavon oni povis laubezone meti ponton.

Kiam Pordega Gardisto kaj la vojagantoj venis al la foskavo, la ponto estis levita. Sur la muro staris alta Soldato, vestita en verdan uniformon. La verda barbo de Soldato longis pli malsupre ol la genuoj. Li tre fieris pri sia barbo kaj ne vane: simila barbo ne ekzistis en la regno de Gudvin. Enviuloj parolis, ke Soldato ne havis aliajn valorajojn krom la barbo, kaj nur la barbo donis al li eblecon atingi tiun altan postenon, kiun li okupas.

En la manoj de Soldato estis spegulo kaj kombilo. Li rigardis en la spegulon kaj kombis sian luksan barbon, kaj ci tiu okupo tiel allogis lian atenton, ke li nenion pli vidis kaj audis.

— Din Gior! — kriis al Soldato Pordega Gardisto.- Mi kondukis alilandanojn, kiuj volas viziti Grandegan Gudvin!

Nenia respondo estis.

Timigulo ekkriis per sia rauka voco:

— Sinjoro Soldato, enlasu nin, la famajn vojagantojn, la venkintojn de sabrodentaj tigroj kaj kuragajn navigantojn tra riveroj!

Nenia respondo estis.

- Sajnas, ke via amiko estas distrigema, cu ne? — demandis Elli.

— Jes, bedaurinde, li estas tia, — respondis Pordega Gardisto.

— Estimato! Turnu vian atenton al ni! — kriis Hakisto. - Ne, li ne audas. Kriu ni kune!..

Ciuj riparis sin, kaj Hakisto ec prenis sian funelon anstatau megafono. Lau signalgesto de Timigulo ciuj kriegis kiel ili povis:

— Sinj-oro Sol-da-to! En-lasu nin! Sinj-oro Sol-da-to!!! En-lasu nin!!!

Timigulo surdige batis la parapeton de la foskavo per sia bastoneto kaj Totocjo sonore bojis. Nenia reago estis: Soldato kiel antaue amoplene metas en sia barbo unu haron al alia.

— Mi vidas, ke mi devas mugi kiel en arbaro, — diris Leono.

Li pli firme sin apogis sur la piedojn, levis la kapon kaj eligis tian mugegon, ke sonoris vitroj de la domoj, ektremis la floroj, elplaudis akvo el la basenoj, kaj scivolemaj gapuloj, kiuj demalproksime rigardis la strangan kompanion, diskuris diversflanken, stopante la orelojn. Kasinte la kombilon kaj spegulon en la poson, Soldato klinis sin de-sur la muro kaj mire komencis pririgardi la venintojn. Kiam li rekonis inter ili Pordegan Gardiston, li ekspiris trankvile.

- Cu tio estas vi, Faramant? — demandis li. - Kio okazis?

— La afero jenas, Din Gior, — kolerete respondis Pordega Gardisto, — ke ni preskau la tutan horduonon ne povis vin elvoki!

— Ah, nur duonon? — senzorge diris Soldato.- Do tio estas bagatelo. Pli bone diru al mi, kiuj estas kun vi?

— Ili estas alilandanoj kiuj volas viziti Grandegan Gudvin!

— Do ili eniru, — sopire diris Din Gior.- Mi raportos pri ili al Gudvin…

Li mallevis la ponton, kaj la vojagantoj, adiauinte Pordegan Gardiston, transiris la ponton kaj trafis en la palacon. Ili estis kondukitaj en la akceptejon. Soldato petis ilin visi la piedojn per verda tapiseto ce la eniro kaj proponis al ili sidigi en verdajn fotelojn.

— Sidu ci tie, sed mi venos al la pordo de la trona salono kaj raportos al Grandega Gudvin pri via alveno.

Post kelkaj minutoj Soldato revenis, kaj Elli demandis lin:

- Cu vi vidis Gudvin?

— Ho ne, mi neniam lin vidas! — sekvis la respondo. - Grandega Gudvin ciam parolas kun mi trans la pordo: versajne, li havas tiel teruran aspekton, ke Magiisto simple ne volas timigi la homojn. Mi raportis pri via alveno. Komence Gudvin ekkoleris kaj ne volis auskulti. Poste li subite komencis demandi pri tio kiel vi estas vestitaj. Kaj kiam li eksciis, ke vi havas la argentajn suetojn, li eksterordinare ekinteresigis pri tio kaj diris, ke akceptos vin ciujn. Sed ciutage li allasas nur unu vizitanton — tio estas lia kutimo. Kaj car vi logos ci tie kelkajn tagojn, li ordonis doni al vi cambrojn, por ke vi ripozu post la longa vojago.

— Transdonu nian dankon al Grandega Gudvin, — respondis Elli.

La knabino decidis, ke Magiisto ne estas tiel terura, kiel oni diras, kaj li revenigos sin hejmen.

Din Gior fajfis en verdan fajfileton kaj venis bela junulino en verda silka robo. Si havis belan glatan verdan hauton, verdajn okulojn kaj luksajn verdajn harojn. Flita (si havis tiun nomon) malalte riverencis al Elli kaj diris:

— Sekvu min, kaj mi kondukos vin en vian cambron.

Ili iris tra ricaj cambroj, multfoje malsuprenigis kaj levigis lau stuparoj, kaj fine, Elli trafis en sian cambron. Tio estis la plej carma kaj komforta cambro en la mondo, kun malgranda lito, kun fontano meze, el kiu eligis maldika akva striflueto, falanta en belan basenon. Certe, ci tie cio havis verdan koloron.

— Estu ci tie kvazau hejme, — diris la junulino.- Grandega Gudvin akceptos vin morgau matene.

Si lasis Elli kaj diskondukis la aliajn vojagantojn en iliajn cambrojn. La cambroj estis bonege meblitaj kaj lokigis en la plej bona parto de la palaco.

Tamen cirkaua lukso ne impresis Timigulon. Kiam li trafis en sian cambron, li staris apud la pordo kun la plej indiferenta aspekto kaj staris samloke gis la mateno. La tutan nokton li gapis la al araneeto, kiu senzorge plektis sian reton kvazau estis ne en la bela palaco, sed en malrica kabano de botisto.

Fera Hakisto, kvankam li kusigis sur la liton, tamen faris tion pro la kutimo de tiu tempo, kiam li estis karnosanga. Sed li ne dormis la tutan nokton, sencese movante la kapon, brakojn kaj gambojn, por konvinkigi, ke ili ne rustigis.

Leono kun plezuro kusigus sur pajlan sternajon en malantaua korto, sed oni ne permesis tion. Li grimpis sur la liton, bulvolvigis kvazau kato, kaj ronkis tra la tuta palaco. Lian tondran ronkon akompanis maldika ronketo de Totocjo, kiu ci foje decidis loki sin kune kun sia forta amiko.