Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 12

Malica papava kampo

La vojagantoj iris sur herbejo kovrita de belegaj blankaj kaj helbluaj floroj. Ofte renkontigis rugaj papavoj nekutime grandaj kun tre akra aromo. Ciuj gojis: car Timigulo estis savita kaj nek Hommangulo, nek la sabrodentaj tigroj, nek la rapida rivero haltigis la amikojn en la vojo al Smeralda Urbo, kaj ili opiniis, ke ciuj dangeroj restis malantaue.

— Kiaj belaj floroj! — diris Elli.

— Ili estas bonaj! — sopirgemis Timigulo. - Certe, se mi havus cerbon, mi admirus la florojn pli multe ol nun.

— Ankau mi satus ilin, se mi havus koron, — veis Fera Hakisto.

— Mi ciam amikis kun la floroj, — diris Timema Leono. - Ili estas carmaj kaj nedangeraj estajoj kaj neniam saltas sur vin el embuskejo kiel la sabrodentaj tigroj. Sed mia arbaro ne havas tiajn grandajn kaj brilajn florojn.

Ju pli antauen la vojagantoj iris des pli ofte aperis sur la kampo la papavoj. Ciuj aliaj floroj malaperis sufokitaj de la papava densejo, kaj baldau la vojagantoj trafis mezen de vasta papava kampo. La papava odoro dormigas, sed Elli tion ne sciis kaj iris pluen, senzorge enspirante la dolcetan dormigan aromon, kaj admiris la grandegajn rugajn florojn. Siaj palpebroj plipezigis kaj si ege ekvolis dormi. Tamen Fera Hakisto ne permesis al si kusigi.

— Necesas hasti por atingi la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, antau la nokto, — diris li, kaj Timigulo subtenis lin.

Ili faris ankorau kelkajn pasojn, sed Elli ne plu povis lukti kontrau dormo, — stumblante si kusigis inter la papavoj, kun ekspiro fermis la okulojn kaj firme ekdormis.

— Kion fari pri si? — demandis embarasite Hakisto.

— Se Elli restos ci tie, si dormos gis la morto, — diris Leono kaj large oscedis. - La aromo de ci tiuj floretoj estas mortiga. Ankau miaj palpebroj kunigas, sed la hundeto jam dormas.

Totocjo vere kusis sur la papava tapiso apud sia eta mastrino. Nur Timigulon kaj Feran Hakiston ne efikis la pereiga odoro de la floroj kaj ili estis viglaj kiel ciam.

— Kuru! — diris Timigulo al Timema Leono. - Savu vin el tiu ci dangera loko. Ni portos la knabinon, sed se vi ekdormos, ni ne povos vin porti, ja vi estas tro peza.

Leono saltis antauen kaj baldau malaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo krucis siajn brakojn kaj sidigis tien Elli. Ili sovis Totocjon en la manojn de la dormanta Elli kaj si senkonscie alkrocigis al lia mola felo. Timigulo kaj Fera Hakisto iris inter la papava kampo lau la larga spuro de cifitaj floroj kiun lasis Leono, kaj al ili sajnis, ke tiu kampo estas senlima.

Sed jen fore aperis arboj kaj verda herbo. La amikoj trankviliginte ekspiris: ili timis, ke longa ceesto en venena aero mortigos Elli. Sur rando de la papava kampo ili ekvidis Leonon. La flora aromo venkis la fortan beston, kaj li dormis, large sterninte siajn piedojn dum la lasta peno atingi la savan herbejon.

— Ni ne povas helpi lin! — malgaje diris Fera Hakisto.- Li estas tro peza por ni. Nun li dormas por ciam, kaj povas esti, ke al li songas, ke li, finfine, ricevis bravecon…

— Mi tre bedauras, — diris Timigulo. - Malgrau sia timemo, Leono estis bona amiko, kaj por mi estas amare lasi lin ci tie, inter la malbenitaj papavoj. Sed ni iru por savi Elli.

Ili portis la dormantan knabinon sur verdan herbejeton ce rivero, malproksimen de la mortiga papava kampo, metis sin sur la herbon kaj sidigis apude, atendante kiam fresa aero vekos Elli.

Dum la amikoj sidis kaj rigardis cirkauen, apude sanceligis herbo, kaj sur la herbejeton saltis flava sovaga kato. Montrinte la dentojn kaj preminte la orelojn al la kapo, li persekutis casajon. Fera Hakisto ekstaris kaj ekvidis grizan kampan muson. La kato levis multungegan piedon super gi, kaj la muso plendpepis kaj fermis la okulojn, sed Fera Hakisto ekkompatis gin kaj dishakis la kapon al la sovaga kato. La muso malfermis la okulojn kaj ekvidis, ke la malamiko mortis. Gi diris al Fera Hakisto:

— Mi dankas vin! Vi savis mian vivon.

— Ho, ne gravas, — kontraudiris Fera Hakisto, al kiu ne estis agrable murdi la katon. - Vidu, ke mi ne havas koron, sed mi ciam penas helpi al la pli malforta, ec se tiu estas simpla muso!

- Cu simpla muso? — kolere pepis la muso. - Kion vi volas diri, sinjoro? Cu vi scias, ke mi estas Ramina, la regino de la kampaj musoj?

— Ho, cu vere? — ekkriis konsternita Hakisto. - Mil pardonpetojn, Via Majesteco!

- Ciuokaze, savante mian vivon vi plenumis vian devon, — diris la regino moligante.

Ci-momente kelkaj musoj, spiregante elsaltis sur la herbejeton kaj per ciuj fortoj alkuris la reginon.

— Ho, Via Majesteco! — interrompante unu alian pepis ili. - Ni opiniis, ke vi pereis kaj intencis priplori vin! Sed kiu murdis la malbonan katon? — Kaj ili tiel malsupre riverencis al la malgranda regino, ke starigis sur la kapojn kaj iliaj piedoj balancigis en aero.

- Gin hakmortigis tiu ci stranga fera homo. Vi devas servi al li kaj plenumi liajn dezirojn, — grave diris Ramina.

— Ordonu li! — hore kriis la musoj. Sed ci momente ili kuris diversflanken kun la regino mem antaue. La afero jenis, ke Totocjo, kiam malfermis la okulojn kaj ekvidis tiom multe da musoj cirkaue, eligis admiran krion kaj jetis sin mezen de la musaro. Li ankorau en Kansaso famigis kiel granda muscasanto, kaj neniu kato povis egaligi al li je lerteco. Sed Fera Hakisto kaptis la hundeton kaj kriis al la musoj:

- Ci tien! Ci tien! Reen! Mi tenas lin!

La musregino sovis la kapon el la densa herbaro kaj time demandis:

- Cu vi certas, ke li ne formangos min kaj miajn korteganojn?

— Trankviligu, Via Majesteco! Mi lin ne liberigos!

La musoj kolektigis denove, kaj Totocjo, post senutilaj provoj liberigi el la feraj manoj de Hakisto, trankviligis. Por ke la musoj ne plu timu la hundeton, li estis ligita al paliseto enbatita teren.

La cefa musa korteganino ekparolis:

— Ho nobla nekonato! Kion vi ordonos por ke ni povu danki vin pro la savo de la regino?

— Mi ec ne povas imagi, — komencis Fera Hakisto, sed la konjektema Timigulo rapide interrompis lin:

— Savu nian amikon — Leonon! Li kusas sur la papava kampo!

- Cu Leono? — ekkriis la regino. - Li formangos nin ciujn.

— Ho, ne! — respondis Timigulo. - Li estas Timema Leono, li estas tre kvieta, kaj krome ja li dormas.

— Do ni provu. Sed kiel ni povas fari tion?

- Cu multe da musoj estas en via regejo?

— Ho multaj miloj!

— Ordonu kolekti ciujn, kaj ciu kunprenu longan fadenon.

La regino Ramina ordonis al la servantoj kaj ili tiel penege jetis sin diversflanken, ke tuj malaperis.

— Sed vi, amiko, — Timigulo turnis sin al Fera Hakisto, — faru firman caron por transporti Leonon for de la papavoj.

Fera Hakisto komencis labori kaj agis tiel fervore, ke kiam aperis la unuaj musoj kun longaj fadenoj inter la dentoj, la firma careto kun radoj el integraj lignaj stumpoj estis preparita.

La musoj kuris de cie; ili estis multmilnombraj, ciuampleksaj kaj ciuagaj: ci tie kolektigis malgrandaj musoj, kaj mezaj musoj, kaj grandaj maljunaj musoj. Unu kaduka musa maljunulino trenis sin sur la herbejeton post grandaj penoj kaj post la riverenco al la regino tuj falis piedsupren. Du nepinoj metis la avinon sur bardenan folion kaj fervore svingis per herbetoj super si, por ke la venteto rekonsciigu sin.

Estis malfacile jungi tian amason da musoj: necesis ligi al la antaua akso milojn da fadenoj. Krom tio Hakisto kaj Timigulo hastis, Car timis, ke Leono mortos en la papava kampo kaj la fadenoj interplektigis en iliaj manoj. Kaj krome iuj junaj petolemaj musoj kuradis de unu loko al alia kaj malordigis la jungajon. Fine, ciu fadeno estis ligita per unu fino al la caro kaj per la alia — al musa vosto kaj aperis ordo.

Ci tempe vekigis Elli kaj mire rigardis tiun strangan vidajon. Timigulo kelkvorte rakontis pri la pasintaj eventoj, kaj turnis sin al la musa regino:

— Via Majesteco! Permesu min prezenti al vi Elli, la feinon de Murdanta Dometo.

La du altrangaj personoj gentile riverencis kaj komencis amikan paroladon…

La preparado estis finita.

Ne estis facile al la du amikoj surmeti la pezan Leonon sur la caron. Tamen ili sukcesis levi lin, kaj la musoj kun helpo de Timigulo kaj Fera Hakisto rapide tiris la caron for de la papava kampo.

Leono estis transportita sur la herbejeton, kie sidis Elli sub gardo de Totocjo. La knabino kore dankis la musojn pro la savo de la fidela amiko, kiun si sukcesis firme ekami.

La musoj disrongis la fadenojn ligitajn al iliaj vostetoj kaj ekrapidis hejmen. La musa regino donis al la knabino etan argentan fajfileton.

— Se vi bezonos min denove, — diris si, — fajfu en gin kaj mi aperos por helpi al vi. Gis revido!

- Gis revido! — respondis Elli. Sed ci-momente Totocjo liberigis de la ligsnuro kaj Ramina devis kasi sin en la densa herbaro kun hasto tute ne deca por la regino.

* * *

La vojagantoj pacience atendis gis vekigos Timema Leono; li tro longe spiris per la venena aero de la papava kampo. Sed Leono estis fortika kaj forta, kaj la malicaj papavoj ne sukcesis murdi lin. Li malfermis la okulojn, kelkfoje large oscedis kaj provis sin etendi sed la traboj de la caro malhelpis.

— Kie mi estas? Cu mi ankorau estas viva?

Ekvidinte la amikojn, Leono ege ekgojis kaj ruligis de-sur la caro.

— Rakontu, kio okazis? Mi per ciuj fortoj kuris tra la papava kampo, sed post ciu paso la piedoj farigis pli kaj pli pezaj, la laco faligis min kaj mi nenion plu memoras.

Timigulo rakontis kiel la musoj transportis Leonon for de la papava kampo. Leono balancis la kapon:

— Kiel estas mirinde! Mi ciam opiniis min granda kaj forta. Sed jen la floroj, tiel sensignifaj kompare kun mi, apenau ne murdis min, sed kompatindaj malgrandaj estajoj, la musoj, kiujn mi ciam rigardis malestime, savis min! Kaj tio eblis, car ili estis multenombraj, agis akorde kaj farigis pli fortaj ol mi, Leono, la rego de la bestoj! Sed kion ni faros tuj, miaj amikoj?

— Ni daurigos la vojagon al Smeralda Urbo, — respondis Elli. - La tri intimaj deziroj devas esti plenumitaj, kaj tio malfermos al mi la vojon en la patrujon!